Verkinto:
• ĵaŭdo, Marto 06th, 2014

Retradio 62 /2014-03-09
Elsendlisto
  Novaĵo
Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
Budhisma sutro
17. Ŝuldo de duonmonero
18. Proksimiĝi al akrigilo
Budhismaj rakonto
3-1. La rakonto de Estimata Meghijo
Budhisma muzko
Kompatema mantro
Budisma scio
Demandoj 9-14 de ĉapitro 1
Valora homa vivo
Aroganta azeno
==
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 62-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “novaĵo”, “budhisma sutro”, “budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” “Budhisma scio” kaj “valora homa vivo ”.
Nun bonvolu aŭskulti du novaĵojn.


==
Novaĵo
Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
Ni okazigos someran lernejon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ekde la 13-a de julio ĝis 23-a de aŭgusto en la kuranta jaro, kunlabore kun Xi’ an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI. La instruado konsistos el du sinsekvaj kursoj baza kaj mezgrada. La dusemajna baza kurso okazos por tiuj, kiuj deziras lerni Esperanton en mallonga tempo, kaj la kvarmsemajna mezgrada kurso okazos sinsekve por la kursanoj, kiuj jam finis la bazan kurson aŭ havas bazan scion de Esperanto. La kursanoj povos partopreni en iu ajn aŭ tutajn kursojn libere. En la lasta semajno de la mezgrada kurso ni havos semajnan seminarion de Esperanto, en kiu la kursanoj povos partopreni senpage kiel sian efektivan praktikadon de Esperanta aplikado. Se vi havas intereson pri la somera lernejo, bonvolu kontakti Miaohui por la detala informo. La retadreso de Miaohui estas miaohui@budhano.cn.
En la periodo de la 16-a de aŭgusto ĝis la 23-a de aŭgusto okazos en Urbo Xi’an Orienta Esperanto-Seminario. En la semajna seminario oni prelegos kaj diskutos pri esperantaj disvastigado, lernado kaj aplikado, kaj multaj aliaj interesaj temoj. La kotizo por la seminario estas 40 dolaroj. La partoprenantoj mem pagos por siaj loĝo kaj manĝo laŭ respektivaj kondiĉoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj al la seminario. La prelegontoj kaj partoprenontoj bonvolas kontakti kun sinjoro Trezoro je la retadreso trezoro@uea.org

==
Nun estas la programero de budhisma sutro. Ĉifoje ni daŭre aŭskultos du rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Ni esperas, ke post aŭskultado de la rakontoj, ni povos ellerni kiel havi feliĉan vivon per nia ĝusta konduto kaj kiel eviti la malĝustan konduton. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
17. Ŝuldo de duonmonero
Antaŭe estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne pagis lin dum longa tempo, do li iris por postuli la repagon.
Li renkontis riveron sur la vojo kaj devis pagi du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne trovis la ŝuldanton. Do li denove elspezis du monerojn pro la rivero.
Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo de duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda sumo, kaj pro tio estis mokita de homoj.
Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili detruas siajn observitajn regulojn, kaj ignoras la moralon pro la privata bono. Ili havas malbonan reputacion en la nuna vivo kaj suferos de malbona konsekvenco en la estonteco.
==
18. Proksimiĝi al akrigilo
Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.
Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, do li ekserĉis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis malgrandan akrigilon en la supera etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la senfeligadon.
Tiel li supreniris multfoje por akrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Ne plu volante supreniri por akrigi la tranĉilon, li portis la kamelon sur la superan etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pri lia stultaĵo.
Iuj malsaĝuloj detruas disciplinojn nur por sin profitigi per trezoro, kiun ili deziras uzi en bonfaro por renaskiĝi en la paradizo. Ili rikoltas tro malmulte kontraŭ la granda elspezo kvazaŭ ili portus mortan kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.
==
Venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri nia menso. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saĝulo fortigas la menson
3-1. La rakonto de Estimata Meghijo
Saĝulo rektigas menson
Tremantan, ŝanceliĝeman,
Kaj malfacile regeblan,
Kiel sagfaranto rektigas sagstangeton.
Dum nia forlaso de la Marao,
Nia menso tiel tremas
Kiel elakvigita fiŝo,
baraktanta sur la tero.
Dum sia restado en Calika monto, la Budho parolis tiujn versojn rilate al estimata Meghijo.
