Retradio 61/ 2014-03-02
Elsendlisto:
Sutro de cent paraboloj
15. Rapida kreskigo al la reĝidino
16. Akvumi sukerkanon
Fundamento de Budhismo
Demandoj 1-8 de ĉapitro 1
Esperanta praktikado
Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo
Valora homa vivo
Dankemo pro la patrino
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 61-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “budhisma sutro”, “budhisma scio”, “esperanta praktikado” kaj “valora homa vivo” .
Nun estas la programero de budhisma sutro. Ĉifoje ni daŭre aŭskultos du rakontojn el la “Sutro de cent paraboloj”. Ni esperas, ke post aŭskultado de la rakontoj, ni povos ellerni kiel havi feliĉan vivon per nia ĝusta konduto kaj kiel eviti la malĝustan konduton. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
15. Rapida kreskigo al la reĝidino
Iam knabino naskiĝis al reĝo. La reĝo tuj ordonis al sia kuracisto: “Donu medicinaĵon al mi por plenkreskigi mian filinon senprokraste.”
La kuracisto respondis: “Mi donos al vi kreskigan medicinaĵon, sed mi ne posedas ĝin en la nuna tempo. Mi devas pretigi ĝin en malproksimo. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi montros ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.”
La kuracisto foriris malproksimen por la medicinaĵo, kaj revenis post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.
Vidinte ilin, la reĝo pensis: “Vere bona kuracisto! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per multe da valoraĵo.
Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli tempon, sed atribuis la kreskon de sia filino al la funkcio de la medicinaĵo.
Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili iris al instruisto kaj diris: “Ni volas fariĝi arahantoj. Bonvolu instrui al ni por ke ni tuj atingu sukceson.”
Per konvena metodo la instruisto instruis al ili meditadon kaj kontempladon pri dek du interligoj de dependa origino. Post akumulado de merito en sia praktikado ili atingis arahantecon. Do ili ege ĝojis pro tio kaj diris: “Kiel feliĉaj ni estas! La instruisto donis al ni rapidan metodon por fariĝi arahanto.”
==
16. Akvumi sukerkanon
Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: “Premion ricevos tiu, kiu plantos bone, kaj punon ricevos tiu, kiu plantos malbone.”
Unu el ili pensis: “Sukerkano estas dolĉa. Se mi premos el sukerkano dolĉan sukon kaj per ĝi akvumos mian plantaĵon de sukerkano, la sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia.”
Li premis sukon el sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon de sukerkano por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵo, kaj li perdis ĉion.
Ankaŭ iuj en la mondo estas samaj. Ili minacas kaj ekspluatas popolojn por eltrudi ilian havaĵon profite de siaj riĉeco kaj potenco kun intenco akumuli riĉaĵon por fari bonon. Ilia klopodo al merito rezultigas al ili fatalaĵon simile al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon, sed perdis ĉion.
==
Nun estas la tempo de “Budhisma scio”. Ekde tiu ĉi programero ni eklernos la tradukon de budhisma verko “Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu, kiu estis la antaŭa estro de Ĉina budhisma-asocio. La tuta verko estas en la formo de demandoj kaj respondoj. Hodiaŭ ni aŭskultos antaŭajn 8 demandojn kaj respondojn el la unua ĉapitro pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1. D: Kio estas Budhismo?
R: Laŭ ĝenerala opinio, Budhismo estas religio kun sia kronika literaturo, ritoj, kutimoj, monaĥa komunumo (religia organizo) kaj aliaj. Laŭ pli specifa ekspliko, ĝi estas la instruo de la Budho, kaj laŭ ĝia speciala signifo, ĝi estas la budha darmo.
2. D: Kio estas “Darmo”?
R: “Darmo” (“Dharma” en Sanskrito kaj “Dhamma” en Pali) signifas “Retenon de la naturo, tiel ke oni povas rekoni ĝin”. Tio signifas, ke ĉiuj aferoj havas siajn proprajn kvaliton kaj formon (S. prakrti kaj laksana, P. pakati kaj lakkhana), kaj posedas sian propran trajton, per kiuj oni povas percepti ilin kiel ili estas. Ekzemple, akvo havas sian trajton de likvo kaj ekzistas laŭ la fiksita signo de akvo, tiel ke oni povas rekoni ĝin kiel akvon kiam ili vidas ĝin. Alie, se io ne havas trajton de likvo, sed konformas al diversaj reguloj, oni ne povas havi de ĝi koncepton de akvo. Do Budhismo rigardas ĉion kiel “darmon”. La terminoj “ĉiuj darmoj” kaj “ĉiu darmo” aperintaj en budhismaj verkoj signifas “ĉiujn aferojn” aŭ “universalan ekzistecon”. Laŭ tiu interpreto, la instruoj faritaj de la Budho laŭ lia empiria kompreno pri la darmo ankaŭ estas “Darmo”, ĉar ili konformas al la principo “Reteni la propran naturon, tiel ke oni povas rekoni ĝin.”
3. D: Ĉu la Budho estas dio?
R: Ne, la Budho ne estas dio. Li estis homo, kiu vivis en la sesa jarcento a. K. Li havis siajn nomojn propran kaj familian. Lia propra nomo estis Sidarto (S. Siddhartha, P. Siddhattha ) kaj lia familia nomo estis Gotamo (S. Gautama, P. Gotama). Ĉar li apartenis al Ŝakja klano, oni ankaŭ nomis lin Ŝakjamunio, kiu signifas saĝulon de la Ŝakja klano.
4. D: Kial la Budho nomiĝis “Fo” (佛) en la ĉina lingvo? Kion ĝi signifas?
R: “Fo”(佛) estas mallongigo de “Fotuo” (佛陀) kiun oni uzas por traduki la vorton “Budho”. La ideogramoj uzataj por “Fotuo (佛陀)” prononciĝis kiel “buda” en la tempo de la tradukado. Budho signifas “iluminiĝinton” aŭ “vekiĝinton”. La termino “Buddha” ekzistis en Hindio ekde la frua tempo, sed Budhismo atribuis tri aldonajn signifojn al ĝi. Ĝiaj signifoj estas: (1) iluminiĝo (Sambodhi), kiu signifas tutan konon al la naturo kaj formo de ĉiuj darmoj kiel ili estas; (2) Perfekta iluminiĝo (Samma-sambodhi), kiu signifas iluminadon ne nur al si mem, sed ankaŭ egale kaj universale al la aliaj; (3) Plej supera iluminiĝo (Anutara samma-sambodhi), kiu signifas, ke lia saĝo kaj atingo okupas la plej altan kaj plej perfektan sferon en iluminado al ambaŭ li mem kaj aliaj.
5. D: Ĉu estas aliaj budhoj krom Ŝakjamunio?
R: Budhismo asertas, ke estis homoj, kiuj atingis budhecon en la pasinteco, kaj estos homoj, kiuj fariĝos budhoj en la estonteco. Estas tute eble por ĉiuj homoj atingi iluminiĝon. Do ni diras, ke “ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon, kaj ĉiu vivestaĵo kun budha naturo povas atingi budhecon.”
6. D: Ĉu la ĉina termino “Rulaifo” (如来佛) estas alia budho aŭ identa kun Ŝakjamunio?
R: La ĉina termino “Rulai”(如来) signifas Tatagaton, kiu estis tradukita el la sanskrita vorto “Tathagata”. “Ru”(如) signifas verecon (tathata) aŭ esprimon “laŭ la realeco” (Yathabhutam), kiu estas la plej ekstrema realeco de ĉiuj darmoj, dum “lai”(来) signifas “veni”. “Rulai” (Tathagata) estas interpretita en budhismaj verkoj kiel “veno per la vojo de la Tatagato” aŭ “veno laŭ la realeco”. Tatagato estas ĝenerala termino kaj alia nomo por la “Budho”. Tiel Budho Gotamo povas nomiĝi Tatagato Gotamo, kaj Budho Amitabo povas nomiĝi Tatagato Amitabo.
7. D: Ĉu Amitabo kaj Ŝakjamunio ne estas la sama budho?
R: Ne. Budho Amita aŭ Amitabo estas la Budho de alia mondo. La ĉina termino “Amituofo” (阿弥陀佛) estas transliterado de la sanskrita termino “Amitha”, kiu signifas “senliman lumon”.
8. D: Kio estas la signifo de “Nanmo Fo” (南无佛)? Kial ĝi prononciĝas kiel “Namo Fo”?
R: “Nanmo” estas la transliterado de la sanskrita “Namo”. Oni uzis la ĉinajn ideogramojn “Nanmo” (南无) ĉar ilia prononco estis simila al “namo” en la antikveco kiam la termino kondukiĝis en Ĉinio. Do la prononco ankoraŭ restas nun en iuj regionoj de ĉinaj provincoj Guangdong kaj Fujian. “Namo” signifas saluton aŭ omaĝon. Eĉ hodiaŭ kiam hindoj renkontiĝas, ili kutime diras unu al la alia “Namaste”, kiu signifas “Omaĝon al vi”.
