Freŝakva testudo estis preferata manĝaĵo de Zheng Laozhi (Ĝen Laŭĝi), kiu vivis en Angang-vilaĝo (Angan), Zhenjian-gubernio (Ĝenĝjan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj: Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormas bone manĝinte testudaĵon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al homaj koro kaj renoj. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri.
En iu nokto Zheng Laozhi sonĝis, ke iu en nigra kostumo genuis antaŭ li kaj petegis, “Liberigu min, bonvole! Estu bonkora, kaj ne mortigu min!” Estis tre strange, ke lia edzino ankaŭ vidis la saman sonĝon.
La sekvan matenon, fiŝisto venis por vendi la ĵus kaptitan freŝakvan testudon grandan kaj dikan. Zheng Laozhi ĝojegis pro tio. Li ne povis deteni la salivon kiam li pagis monon al la fiŝisto, kvankam la prezo estis sufiĉe alta. “Kuiru ĝin!” li kantetis ĝojplene.
“Atendu momenton!” kriis la edzino, “Ĉu vi forgesis kion ni ambaŭ sonĝis lastanokte?” “Ba! Tio estis nur absurda sonĝo. Ne kredu la vidaĵon en la sonĝo!”
“Sed mi ne opinias, ke la viro en nigra kostumo aŭguras al ni feliĉon. Atentu, mia kara, kial vi ne lasu la kompatindan testudon libera?”
“Kio? Ĉu vi volas, ke mi liberigu la testudon el la kuirejo? Vi virinaĉoj ĉiam havas kuriozajn opiniojn.”
Dirinte, Zheng Laozhi iris en la kuirejon kaj kuiris la testudon. Poste, li manĝis kaj ĝuis ĉiun pecon da testudaĵo. Oni ne sciis kial, ke manĝinte la testudon, li tuj volis sin bani.
La edzino atendis longan tempon ekster la banĉambro, sed li ankoraŭ ne eliris; ŝi aŭskultis atente, tamen aŭdis neniom da sono de lia sinbano; ŝi frapetis je la pordo, sed ricevis nenian respondon.
Fine, ŝi eniris por rigardi, kio okazis al li. Kiam ŝi malfermis la pordon, ŝi vidis eksteratende, ke la banujo estas plena de sango. Ŝia edzo solviĝis en la banakvon kvazaŭ la testudo en supon. Nenio de li restis krom la haroj!
• merkredo, Aprilo 28th, 2010
kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la
RSS 2.0 feed.
Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply