Verkinto:
• ĵaŭdo, Majo 08th, 2014

Retradio 71/2014-05-11
Elsendlisto
  Budhisma sutro
38. Trinki akvon el bambua tubo
39. Ŝmiri la domon
40. Sufero pro kalveco
Budhismaj rakonto
4-2. La rakonto de monaĥo kontemplanta la korpon kiel miraĝon
Budhisma muziko
Budha halo
Budisma scio
Demandoj 22 de ĉapitro 2
==
 Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon en nia 71-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
38. Trinki akvon el bambua tubo
Iam antaŭe iu fariĝis laca kaj soifa dum vojaĝo. Vidinte klaran akvon fluanta el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.
Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: “Haltu! Mi jam sufiĉe trinkis.”
Vidinte, ke la akvo daŭre fluas spite lian ordonon, li diris kolere: “Mi jam finis la trinkadon kaj ordonis vin ne plu alveni, sed kial vi ankoraŭ venas?”
Iu vidis tion kaj diris: “Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas al la akvo halti?” Dirinte, li tiris la malsaĝulon al alia loko.
La mondanoj ankaŭ kondutas same. Pro la soifo al naskiĝo kaj morto ili trinkis maldolĉan akvon de deziro al la kvin sensobjektoj. Enuinte pri la sensobjektoj kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: “Ĉiuj eksteraj sensobjektoj ne plu aperu antaŭ mi.” Sed la deziro daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: “Mi jam ordonis, ke vi haltu kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas vin vidiĝi?”
Tiam saĝulo diris al ili: “Se vi volas atingi liberecon, vi devas deteni viajn ses sensojn kaj menson de la iluzioj, por ke vi atingu sukceson. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne plu vidu ilin?” Ili similis al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon el bambua tubo.
==
  39. Ŝmiri la domon
Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis alian homon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko ankaŭ estas glata kaj pura. Li demandis: “Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bone?”
La gastiganto respondis: “Unue mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin kun ŝlimo, kaj poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo, do ili estas tiel glataj.”
La gasto pensis: “Estas malpli bone nur uzi rizbranon ol rizgrajnon por fari la murojn pli glataj kaj blankaj.”
Li miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la murojn, tamen ili des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li vane malŝparis la rizgrajnon anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus la rizgrajnon al malriĉuloj por akumuli meriton.   La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke per diversaj bonfaroj oni povas renaskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberecon post la morto, ili memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberecon. Simile al la malsaĝulo, ili vane perdas sian vivon kaj atingas neniun rezulton.
==
40. Sufero pro kalveco
Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur malvarmon vintre kaj varmon somere, sed ankaŭ pikadon de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis.
Venis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: “Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco.”
La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: “Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci kalvecon, mi nepre kuracus min unue por forigi la suferon.”
La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi metodon por atingi senmortecon. Aŭdinte, ke ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en kuracado, ili iras al tiuj kaj diras: “Ni deziras, ke vi forigu nian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke ni ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco.” La bramanoj kaj aliaj respondas: “Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto, kaj same strebas por la feliĉo kaj eterneco, sed ankoraŭ ne trovis tion. Se ni trovos tion, ni tion posedos kaj ankaŭ donos al vi.” Ili similas al la kalvulo, kiu turmentiĝis sed ne povis resaniĝi.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezorejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Kiu konkeras morton?
4-2. La rakonto de monaĥo kontemplanta la korpon kiel miraĝon
Sciinte la korpon kiel vezikon,
Perceptinte la naturon kiel miraĝon,
Kaj rompinte la florsagon de Marao,
Oni iras ekster la vido de Morto.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho diris tiun ĉi kvarverson rilate al iu monaĥo.
Monaĥo lernis meditan metodon de la Budho kaj iris en arbaron por praktiki. Sed li ne povis atingi arahantecon post strebado kaj klopodo per sia tuta energio. Li pensis: “Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono.” Li ekiris al la Budho kun la intenco.
Li vidis miraĝon sur la vojo kaj tuj pensis: “Tiu ĉi miraĝo en varma sezono ŝajnas vera al homoj en malproksimo, sed malaperas je ilia proksimiĝo. La nuna ekzisteco ankaŭ estas malvera pro kaŭzo de estiĝo kaj detruiĝo.” Koncentrinte sian menson sur la miraĝon, li meditis pri ĝi. Laciĝinte de la longa vojaĝo, li sin banis en la Aĝiravatia Rivero kaj sidiĝis en la arba ombro sur la riverbordo ĉe akvofalo. Kiam li sidante rigardis la blankajn akverojn disiĝantaj pro la akva frapiĝo kontraŭ rokoj, li pensis: ” La estiĝinta ekzisteco ĝuste tiel disiĝas kiel akveroj.” Poste, li ekmeditis pri tio.
Sidante en sia parfuma ĉambro, la Budho vidis la pliaĝulon kaj diris: “Monaĥo, tiu ĉi ekzisteco vere similas al veziko en la ŝaŭmo aŭ miraĝo tiel estiĝinta kaj malestiĝanta.” Parolinte, la Budho diris tiun ĉi kvarverson.
Nia korpo similas al ŝaŭmo aŭ veziko. Ĝi disiĝas rapide. La naturo de vivo similas al miraĝo aŭ iluzio. Do ni devas rezigni tiujn malrealaĵojn. Por atingi tion ni devas detrui Maraajn florsagojn, per kiu li logas homojn. Estas necese por la serĉantoj de vero transpasi la regionon de Marao al la stato, kiu estas ne videbla por li. Marao nur konas la regnon de morto. La serĉantoj de vero iros trans la regionon al la “senmorteco” (nirvano), kiu estas regno neniam videbla por Marao.
==
Saluton, karaj amikoj!
    Venas al ni programero “Budhisma muziko”. En hodiaŭa programero ni aŭskultos budhisman muzikon “La budha halo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
  ==
  Saluton, karaj amikoj!
  Mun estas la programero de budhisma scio. Ni daŭre aŭskultos demandon kaj respondon el la dua ĉapitro de la budhisma verko “Fundamento de Budhismo” esperantigita de Miaohui. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
22. D: Bonvolu koncize ekspliki al mi, kio estas la “Dek du ligoj de Dependa origino?”
R: La budhisma teorio de Dependa origino centriĝis ĉe la problemo de homa vivo. Laŭ budhismo, ekzistas dek aŭ dek du ligoj de Dependa Origino. La dek du ligoj estas senscieco (Avijja), mensformiĝo (Sankhara), konscio (Vinnana), nomformo, kiu estas kuniĝo de korpo kaj menso (nama-rupa), ses sensorganoj, kontakto inter sensorganoj kaj ses sensobjektoj (Phassa), sensoj (Vedana), deziro (Tanha), kroĉiĝo (Upadana), ekzistiĝo (Bhava), naskiĝo (Jati), kaj maljuniĝo kaj morto (jara-marana). Lasu min ekspliki ilin koncize.
(1) Maljuniĝo kaj Morto estas la komenca punkto, de kiu ni observas la individuan vivon. Maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo estas neeviteblaj en la homa vivo. Kio estas la origino de maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo? Tio estas (2) naskiĝo (Jati). Se homo ne naskiĝus, okazus nek maljuniĝo kaj morto, nek doloro kaj afliktiĝo. Kvankam la kondiĉoj por naskiĝo estas multaj, la plej grava estas (3) procezo de estiĝo (Bhava), kiu signifas ekzistecon. Se mi diras koncize, estiĝo estas speco de latenta forto kreita de la bona kaj malbona karmoj de homa korpo, parolo kaj menso, kiuj decidis homan estontecon. La forto de karmo ne eviteble rezultigas naskiĝon kaj morton. Kio estas la kondiĉo por la estiĝo? Tio estas (4) preno aŭ kroĉiĝo (Upadana). Preno signifas avidon kaj kroĉiĝon al videblaj objektoj, sonoj, odoroj, gustoj kaj tuŝeblaj objektoj kaj al posedo de amindaj aferoj. Tio estas preno. Pro tiuj egocentraj preno kaj kroĉiĝo estiĝas aktivadoj de korpo, parolo kaj menso. Preno estiĝis de (5) deziro (Tanha). Ni povas simple ekspliki ĝin kiel deziron al ekzisteco aŭ daŭrigado de vivo. Ĝi estas la funkciiga forto de aktivadoj de vivo. La deziro por vivo kondukas al preno aŭ kroĉiĝo, kiu kaŭzas korpan, parolan kaj mensan aktivadojn formantajn la forton de karmo, rezultigas naskiĝon kaj morton. Do deziro, preno kaj estiĝo kune nomiĝas la kaŭzo de naskiĝo kaj morto. La supra enhavo eksplikas la kaŭzan kaj efektan rilaton inter iluzio, karmo kaj sufero. Por plue esplori la originon de la deziro pri vivo, estas necese ekspliki la rilaton inter (6) senso (Vedana), (7) kontakto (Phassa) kaj (8) ses sensorganoj (Salayatana). Senso signifas la sentojn rilatajn kun efektiva ekzisteco, kiu povas klasifikiĝi en tri grupojn de plezuro (sukha vedana), malplezuro (dukkha vedana) kaj neŭtreco (upekkha vedana). Kiam ni spertas plezuran kaj malplezuran sentojn, la deziro por ekzisteco stimuliĝas kaj impetas. Senso estas la respondo al stimulado de la ekstera mondo. Do ĝi dependas de kontakto (phassa) inter la sensorganoj kaj sensobjektoj. Tiel kontakto estas la komenca punkto de la mensa konkordo al sensorganoj, sensobjektoj kaj konscio. Ekzemple, la okuloj (eye-indriya) kontaktas la ruĝan koloron kiel objekton. Kiam la ruĝa koloro stimulas la okulojn, ekagas la okula senso, kiu respondecas pri la vido. Pro la interago de organo, objekto kaj konscio, kontakto okazas al ruĝa koloro. En tiu ĉi maniero, kontakto dependas de la ses sensorganoj (Salayatana). La ses sensorganoj estas okuloj, oreloj, nazo, lango, korpo kaj menso, kiuj havas la funkciojn percepti la ses sensobjektojn de vidaĵo, sono, odoro, gusto, tuŝaĵo kaj darmo. Darmo ĉi tie signifas la impreson lasitan de la unuaj kvin elementoj aŭ la objekton de la mensorgano.