Foje, pro kaŭzo de alkroĉiĝo al tri malbonaj pensoj avido, malamo kaj iluzio, Estimata Meghijo ne povis daŭre praktiki meditadon laŭ sia eblo en la manga bosko, do li revenis al la Budho. La Budho diris al li: “Meghijo, vi faris gravan eraron. Mi petis vin resti, dirante al vi, ‘Nun mi estas sola, Meghijo. Nur atendu ĝis venos aliaj monaĥoj.’ Sed malgraŭ mia peto, vi foriris laŭ via decido. Monaĥo neniam rajtas forlasi min sola kaj iri laŭ sia volo kiam mi petis lin resti. Monaĥo neniam rajtas esti regita de siaj pensoj. Pensoj estas ŝanĝiĝemaj, kaj oni ĉiam devas regi ilin.”
Je la fino de la budha instruo, Meghijo atingis frukton de konvertiĝo kaj multaj aliaj monaĥoj atingis fruktojn de la dua kaj tria gradoj.
En Damapado la Budho menciis sagfaradon kelkfoje. Verŝajne li observis la procezon per kiu sagfaranto transformis ordinaran stangeton en utilan sagstangeton. La disciplinado de la menso estas paralela procezo. En tiu ĉi stanco la Budho diris, ke la saĝuloj rektigas kaj stabiligas la ŝanĝiĝeman menson, kiu estas malfacila por gardi, kiel faranto rektiganta sagstangeton.
Kiam oni klopodas forlasi la regnon de Marao, la menso ektremas kiel elakvigita fiŝo baraktas sur la tero.

==
Budhisma muziko
Bonvenon al nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni kune aŭskultos muzikon “Kompatema mantro” en sanskrito. Ĝi estis instruita de Budho Amitabo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro por ke Avalokiteŝvaro helpu kaj savu suferantajn vivestaĵojn per ĝi. En ĉina budhismo ĉiuj budhanoj recitas ĝin kiel sian praktikadon. Do ni deziras, ke vi forigu malagrablaĵon kaj kreu feliĉon en via homa vivo per la mantro. Ĉion bonan al vi!
==
Fundamento de Budhismo
Post la bela muziko ni venis al la programero “budhisma scio”. En hodiaŭa programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn tradukitajn de Miaohui el “la Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu. La tuta verko estas en la formo de demandoj kaj respondoj. Hodiaŭ ni aŭskultos antaŭajn 6 demandojn kaj respondojn el la unua ĉapitro pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!

==
9. D: Kio estas la konciza historio pri la vivo de Ŝakjamunio?
R: Ŝakjamunio vivis ĉirkaŭ la sesa jarcento a. K., en la sama tempo de la ĉina periodo de Printempo kaj Aŭtuno, kiam vivis Konfuceo. Li estis la pliaĝa filo de la reĝo de Kapilavasto. Lia patro nomiĝis Sudodano kaj lia patrino nomiĝis Maja. Reĝino Maja naskis reĝidon Sidarto sur la vojo al siaj gepatroj dum ŝi ripozis sub arbo en lumbinia ĝardeno, ĉar laŭ hinda kutimo en tiu tempo, virinoj devis reveni al la gepatra domo por naski bebon.
10. D: Ĉu la ruino de lumbinia ĝardeno ankoraŭ restas nun?
R: Dum la sepa jarcento p. K., tripitaka majstro Xuan Zang el Ĉinio vizitis lumbinian ĝardenon. Laŭ lia noto, li vidis la ŝtonan kolonon starigitan tie de Reĝo Aŝoko antaŭ ĉirkaŭ okcent jaroj por marki la naskiĝlokon de la Budho. Tamen la loko estis en stato de dezerteco, la kolono estis trafita de tondro, kaj ĝia supra parto falis sur la teron. Tiam oni ignoris la naskiĝlokon de la Budho ĉar neniu povis legi la vortojn sur la kolono. Nur en 1897 kiam oni trovis la kolonon starigitan de Aŝoko, arkeologoj malĉifris la skulptaĵojn, kaj malkovris la ruinon de lumbinia ĝardeno. Ili ankaŭ malkovris kelkajn kvartalojn de antikvaj loĝejoj proksime de la regiono, parto de kiu apartenis al la malnova urbo de Kapilavasto. La nepala registaro jam prenis ĝin kiel sanktejon kaj provizis necesajn rekonstruadon kaj protektadon.