==
Antaŭ nelonge samideano proponis, ke Miaohui verku ion esperante pri utileco de Esperanto por rekomendi kaj propagandi Esperanton al budhanoj kaj budhismaj organizoj en diversaj landoj, kaj ke alilandaj samideanoj traduku ĝin en siajn proprajn lingvojn por proponi Esperanton al la budhanoj kaj budhismaj organizoj en siaj regionoj. Do Miaohui verkis jenan artikoleton laŭ la propono, kaj petas, ke samideanoj el diversaj landoj helpu en la tradukado kaj distribuado. Bonvolu sendi la tradukojn samtempe al la retadreso: miaohui@budhano.cn. Antaŭdankon por via helpo!
==
Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo
Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la kondiĉo por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas grandan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingva problemo fariĝis malfacile transigebla baro. La naciaj lingvoj kutime estas ege malfacile lerneblaj por alilandanoj. Mi donas ekzemplon pri ĉina edukado. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernas la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj krome, preskaŭ en ĉiuj budhismaj kolegioj aŭ universitatoj de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri Budhismo angle. Do la klopodo por ilia lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por transpasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La plej efika solvo estas apliki Esperanton por propagandi kaj disvastigi Budhismon.
Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.
Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.
Facileco: Kvankam oni devas elspezi sufiĉe longan tempon kaj grandan energion por ellerni naciajn lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon da tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Per intensiva metodo oni eĉ povas atingi mezan nivelon nur en unu monato.
Vasta aplikebleco: Kvankam la sumo de esperantaj uzantoj estas ne komparebla kun tiu de grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas uzata preskaŭ en ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.
Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto. Tio pliefike evitas la miskomprenon dum la komunikado. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado kaj precipe tradukado pri Budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi ilin en siajn proprajn lingvojn. Tio estas multe pli efika ol la metodo, ke ni ellernas diversajn naciajn lingvojn por la tradukado.
Sama idealo: Veraj esperantistoj estas pacamantoj kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Ili havas pli intiman rilaton kun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas per siaj energio kaj fervoro. Do ĝuste pro tio, multaj esperantistoj volontas doni helpon dum nia budhisma laboro per Esperanto.
Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.
Nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj en la mondo. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista, http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista, http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/Budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, Esperante: http://www.budhano.cn Ĉine: http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esperantisto, Monaĥo Miaohui ekpraktikis Esperanton en budhisma rondo nelonge post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. La eldonitaj libroj kaj diskoj distribuiĝas en pli ol dudek landoj. Menciinde estas, ke dum lia laboro multaj esperantistoj el Ĉinio kaj eksterlandoj oferis grandan helpon en korektado kaj modifo de la tradukoj, kaj iuj esperantistoj eĉ elesperantigis la tradukojn de Miaohui en siajn proprajn lingvojn. Krome, aliaj membroj el BLE kaj JBLE ankaŭ faris multajn laborojn en esperantigado de budhismaj verkoj.
Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an estas unika ĉina budhisma monaĥejo, kie estas esperanta etoso kaj oni povas lerni Esperanton kaj Budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de Budhismo. Ĉiuj esperantaj samideanoj ankaŭ estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ekde antaŭ tri jaroj dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis, lernis kaj interkomunikis pri Budhismo kaj Esperanto en la monaĥejo. Ekde la pasinta jaro en la monaĥejo okazas internaciaj novjara esperanta aktivado kaj somera lernejo de Esperanto per kunlaboro kun esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas pri Esperanto, sed ne povos trovi ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi, kaj se bezone, ekster la monaĥejo. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri Budhismo. Nia plano estas, ke la lernantoj el diversaj landoj unue partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste ili lernos Budhismon rekte en Esperanto dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj por tio estas bonvenaj.
Krom la supremenciitaj ekzemploj, Esperanto ankaŭ estas plivaste aplikata en aliaj religioj. En la esperantaj konferencoj landaj kaj internaciaj oni kutime okazigas esperantajn kunsidojn pri diversaj religioj. Tio donas al esperantistoj tre bonajn kondiĉojn por koni kaj lerni religiojn pere de Esperanto. Ĝuste pro tio mi sincere proponas, ke budhanoj kaj precipe budhismaj organizoj kaj kolegioj el diversaj landoj ekatentu pri Esperanto kaj kreu bonan kondiĉon apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron el Budhismo pere de Esperanto.