Krome, kiam ni faras esploron pri la origino de la ses sensorganoj, ni venas al (9) nomformo (Nama-rupa). La signifo de nomformo, kiel menciita supre, estas kombino de korpo kaj menso aŭ la kvin kuniĝoj. La ekzisteco de la ses sensorganoj tute dependas de la korpo kaj menso, aŭ en aliaj vortoj, nomformo estas la bazo de la ses organoj. De kia kondiĉo nomformo dependas? Ĝi dependas de (10) konscio (Vinnana). Konscio estas parto de nomformo. Sed kiam oni prenas nomformon kiel objekton de komprenado, konscio fariĝas kerno de la nomformo. Konscio havas la funkcion rekoni kaj juĝi la objektojn, faras la objektojn pli distingaj, pli fortigas la kapablecon de la sensorganoj por regi la sensojn, perceptojn kaj pensadon. Do la unuiĝo de la korpo kaj menso dependas de konscio, kaj konscio siavice dependas de la korpo kaj menso. Konscio ne povas ekzisti sindetenante de la funkcianta nomformo ĉar ĝi okazas surbaze de la stimulo de objektoj al la sensorganoj kaj la helpo de sensoj, perceptoj kaj pripensoj. En konkludo, nomformo kaj konscio havas rilaton de tuta dependeco. La antaŭa diskutado temas pri la dek ligoj de Dependa Origino. Se ni rigardas la nunajn aktivadojn de homo, ni povas tute kompreni la dek ligojn de Dependa Origino. Tamen por ekspliki la senĉesan rondiradon de naskiĝo kaj morto, ni devas aldoni pliajn du ligojn, mensformiĝo (Sankhara) kaj senscieco (Avijja). Kune kun la supraj dek, ili konsistigas la dek du ligojn de Dependa Origino.
(11) Mensformiĝo (Sankhara) havas la saman signifon kiel (3) ekzistiĝo (Bhava). Se ni konsideras la karmon kreitan de korpo, parolo kaj menso en la nuna tempo, ĝi havas potencan povon kondukantan al la estonta frukto, kiu estas konata kiel “estiĝo” (Bhava). Sed kiam ni konsideras hodiaŭan maturan frukton (rezulto), kiu formiĝis el pasinta karmo (aŭ kondutoj), ĝi estas konata kiel “mensformiĝo” (Sankhara). Konscio kaj nomformo estas la hodiaŭaj maturaj fruktoj, kiuj dependas de la antaŭa sensformiĝo. Pro la cirkloj de la pasintaj “sensformiĝoj” kun iliaj nesondeblaj komencoj, kutimo fariĝas dua naturo. Ĝuste pro ekzisteco de la latenta povo, kiu regas homajn agojn, la fenomeno de naskiĝo kaj morto, sufero kaj afliktiĝo okazas senĉese. Sensformiĝo siavice dependas de senscieco (Avijja). Senscieco signifas nekapablecon vidi aferojn kiel ili efektive estas, aŭ vidi realecon de efemera kaj senegoa darmojn, kiuj estiĝas kiam la kondiĉoj estiĝas, kaj malestiĝas kiam la kondiĉoj malestiĝas. Senscia homo tute ne komprenas la fakton, ke liaj korpo kaj menso nur formiĝis el kaŭzo kaj kondiĉoj, sed sin tenas al la ideo, ke ekzistas eterna, unika kaj reganta egoo. Pro la kroĉiĝo de sia “egoo” (atta-abhinivesa), li sentas plezuron, malplezuron kaj neŭtrecon, kaj tiel havas afliktiĝon de avido, malamo kaj senscieco, kiuj rezultigas diversajn bonan kaj malbonan karmojn. Do la ĉefa kaŭzo de naskiĝa kaj morta suferoj de homo situas en senscieco (Avijja).
Se ni diras koncize, la Dek du Ligoj de Dependa Origino nur estas rilatoj inter iluzio, karmo kaj sufero. Senscieco kaj mensformiĝo estas la rezulto de la iluzioj kaj karmoj el la senfina pasinteco, kiuj jam kaŭzis la nunajn dolorajn fruktojn de konscio, nomformo, ses senorganoj, kontakto kaj senso. Deziro, preno kaj estiĝo estas la nunaj iluzioj kaj karmoj, kiuj kondukos al estontaj suferaj fruktoj de naskiĝo, maljuniĝo kaj morto. Ĉio menciita supre inkluziviĝis en la frazo “Ĉiuj kleŝoj estas suferaj” kovranta la konceptojn “La vero de sufero (Dukkha-sacca) kaj “La vero de origino de suferado” (Samudaya-sacca), kiuj estas du el la kvar “Noblaj Veroj”(Ariya-sacca).
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply