Verkinto:
• vendredo, Februaro 14th, 2014

Retradio 59 2014-02-16
Elsendlisto
Sutro de cent paraboloj
11. Antaŭvido de la Bramano
12. Kuiri brunan sukeron
Rakonto de sutro Damapado
2-6. La rakonto de monaĥaj amikoj
2-7. La rakonto de Magho
Budhisma muziko
Ĉanto de Budha nomo “Amitabo”
Amo inter homo kaj besto
Blindulo kaj hundo

==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 59-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma muziko kaj “Amo inter homo kaj besto”.
Nun estas la programero de budhisma sutro. Ĉifoje ni aŭskultos du rakontojn el la “Sutro de cent paraboloj” nove esperantigitaj de Miaohui. Ni esperas, ke post aŭskultado de la rakontoj, ni povos ellerni kiel havi feliĉan vivon per nia ĝusta konduto kaj kiel eviti la malĝustan konduton. Bonan aŭdeblecon al vi!
==


11. Antaŭvido de la Bramano
Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.
Vidinte tion, oni demandis al li: “Pro kio vi ploras?”
La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras.”
Oni konsolis lin: “La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?”
La bramano respondis: “Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro.”
Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.
Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: “Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro.”
Ili ekkredis kaj estimis lin.
Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke ili jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj eĉ murdis homojn por sin ŝajnigi bonkoraj, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.
==
12. Kuiri brunan sukeron
Iam antaŭe, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.
Oni diris al li: “Kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro!” Ĉiuj homoj mokridis lin.
Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarmetan kaj trankvilan. Ili klopodas vane, kaj estas mokitaj de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis la estonteco.
==
Nun Ni jam venis al la programero de budhisma rakonto. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el la dua ĉapitro de la libro “Trezorejo de vero”, kiu estas rakontaro pri “Sutro Damapado”. La libron esperantigas Miaohui, kaj ĉiuj helpoj estas bonvonaj en la tradukado kaj korektado. Nun bonvolu aŭskulti la rakontojn kune kun ni.
==
La atentema homo estas antaŭ aliaj
2-6. La rakonto de monaĥaj amikoj
Diligenta homo inter la maldiligentaj
Vekiĝinta homo inter la dormantaj
Akiras saĝon kiel rapida ĉevalo
Antaŭkuranta la kadukan ĉevalon.
Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al du monaĥoj, kiuj estis bonaj amikoj.
Tiuj du monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho kaj revenis al la arbara ermitejo. Frue en la mateno unu el ili alprenis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua duhora periodo sidis babilante kun provantoj kaj novuloj. La alia monaĥo estis diligenta kaj okupiĝis en meditado. Li admonis sian amikon: “Frato, ne tiel agu. Por maldiligenta monaĥo la kvar statoj de suferado staras firme kiel lia propra domo. La favoro de la Budho ne estos havebla per distriteco.” Sed la malatentema monaĥo ne atentis pri lia admono, do la fervora monaĥo diris: “La monaĥo ne volas akcepti admonon.” Malsukcesinte diligentigi sian amikon, la fervora monaĥo diligente daŭrigis sian meditadon.
Sin varmiginte dum la unua duhoro, la malatentema monaĥo iris en la monaĥejon ĵus kiam lia amiko finis sian piediradon kaj revenis al la loĝejo. La malatentema monaĥo diris al la fervora: “Malatentemulo, vi iris en la arbaron por kuŝi kaj dormi. Akirinte meditan metodon de la Budho, ĉu vi ne devas ellitiĝi kaj vin dediĉi al la praktiko de meditado?” Dirinte, li iris en sian loĝejon, kuŝiĝis kaj endormiĝis. Sed lia amiko, kiu jam piediris dum la unua periodo kaj ripozis en la dua periodo, ellitiĝis en la lasta periodo kaj sin okupis pri meditado. Vivante kun atentemo, li atingis arahantecon kun supernaturaj povoj post nelonge. Sed la alia monaĥo pasigis sian tempon tute en distriteco.
Kiam la du monaĥoj finis sian retiriĝon, ili iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis respektoplene ĉe unu flanko. La Budho interŝanĝis amikajn salutojn kun ili kaj diris: “Mi kredas, ke vi havis vivon de atentemo kaj vin okupis honeste pri meditado. Mi kredas, ke vi jam atingis la celon de religia praktikado.” La malatentema monaĥo respondis: “Sinjoro, kiel vi povas diri, ke tiu monaĥo estas atentema? Ekde kiam li forlasis vin, li faris nenion krom kuŝi kaj dormi.” “Kaj vi, monaĥo?” “Sinjoro, mi alportis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua periodo mi sidis kaj varmigis min, sed mi ne pasigis mian tempon dormante.” La Budho diris al la malatentema monaĥo: “Vi, kiu pasigis la tempon en malatentemo, diris, ‘Mi estas atentema.’ Vi misprenis malatentemon kiel atentemon. Komparate kun mia filo, vi similas al ĉevalo malforta kaj malrapida, sed li, komparate kun vi, estas rapide kuranta ĉevalo.”
La tre diligenta homo kun profunda saĝo restas ĉiam vigla kaj atentema. Li similas al vekiĝinto inter tiuj, kiuj dormas profunde. Tiu saĝulo, kiu posedas ekstreman enrigardon spirite superis ĉiujn ordinarajn homojn, kiel rapida ĉevalo facile superas la kadukajn.
Komentario
Estante atentema inter la malatentemaj kaj maldorma inter la dormantaj, la saĝulo progresas kiel rapida ĉevalo, lasinte malfortan ĉevalon malantaŭe.
==
Fariĝi reganto de dioj pro atentemo
2-7. La rakonto de Magho
Oni ĉiam laŭdas atentemon
kaj kulpigas malatentemon.
Per sia atentemo Magho
Fariĝis reganto de dioj.
Loĝante en Kutagara Monaĥejo ĉe Vesalio, la Budho parolis tiun verson rilate al Sakao, reĝo de dioj. Aŭdinte de la Budho sutron titolitan “demando de Sakao”, liĉavia reĝido Mahalio loĝanta en Vesalio pensis: “La Plejsupera Iluminiĝinto parolis pri la granda gloro de Sakao. Ĉu la Budho vidis Sakaon? Aŭ ĉu li ne vidis Sakaon? Ĉu la Budho konas Sakaon? Aŭ ĉu li ne konas Sakaon? Mi demandos lin.” Do li veturis al la loĝejo de la Honorulo. Irinte al la Honorulo, li esprimis sian saluton kaj sidiĝis ĉe flanko. Poste li demandis al la Honorulo: “Estimata Sinjoro, ĉu vi vidis Sakaon, la reĝon de dioj?” “Jes, Mahalio, mi vere vidis Sakaon, reĝon de dioj.” “Sinjoro, tio certe estas ŝajnigita Sakao, ĉar estas malfacila afero por vidi Sakaon, reĝon de dioj.” “Tamen, Mahalio, mi scias Sakaon. Mi ankaŭ scias, kiaj kvalitoj faris lin Sakao kaj per la kultivado de kiaj kvalitoj Sakao atingis Sakaecon.”
“Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao, reĝo de dioj, estis reĝido Magho, do li nomiĝis Maghavo. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu faris donacon en antaŭa vivo, do li nomiĝis Purindado. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu donis almozon malavare, do oni nomis lin Sakao. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu almozdonis loĝejon, do oni nomis lin Vasavo. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu povis tuj pensi pri mil aferoj, do oni nomis lin Sahasako. Mahalio, Sakao prenis aŝuran fraŭlinon nomatan Ŝuĝata kiel sian edzinon, do li nomiĝis Ŝuĝampatio. Mahalio, Sakao regis kiel estro kaj mastro super dioj de Ĉielo Tridektri, do oni nomis lin Reĝo de dioj. Mahalio, Sakao aktive plenumis sep ĵurpromesojn en antaŭa vivo kiel homo. Sakao atingis Sakaecon ĉar li plenumis tiujn sep ĵurpromesojn.”
“Do kio estas la sep ĵurpromesoj? ‘Dum mia tuta vivo mi vivtenas miajn gepatrojn. Dum mia tuta vivo mi honoras miajn pliaĝulojn. Dum mia tuta vivo mi parolas ĝentile. Dum mia tuta vivo mi neniam klaĉas. Dum mia tuta vivo mi vivas kiel dommastro kun koro libera de avareco, malavare rezignas mian posedaĵon kun etenditaj manoj ĝuante liberecon kaj tenas min atentema al petoj ĝuante la almozdonemon. Dum mia tuta vivo mi parolas honeste. Dum mia tuta vivo mi estas libera de kolero. Se kolero ekestis en mi, mi rapide subigas ĝin.’ Mahalio, Sakao aktive plenumis tiujn sep ĵurpromesojn. Pro tio Sakao atingis Sakaecon.” La Budho daŭrigis: “En antaŭa naskiĝo Sakao enkarniĝis kiel Magho. Dum tiu vivo, li konstruis vojojn kaj ripozejojn kun tridek kunuloj por profitigi homojn. La konstanta klopodo kondukis lin en altan pozicion de dia reĝo, kaj li recitis tiun stancon.”
Juna bramana junulo Magho naskiĝis kiel reĝo de dioj per sia atentemo. Do atentemo estas ĉiam laŭdita, dum maldiligenteco kaj malatentemo estas ĉiam kondamnitaj.
==
Budhisma muziko
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia programero de budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuos ĉantadon de budha nomo “Amitabo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Nun venas al ni nova programero “Amo inter homo kaj besto”. En tiu ĉi programero ni ĉefe elsendas rakontojn pri la amikeco inter homo kaj besto. Hodiaŭ ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de Fraŭlino Arris. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Blindulo kaj hundo
Espeantigis Arris
Iutage kiam blindulo trairis straton kun sia gvida hundo, granda kamiono rekte kuris al ili pro perdo de kontrolo. La blindulo tuj mortis trafite, kaj lia hundo ankaŭ mizere perdis la vivon sub la rado kiam ĝi provis protekti sian mastron.
La blindulo kaj hundo kune venis al la pordo de paradizo.
Anĝelo haltigis ilin kaj intence kaŭzis al ili malfacilaĵon: “Pardonon, nun restas nur unu loko en paradizo, unu el vi ambaŭ devas iri al infero.”
Aŭdinte tion la mastro tuj demandis: “Mia hundo ne scias, kia estas paradizo kaj kia estas infero, ĉu mi rajtas decidi, kiu iros al la paradizo?”
La anĝelo ĵetis malestiman rigardon al la mastro kaj kunŝovis siajn brovojn. Li diris post momento: “Pardonon, sinjoro, ĉiu animo estas egala, vi devas konkursi por decidi, kiu rajtos iri al la paradizo.”
La mastro malespere demandis: “Ve! kiel konkursi?”
La anĝelo respondis: “Tio estas tre facila, nome kurkonkurso. Kuru de ĉi tie ĝis la pordo de la paradizo. Kiu unue atingos la cellokon, tiu povos iri al la paradizo. Sed, ne maltrankviliĝu! Ĉar vi jam mortis, kaj vi ne plu estas blindulo. La rapideco de la animo estas senrilata kun la karna korpo, kaj estaĵo kun plisimpla animo kaj plibona koro certe kuras pli rapide.”
Pensinte pri tio, la mastro konsentis.
Tuj kiam ili estis pretaj, la anĝelo ordonis, ke ili ekkuru. Li opiniis, ke la mastro certe klopodos kuri antaŭen per sia tuta forto por iri en la paradizon. Sed fakte la mastro antaŭen iris trankvile kaj malrapide. Estis pli mirinde, ke la hundo ankaŭ ne hastis. Ĝi malrapide sekvis lin apude laŭ la rapideco de la mastro, kaj eĉ ne volis forlasi lin je unu paŝo. La anĝelo tuj komprenis: “Fakte, ekde antaŭ multaj jaroj la hundo jam alkutimiĝis pri la agado kune kun la mastro, kaj protektis lin de antaŭe. Ĝuste pro tio la abomeninda mastro sin tenas tiel aplomba. Li sukcesos nur se li ordonos la hundon halti antaŭ la pordo de la paradizo.”
Rigardante tiun fidelan hundon, la anĝelo malĝojis kaj laŭte kriis: “Vi jam dediĉis vian tutan vivon, kaj nun via mastro ne plu estas blindulo, do vi ne bezonas gvidi la vojon por li. Kuregu en la paradizon!”
Sed, ŝajne neniu el ili ambaŭ aŭdis la krion de la anĝelo, kaj ili ankoraŭ malrapide paŝis antaŭen kvazaŭ promenantaj sur la strato.
Vere, kiam ili estis antaŭ la paradizo je kelkpaŝoj, la mastro faris ordonon, kaj la hundo obeeme sidiĝis. La anĝelo malestime fiksrigardis la mastron.
Tiam la mastro ridis. Li sin turnis kaj diris al la anĝelo: “Mi finfine sendis mian hundon al la paradizo. Mi ege maltrankviliĝas, ke efektive ĝi tute ne volas iri al la paradizo sole, sed preferas resti kune kun mi. Do mi intence faris decidon anstataŭ ĝi. Bonvolu bone prizorgi ĝin.”
La anĝelo stuporis.
La mastro ameme rigardis sian hundon kaj daŭrigis: “Estas bonege uzi la metodon de konkurso por decidi tion! Mi nur ordonos ĝin antaŭeniri kelkajn paŝojn, tiel ĝi atingos la paradizon. Ĝi akompanis min dum tiom da jaroj, nur nun mi povas propraokule vidi ĝin unuafoje, do mi intence malrapidigis mian paŝon por rigardi ĝin pli longe. Se mi povus, mi vere dezirus daŭre rigardi ĝin piedirante eterne. Sed la paradizo jam estas antaŭ ni, kaj tio estas la celloko, kien ĝi devas iri. Bonvolu prizorgi ĝin sufiĉe bone.”
Dirinte, la mastro faris ordonon de antaŭeniro. Apenaŭ la hundo atingis la pordon de la paradizo, la mastro falis al la infero kiel plumo. Vidinte tion, lia hundo haste sin turnis kaj tuj postkuris lin freneze. La anĝelo plena de bedaŭro senprokraste etendis siajn flugilojn por atingi la hundon. Sed la hundo havas plej kristalan kaj bonkoran animon en la mondo, do ĝi kuris pli rapide ol ĉiuj anĝeloj en la paradizo.
Fine la hundo denove restis kune kun sia mastro, kaj eĉ en infero la hundo ĉiam akompanas sian mastron.
La anĝelo staris tie dum longa tempo kaj murmuris al si mem: “Mi eraris! Mi eraris ekde la komenco! Ĉi tiuj du animoj estas el unuo, ili ne povas disiĝi…”
En fino de la rakonto, mi volas diri:
La vero estas unika en la mondo, sed diversaj homoj ĉiam havas diversajn vidpunktojn pri ĝi. Kial? La kaŭzo estas tre simpla. Ĉar anstataŭ fari juĝon laŭ la ĝusta vidpunkto, oni kutime tion faras laŭ siaj propraj sperto kaj antaŭjuĝo. La rezulto bone montras, ke ni nur vidas la ŝajnon.
==
La tempo pasas rapide, kaj jam estas la tempo por fini nian elsendon. Ni elkore dankas vin por viaj aŭskultado kaj subtenado al nia programero, kaj sincere bonvenigas vin al la sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!
==

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

2 Komentoj

  1. 1
    Vera AN 

    Dankon pro via bona laboro.
    “Blindulo kaj hundo” estas tre tre kortusxa foje gaja foje malgaja por mi.
    En koreio, oni proverbe diras, ke fidela hundo estas pli bona ol nigr-har-ul-o acxa. Mi kelkfoje remacxas la rakonton.
    Denove dankon kaj gxis venontfojo.

  2. 2
    Miaohui 

    Dankon por viaj lauxdo kaj subteno. Hundo ankaŭ estas aminda kaj simbolo de fideleco en ĉinio, do en nia lando ankaŭ estas tiu proverbo. Tio bone montras la komunecon de niaj kulturoj. En sekva elsendo ni elsendos alian kortuŝan rakonton pri homa vivo. Ni elkore bonvenigas vin al nia elsendo.
    Ĉion bonan al vi, kara samideano!
    Miaohui

Leave a Reply