Verkinto: Miaohui
Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn
Skype: Komencanto
==
Bonvenon al nia programero “Valora homa vivo”! En tiu ĉi programero ni elsendos interesan rakonton pri amo inter homoj. Mi esperas, ke nia programero povos helpi vin ne nur ĝui pli da amo en la homa vivo, sed ankaŭ klopodi por pli harmonigi la homan mondon por ke ĝi fariĝu homara paradizo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Dankemo pro la patrino
Vidviĝinta patrino servis en la hejmo de riĉulo tage, kaj pasigis nokton kune kun sia kvarjara filo en la hejmo vespere. Informiĝinte pri ŝia situacio, la mastro speciale aranĝis ĉambron por la servistino kaj ŝia infano. Li diris al ŝi: “Alkonduku vian infanon! Poste manĝu kaj loĝu kun li en mia hejmo senpage. Mi ne dekalkulos vian salajron pro tio.”
La servistino fordankis, dirante: “Dankon! Sed mi preferas ne ĝeni vin.” La mastro ne plu insisto, kaj tiu afero pasis nature.
Fakte la servistino havis sian skrupulon. La granda domo de la mastro eĉ havas pli ol dek necesejojn. La plej malgranda necesejo ankoraŭ estis pli granda ol ŝia domo. Ŝi ne sciis, kian influon ricevis la infano nur kvarjara antaŭ la granda diferenco inter malriĉeco kaj riĉeco.
Iutage la mastro volis okazigi festenon kaj inviti multajn gastojn. Ege mankis servistoj por tio, do la mastro petis la servistinon: “Ĉu vi volontas hejmeniri iom malfrue? Mankas helpantoj ĉe mi, kaj nun mi ne sufiĉan tempon por serĉi aliajn helpantojn. Do mi povas fari nenion alian ol peti vian helpon!”
La servistino respondis: “Volonte, sed mi iom maltrankvilas pri mia filo, ĉar li sentos timon restante sola en la vespero.”
La mastro konsilis: “Tio estas facila. Tuj reiru por alpreni lin, por ke li vespermanĝu kune kun gastoj ĉi tie.”
Post kiam la servistino alportis la infanon, gastoj jam ekvenis unu post alia. Ŝi kondukis la infanon tra la posta pordo anstataŭ la ĉefa, kaj poste ŝi restigis lin en necesejon, kien la mastro kutime malofte vizitis.
Ŝi alportis teleron el la kuirejo, kaj prenis el sia mansako panon kaj kolbason, kiujn ŝi speciale aĉetis sur la vojo al la hejmo.
La infano neniam vidis tiel belan kaj luksan ĉambron. Li konis nek la feksidejon, nek tiujn skatolojn kaj botelojn diverskolorajn kaj kristalajn sur tualeta tablo el marmoro. Flarante la bonodoron en la ĉambro, li kvazaŭ ŝvenus pro ĝojo. La servistino diris al la filo: “Panjo alkondukis vin por partopreni la festenon. Vi estas infano, do vi ankoraŭ ne rajtas vespermanĝi kun plenkreskuloj. Ĉi tiun ĉambron la mastro speciale pretigis por vi.”
La infano intencis meti la teleron de manĝaĵoj sur la tualettablon, sed li ne povis atingi ĝin pro sia malalteco. Fine li povis fari nenion ol meti la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo. Li sidis sur la bela planko kahela, kaj kantante manĝis la bongustaĵon, kion li neniam havis ŝancon por manĝi antaŭe.
La mastro ne trovis la infanon de la servistino en la luksa halo por la festeno, do li demandis al la servistino. Ŝi respondis sinĝene: “Mi ĉiam okupiĝas, kaj ne havas tempon por prizorgi lin. Eble…verŝajne…li mem ludas ekstere sur la herbejo!”
Ŝajne mastro tuj komprenis tion. Li forlasis la festenan halon senprokraste, kaj serĉis la infanon en ĉiuj ĉambroj de la domo. Fine en la necesejo ĉe malluma angulo li trovis la infanon.
La mastro demandis: “Kial vi manĝas ĉi tie?! Ĉu vi scias, Kie estas ĉi tie?”
La infano respondis: “Mia patrino diris, ke ĉi tie estas la ĉambro, kiun la mastro speciale pretigis por mi. Hodiaŭ la kolbaso estas tre bongusta, kaj mi neniam gustumis ĝin antaŭe. Nu! Kiu vi estas?! Tiel bongustan kolbason mi ne rajtas ĝui sole, ĉu vi volas ĝui la bongustaĵon kune kun mi?”