11. D: Kiel Ŝakjamunio ricevis sian edukadon en la infaneco?
R: Reĝino Maja mortis nelonge post la nasko. Juna Ŝakjamunio estis vartita de sia onklino (patrina fratino) Reĝino Praĝapati. Ekde la infaneco li lernis literaturon, filozofion, aritmetikon kaj aliajn studobjektojn de bramanaj instruistoj kaj posedis vastan kaj profundan scion. Li ankaŭ lernis luktartojn de militistoj kaj fariĝis spertulo de rajdado, pafado kaj skermado. Pro liaj granda inteligenteco kaj impona vizaĝo, lia patro esperis, ke li fariĝu universala reganto (Raja Cakkavattin, reĝo, kiu povas unuigi la tutan mondon) kaj plenumu laŭdindajn servojn post sia heredo de la trono.
12. D: Kial li ne heredis la tronon poste?
R: Reĝido Sidarto kutime meditis en sia infaneco. Lin forte kortuŝis kaj enpensigis multaj fenomenoj, kiujn li observis, kiel ekzemple, malsataj, soifaj kaj lacaj kamparanoj laborantaj sub la arda suno, ŝvitantaj kaj spiregantaj bovoj batataj dum sia plugado, luktoj inter serpentoj, insektoj, birdoj kaj bestoj sub la leĝo de ĝangalo, malbela kaj senforta maljunulo, ĝemanta kaj suferanta malsanulo, kaj mortinto en la funebra ceremonio kun familianoj kaj amikoj plorantaj malantaŭe. Ĉiuj tiuj aferoj pensigis al li pri la problemo, kiel liberiĝi el la mondaj suferoj. Li ne kapablis solvi la problemon per la vedo, kiun li lernis, nek per la scio, kiun li jam akiris, nek per siaj estontaj trono kaj potenco. Do li ekvolis forlasi la mondan vivon en siaj antaŭaj tagoj, kaj finfine rezignis sian tronon.
13. D: Kiel lia patro povis konsenti pri lia monaĥiĝo?
R: Trovinte liajn penson kaj decidon, Reĝo Sudodano aplikis multajn metodojn por deteni lin, kaj precipe ĉirkaŭis lin per mondaj plezuroj. Kiam Sidarto atingis siajn 16 jarojn, Reĝo Sudodano aranĝis por li geedziĝon kun Reĝidino Jasodara el najbara regno. Jasodara naskis al li filon nomatan Rahulo. Sed ĉio el la klopodoj de la reĝo estis vana. Sidarto finfine sekrete foriris el la ĉefurbo en kvieta nokto. Li iris en arbaron, demetis siajn reĝidajn kostumojn, tranĉis al si la harojn kaj barbon, kaj fariĝis vaganta ermito. Troviĝas du malsamaj diroj pri lia aĝo, kiam li fariĝis ermito. Unu el ili diris, ke li ermitiĝis en siaj dek naŭ jaroj, dum la alia diris, ke li tion faris en siaj dudek naŭ jaroj.
14. D: Kia estis lia vivo post kiam li forlasis la mondan vivon?
R: Malsukcesinte persvadi lin reveni hejmen, lia patro elektis kvin virojn el sia klano por akompani lin. Ili estis Kaundinjo, Badriko Vaspo, Mahanamo, kaj Aŝvaĝito ( (P. Kondanfia, Bhaddiya, Vappa, Mahanama, Assaji). Reĝido Sidarto kaj liaj sekvantoj sukcese faris vizitojn al tri famaj kleruloj kaj lernis de ili, sed neniu el la kleruloj povis kontentigi lian bezonon. Kiam li konsciis, ke ne estas eble trovi veran liberiĝan metodon per filozofia scio de tiu periodo, li forlasis ilin kaj iris al la arbaro sur la bordo de Neranĝara rivero, la nuna Lilaiano, kaj vivis tie kun aliaj asketoj. En sia serĉado de liberiĝo, li eltenis suferojn kaj dolorojn dum ses jaroj. Sed poste lia sperto pruvis al li, ke li atingis nenian frukton, do li tuj komprenis, ke la asketeco estas senutila. Li sin banis en la Neranĝara rivero, forigis ĉiujn malpuraĵojn de ses jaroj. Post kiam li manĝis laktan kaĉon oferitan de paŝtistino, lia forto reaperis en li. Kiam liaj kvin sekvantoj vidis tion, ili pensis, ke li jam rezignis siajn kredon kaj spiritan klopodon, do ili forlasis lin kaj iris al Urbo Benareso (P. Baranasl) por daŭrigi la praktikadon de asketeco. La reĝido iris sola al Pipala arbo kaj faris sidejon per fortuna herbo (kusa) sub la arbo. Sidante kun krucitaj kruroj kaj vizaĝo al la oriento, li ĵuris: “Nun se mi ne sukcesos atingi la plej superan iluminiĝon, mi preferas lasi mian korpon putri ol forlasi la sidejon.” En tiu ĉi maniero li meditis pri liberiĝo, kaj finfine, li venkis la mensan afliktiĝon kaj maraajn tentojn (Kleŝo kaj Marao) en iu nokto, atingis perfektan iluminiĝon kaj fariĝis Budho.
