La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.
Post la kunsido mi tranoktis en la domo de la gepatroj de s-ro Wang Tianyi, estro de Xi’an Esperanto-ligo. Zongli kaj Miaohua tranoktis en la oficejo de Xi’an Esperanto-ligo. Dum restado en la ligo, mi kaj s-ro Wang Tianyi interparolis pri la perspektivo fondi esperantajn kursojn en lernejoj kaj universitatoj, okazigi eksponojn de esperantaj eldonaĵoj en universitatoj, kaj pri estontaj laboroj de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi.
La sekvan tagon gesamideanoj Wang Tianyi kaj Lilin akompanis nin al samideano Qiu Guanjin, kiu aĝas je 99 jaroj. Samideano Qiu ekkorespondis kun mi antaŭ pli ol dudek jaroj tuj post mia ekmemlernado de Esperanto. En mia deprimita tempo, li kuraĝigis min per siaj malfacilaj spertoj pere de la esperanta korespondado. Kiam li estis juna, li eklernis Esperanton en 1931, kaj poste li fervore laboris por nia esperanta afero. Li devigite sekvis armeon de Guomindang al Taiwan, tamen pro sia forta amo al la Komunista Partio de Ĉinio li forfuĝis al la ĉeflando kun siaj edzino kaj filino spite al granda vivdanĝero. Reveninte al la ĉeflando, li tuj sin okupis pri la konstruado de la nova Ĉinio. Tamen dum la dekjara kultura revolucio li estis persekutita kaj suferis multe pro onia miskompreno, ke li estus spiono aŭ sendito de Guomindang. Malgraŭ tio, lia amo al la patrolando kaj Esperanto neniel ŝanceliĝis. Nun kvankam li estas maljuna kaj nebonfarta, tamen li ĉiam pensas pri Esperanto. Nun li preskaŭ perdis la vidan kaj aŭdan kapablojn, tamen li ankoraŭ rekonis min kaj ni babilis libere en Esperanto. Mi parolis pri la ekprosperiĝo de Esperanta afero, kaj li esprimis sian deziron, ke ĉiuj esperantistoj laboru pli diligente por plivigligi nian esperantan movadon kaj akceli la mondan pacon. Li ankaŭ petis min transdoni sian elkoran saluton al ĉiuj samdeanoj konataj kaj nekonataj.
Adiaŭinte samideanon Qiu Quanjin, ni pilgrimis al Monaĥejo Ci’ensi, kie Majstro Xuanzang fondis tradukejon de budhismaj sutroj post sia reveno el Hindio, kie li diligente lernis budhismon. Tie mi sekrete ĵuris, ke ni laŭeble faru laŭ lia ekzemplo por esperantigi pli da budhismaj verkoj kaj fari kontribuon al la mondaj paco kaj harmonio. Eble la kursaninoj faris la samon kaj havas la saman deziron pri sia estonteco. Ni ankaŭ faris pilgrimadon en Monaĥejo Wolongsi, kiu estas mondfama monaĥejo de Zen-budhismo. Post tio, ni revenis al Monaĥejo Tiefosi en la vespero.
La sperto ĉeesti la jarkunsidon donis al ni bonan impreson.Tio ankaŭ akcelis la intereson kaj memfidon de komencantinoj pri esperantaj lernado kaj aplikado.