Retenante siajn larmojn, la mastro kapjesis, kaj respondis al la infano per brila rido. Nenion li bezonis demandi plu. Li rememoris pri sia antaŭa sperto en Novjorko, kiam li kaj liaj gepatroj ankaŭ estis tre malriĉaj kaj havis tre malfacilan tempon.
Reveninte al la halo, la mastro diris al gastoj: “Pardonon, geamikoj, nun mi devas akompani specialan gaston. Bonvolu ĝui la bongustaĵojn laŭplaĉe kaj mi ne povas vespermanĝi kune kun vi!” Antaŭ la foriro, li plenigis du telerojn per la bongustaĵoj, kiujn la infano plej ŝatas manĝi, kaj iris rekte al la infano en la necesejo. Simile la la infano, li metis la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo, kaj sidiĝis sur la planko. Poste, li diris al la infano: “Kiel bonaj estas la ĉambro kaj bongustaĵo! Estus vere damaĝe se vi sole ĝuus tion. Venu! Venu! Lasu nin kune ĝui la vespermanĝon, amiketo!”
La mastro kaj infano manĝis, kantis, kaj ankaŭ babilis pri diversaj temoj. Li kredigis al la kvarjara infano, ke li havas plej laboreman kaj grandan patrinon, kaj ke li devas ne nur fieri pro sia patrino, sed ankaŭ fari grandajn aferojn por honori ŝin post la plenkreskiĝo. Tiam la infano ankoraŭ havis nenian ideon, ke lia patrino estas nur servistino.
La gastoj trovis, ke la mastro ne plu revenis ekde la foriro kun du teleregoj plenaj de manĝaĵoj. Ili surpriziĝis, kaj tuj serĉis lin. Ili ege emociiĝis kiam ili trovis finfine, ke la du personoj sidis sur la planko kaj manĝis kiel la patro kaj filo ĉirkaŭ la kovrilo de la feksidejo. Tiuj homoj “altklasaj aŭ elitaj en la socio” alvenis portante vinglasojn kaj bongustaĵojn. Baldaŭ la necesejo pleniĝis de la gastoj. Ili prezentis multe da belsonaj kantoj al la infano kaj esprimis sufiĉe da bondeziroj al li. Tiuj agoj despli kredigis al la infano, ke lia patrino estas la plej estiminda, kaj li estas la plej feliĉa homo en la mondo.
La infano plenkreskis post multaj jaroj. Li ne nur posedis propran entreprenon, sed ankaŭ havas grandan domon kun kelkaj necesejoj. Li estis sukcesplena en socio. Ĉiujare li donacis multe da mono anonime por helpi malriĉulojn, sed rifuzis partopreni ceremonion pri filantropo kaj akcepti intervjuojn. Li ĉiam diris al siaj amikoj, kiuj ne komprenis lian bonfaron: “Neniam mi forgesos, ke iutage antaŭ multaj jaroj, riĉulo kaj multe da aliaj riĉaj homoj protektis la dignon de kvarjara knabo per siaj sincero kaj konscienco.
Geamikoj, se ĉiu el ni disvastigas la ĝustan konduton de homoj, la mondo ja certe fariĝos pli belega! Ni persistu en la ĝusta menso, ĝusta parolo kaj ĝusta konduto, kaj kune laboru por profitigi al la homoj, landoj kaj la mondo!
==
Nun jam finiĝis la lasta programero de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!
==
Namaste!
Kaj mi estas dankema pro via utila programero. Post la legado kelkfoja, mi studis la vortojn utilajn, kiuj estas Arahanto, Nirvano, Bodio, Klesxo, Darmo, Gotama Sidarto, Fotuo, Sxakjomunio, Iliminigxo, Rulajfo, Tatagata Amitabo, Nanmo Fo(Namo Fo), Fatalo ktp, ktp, kiujn mi antauxe neniam legis, auxdis esperante. ‘Dankemo de la patrino’, kiu estas kortusxa. Pro ‘Budhisma scio’ per kiu mi eklernis budhismajn terminojn.
Namaste! ^.^
Dankon por via subteno, kara samideano.
Plej parto de la elsendita enhavo estas nove esperantigita, se vi havas intereson pri la novaj tradukaĵoj aŭ volontas helpi en la esperantigado de budhismaj verkoj, bonvolu viziti nian vikion http://www.budhano.cn/vikio . En li vikio vi povos legi novajn tradukojn kaj freŝajn modifojn, se vi volas fari korekton kaj modifon, bonvolu skribi al Miaohui por registri vin en la vikio. La retadreso de Miaohui estas miaohui@ebudhano.cn. Ĉion bonan al vi!