==
Pri homa vivo
Jen estas la lasta programero de hodiaŭa elsendo. La rakonto pri aroganta azeno estas tradukita kaj voĉlegita de Arris. Kvankam la rakonto temas pri azeno, tamen ĝi instruas al ni, ke eltenemo, persistemo kaj modesteco estas ne mankeblaj en nia vivo, kaj nur per niaj bonaj ecoj en niaj penso, parolo kaj konduto ni povos forigi malagrablaĵojn kaj krei feliĉon. Ni esperas, ke per viaj ĝustaj klopodoj vi havos ĉion bonan.
==
Aroganta azeno
En la monaĥejo sur la monto estis azeno, kiu penige muelis grenon en muelejo ĉiutage. Pasis multaj jaroj, iom post iom la azeno ekenuiĝis pri la banala vivo. Ĉiutage ĝi senĉese pensadis: “Kiel bonega tio estus, se mi povus ekstereniri por rigardi la mondon, anstataŭ daŭrigi la muelado.
Post nelonge, venis bonŝanco, ke monaĥo subiris de la monto kun la azeno por alporti objekton. Ĝi ege ĝojis.
Atinginte la montpiedon, la monaĥo metis objekton sur la dorson de la azeno, kaj reiris al la monaĥejo. Neatendite, vidinte la azenon sur la vojo, preterirantoj pie genuiĝis ambaŭflanke de la vojo. Ili riverencis kaj ŝajne kultis al ĝi.
Komence la azeno konfuziĝis, ne sciante, kial oni genue kultis ĝin, do ĝi tuj haste evitis. Sed sur la vojo ĉiam okazis tia afero, la azeno iom post iom trankviliĝis kaj fieris: “Fakte homoj ja tiel estimas min!” Kiam la azeno denove vidis preterirantojn, ĝi sin haltigis en la mezo de la ŝoseo kaj havis trankvilan konsciencon akcepti kultadon de ili.
Reveninte la monaĥejon, la azeno opiniis, ke ĝi estas nobla, kaj neniel plu volis mueli kiel antaŭe.
La monaĥo povas fari nenion alian ol liberigi ĝin malsupre de la monto.
Kiam la azeno atingis la montmalsupron, de malproksime alvenis aro da homoj, kiuj tamburis kaj frapis tamburon kaj gongon. La azeno pensis, ke oni certe venis por bonvenigi ĝin. Do ĝi staris en la mezo de la ŝoseo fiere. Fakte tiu irantaro estis grupo por bonvenigi novan edzinon, sed tiumomente estis barita de la azeno. Ĉiuj ege indigniĝis pro tio, do Ili tuj elprenis bastonojn kaj bategis ĝin. Poste la azeno embarasite rifuĝis al la monaĥejo, tiam ĝi estis mortanta pro la batego. Antaŭ morto, ĝi indigne diris al la monaĥo: “Fakte la homa koro ja estas tiel malbona! En mia unua malsupreniro de la monto, homoj riverencis kaj genue kultis al mi, sed hodiaŭ ili bategis min kruele kaj mortige!”
La monaĥo ekĝemis: “Vere stulta azeno vi estas! Tiutage, oni genue kultis nur al budha statuo, kiun vi portis surdorse!”
La plej granda malfeliĉo de la vivo estas, ke oni ne konas sin mem en la tuta vivo.
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply