Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn.
En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan).
Diao Zuan tre ŝatis manĝi viandon, kaj precipe bovaĵon. Bovoj estas grandaj obeemaj bestoj. La ĉinaj kamparanoj kutime plugas per bovoj, do bovaĵo estas tabuo por plejparto de ĉinoj. En la templo, kiun ili vizitis, ili vidis bildserion instruantan homojn kompati al la bovoj.
Diao Zuan opiniis malsame. Li diris: “Mi ne obeu tion! Mi sciigu al vi, ke mi ne povas manĝi sen bovaĵo.”
Apenaŭ li finis la vortojn, li subite falis teren kaj ekspasmis kun ŝaŭmo en la buŝo.
“Li profanis la bodisatvon!” La tuta grupo genuiĝis por peti Ksitigarbon indulgi Diao. Ĉesis la konvulsio de Diao, sed ŝajnis, ke li tute ne scias, kiu kaj kie li estas.
Liaj amikoj metis lin sur brankardon kaj portis lin al la domo de lia parenco, kiu loĝis proksime. “Ni ne havas liberan litĉambron por li, lasu lin loĝi en la legoĉambro,” diris la parenco. Timante, ke li denove svenos de spasmo, oni ligis lin al la kuŝlito por porti lin hejmen en la sekva tago.
La sekvan matenon, oni malfermis la pordon kaj trovis mirigite, ke la legoĉambro aspektas kiel blovita de tajfuno. Ĉiuj mebloj renversiĝis; la libroj kaj paperoj kovris la plankon. La litkovrilo, kiun oni metis sur la korpon de Diao, dispeciĝis. Diao jam sin liberigis de la ŝnuro. Li estis rampanta sur la planko per kvar membroj anhelante kaj stamfante kiel bovo.
Oni portis lin al lia propra domo. Lia edzino svenis apenaŭ vidinte la edzon. Vekiĝinte, ŝi ploregis, kaj demandis, kio okazis al li.
Post kiam oni informis ŝin pri la okazaĵo, la tuta familio faris ĵuron senprokraste, ke ili ne plu manĝos bovaĵon. Ili ankaŭ faris promeson, ke ili pilgrimos al Naŭ-flora Montaro ĉiusomere.
Ili preĝis senĉese, sed Diao ankoraŭ senhalte rampadis per la kvar membroj tien kaj reen sur la planko en la ĉambro. Neniu povis haltigi lin, eĉ se ili ligis lin.
Liaj familianoj konstante petadis favoran helpon de Bodisatvo Ksitigarbo. En la deka tago, Diao subite falis teren kaj perdis la konscion. Poste, malferminte la okulojn, li aspektis normala.
“Kio okazis al vi?” demandis liaj familianoj kaj amikoj ĉirkaŭ li.
“Ne plu menciu tion! Mi plugadis kampojn por dek tagoj.” Diao respondis tremante.
Ekde tiam, Diao ne plu manĝis bovaĵon. Kiam ajn li vidis bovon, li ĉiam speciale aliris, frapetis ĝin kaj diris plurajn favorajn vortojn al ĝi.
Li jam sciis bone, kiom suferas la bovoj.
• merkredo, Aprilo 28th, 2010
kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la
RSS 2.0 feed.
Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply