57 2014-02-02
Elsendlisto
Budhisma sutro
7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton
8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo
Rakonto de Sutro Damapado
2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo
Muziko
Feliĉo
Amo al la vivoj
Postskribo-1
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 57-a elsendo de Retradio BRE. Hodiaŭ estas la tria tago post la printempa festo, la tradicia festo en Ĉinio. Ni elkore bondeziras al vi feliĉan novjaron.
En tiu ĉi elsendo ni disaŭdigos programerojn de budhisma sutro, budhisma rakonto, muziko kaj “Amo al la vivoj”.
Nun bonvenon al nia programero budhisma sutro. Ĉifoje ni aŭskultos du partojn el la “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton
Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ senkompare riĉa. Ĉiuj laŭdis lin.
Vidinte tion, malsaĝulo prenis lin kiel sian fraton por peti lian monon je bezono, sed ne plu nomis lin frato kiam li havis ŝuldon.
Aliaj homoj diris al la malsaĝulo: “Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon sed ne plu rigardas lin kiel vian fraton kiam li ŝuldas?”
La malsaĝulo respondis: “Mi rigardis lin kiel mian fraton nur por peti monon de li, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li ŝuldas, mi ne plu nomas lin frato.”
Neniu povis sin deteni de rido aŭdinte tion.
Simile, iuj kredantoj de la aliaj religioj aŭdis la instruon de la Budho, kaj prenis ĝin kiel sian posedaĵon. Kiam oni proponis, ke ili praktiku instruon, ili rifuzis dirante: “Mi instruas homojn per la vortoj de la Budho nur por akiri profiton, sed mi ne kredas je la instruo, kiel mi povas praktiki ĝin?”
Ili similas al la malsaĝulo, kiu rigardis aliulon kiel sian fraton por akiri monon sed diris, ke la homo ne estas lia frato kiam li vidis, ke la alia havas ŝuldon.
==
8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo
Iam antaŭe paŝtisto priŝtelis trezorejon de la reĝo kaj forkuris malproksimem. La reĝo elsendis homojn al diversaj lokoj por kapti lin. Fine oni trovis kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestaĵojn. Li respondis: “La vestaĵojn mi heredis de mia avo.”
La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestaĵoj. La vestaĵoj ne apartenis al la paŝtisto, do li tute ne sciis kiel sin vesti per ili konvene. Li surpiedigis tion, kion oni portis sur la manoj kaj surkapigis tion, kion oni surhavis ĉirkaŭ la talio.
Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj parolis pri tio. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestaĵoj apartenus al via avo, vi devus scii kiel surporti ilin. Kiel vi surportis ilin malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo mi scias bone, ke la vestaĵoj ne apartenas al vi, sed estas priŝtelitaj de vi.”
Mi prenas la rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas la Budhon kaj la trezoro simbolas la Darmon. La malsaĝa paŝtisto simbolas kredantojn de aliaj religioj. Preninte la budhan instruon, ili metas ĝin en sian doktrinon kiel sian propran scion. Tamen pro ilia nekompreno al ĝi, ili uzas ĝin malĝuste kaj mistifikas aliajn homojn, anstataŭ klarigi la veran signifon. Ili similas al la paŝtisto, kiu ŝtelis trezorajn vestaĵojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili, nek povis sin vesti per ili konvene.
==
Rakontoj de Sutro Damapado
Venas programero budhisma rakonto. Ĉifoje ni aŭskultos rakonton el la sutro Damapado. La rakonto temas pri ĝusta sinteno en niaj vivo kaj praktikado. Ni esperas, ke vi trovos ĝustajn sintenon kaj manieron por krei vian feliĉon per via propra klopodo post la aŭskultado de nia rakonto.
==
2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo
Homo sen saĝo
Diboĉas malatenteme.
Saĝuloj prenas atentemon
Kiel grandan trezoron.
Ne diboĉu en malatentemo.
Ne proksimiĝu al sensaj plezuroj.
Homoj atentemaj kaj meditemaj
Atingas abundan feliĉon.
Dum sia restado en Ĝetevana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al la Bala-Nakata festivalo, kiu signifas la festivalon de malsaĝuloj.
Iutage oni okazigis festivalon de malsaĝuloj en Sravastio. Homoj kutime ŝmiris siajn korpojn per cindro kaj bovfekaĵo en la malsaĝula festivalo, kaj vagis ĉirkaŭe parolante diversajn krudajn vortojn dum longa periodo de sep tagoj.
Tiam oni ne plu esprimis respekton al la familianoj, amikoj kaj monaĥoj kiam ili renkontis ilin, sed insultadis ilin per krudaj vortoj starante antaŭ la pordo. Tiuj, kiuj ne plu povis elteni la krudajn vortojn, devis pagi al la okazigantoj duonon, kvaronon aŭ eĉ moneron laŭ sia riĉeco. La okazigantoj de la ferio kutime alprenis la monon kaj forlasis iliajn domojn.
Tiam en Sravastio vivis kvin milionoj da noblaj disĉiploj. Ili sendis mesaĝon al la instruisto: “Estimata sinjoro, ni petas, ke la Budho ne iru en la urbon kun amaso de monaĥoj dum sep tagoj. Ili restu en la monaĥejo anstataŭe.” Dum sep tagoj la noblaj disĉiploj pretigis kaj donis manĝaĵojn al la monaĥoj en la monaĥejo sen forlasi siajn domojn.
Post finiĝo de la festivalo en la oka tago, oni invitis la monaĥan komunumon, kondukis monaĥojn en la urbon kaj donis al ili abundajn oferaĵojn. Sidiĝinte respektoplene ĉe unu flanko, ili diris al la Budho: “Estimata Sinjoro, ni pasigis lastajn sep tagojn malfeliĉe. Niaj oreloj preskaŭ eksplodis de krudaj paroloj fare de malsaĝuloj. Neniu el ili montris respekton al aliaj, kaj pro tio ni detenis vin de enurbiĝo. Ni mem ankaŭ ne iris el la domoj.”
Aŭdinte ilian diron, la Budho respondis: “Malsaĝaj homoj tiel kondutas laŭ sia propra maniero. Sed saĝuloj tenas atentemon kiel sian valoran trezoron, kaj fine atingas grandan sukceson de nirvano.”
Ekspliko:
Malsaĝaj homoj senbride diboĉas en distriteco. Sed la saĝaj homoj tenas atentemon kiel valoran trezoron. La malsaĝuloj havas vivon de sensa plezuro. Ili absorbiĝas nur en ĉasado al tio, kio tute ne utilas al la spirita progreso. Oni bezonas riĉecon por atingi mondajn celojn. En la sama maniero, ni ankaŭ bezonas iom da riĉeco por akiri spiritan atingon, sed la riĉeco estas atentemo.
Ne dronu en malatentemo. Evitu deziron al sensaj plezuroj, kio ajn estas ilia naturo. La atentema homo havas trankvilan menson kaj ili atingos grandan feliĉon.
Jen alia komentario:
El sensa dependo estiĝas deziro, kiu, kiel senscieco, estas alia grava faktoro en la “dependa origino”. Krociĝo, deziro kaj inklino estas la aspektoj de la dependa origino. La dependa origino estas la aspekto de la dua Nobla Vero. Deziro estas triopa– nome: la deziro al sensaj plezuroj, la deziro al sensaj plezuroj, kiu havas rilaton kun vidpunkto de eternismo, t. e. ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio restas eterna, kaj la deziro al sensaj plezuroj, kiu havas rilaton kun vidpunkto de nihilismo, t. e, ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio pereas post homa morto. La lasta havas starpunkton de materialismo. Tion oni ankaŭ interpretas kiel krociĝon al forma kaj senforma statoj respektive. Kutime tiuj du terminoj prezentiĝas per deziroj al ekzisteco kaj neekzisteco. Ekzistas ses specaj deziroj konformaj al ses sensaj objektoj, kiaj formo, sono kaj aliaj. Ili fariĝas dek du kiam oni rigardas ilin kiel la internan kaj eksteran. Oni deduktas ilin kiel tridek ses kiam oni rigardas ilin kiel estintecon, estantecon kaj estontecon. Kiam ili estis triobligitaj per estontaj tri specaj deziroj, la sumo atingas cent ok. Homoj en la mondo nature intensigas sian deziron al sensaj plezuroj. Estas tre malfacile venki sensajn dezirojn. La plej potencaj faktoroj en la cirklo de vivo estas iluzio kaj deziro, kiuj estas du ĉefaj kaŭzoj de la dependa origino. Iluzio funkcias kiel estinta kaŭzo en la nuna tempo, kaj deziro estas la nuna kaŭzo, kiu funkcias en la estonteco. La dependanto de deziro estas kapto, kiu estas forte deziranta. Deziro similas al palpado en la mallumo por ŝtelado. Kapto rilatas al reala ŝtelado de objekto. Kapto estas kaŭzita de ambaŭ krociĝo kaj eraro. Ĝi estigas falsajn opiniojn pri “mi” kaj “mia”. Kapto estas kvaropa– nome: senso, falsaj vidpunktoj, krociĝo al ritoj aŭ ceremonioj, kaj teorio de spirito.
==
Muziko
Bonvenon al nia programero budhisma muziko. Anstataŭ budhisman muzikon, ĉifoje vi ĝuos ĉinan tradician muzikon “Feliĉo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Amo al la vivoj
Saluton, karaj amikoj! bonvonon al nia programero “Amo al la vivoj”. Ĉifoje ni aŭskultos la unuan parton de la postskribo de esperanta traduko “Amo al la vivoj”. Ni esperas, ke nia elsendo povos pliigi vian amon al ĉiuj vivestaĵoj por ke ni kune krei harmonian mondon.
==
Postskribo-1
Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj — Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensis: “Ĉu vere troviĝas Draka Imperiestro en la mondo?” Multaj el tiaj rakontoj estas konataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi.
Eble vi iam savis birdon falintan el sia nesto. Leginte la libron, vi pensus: “Pro kio mi ankoraŭ ne ricevas la rekompencon?”
Sciu, ke la rekompencoj gajnitaj de la bonkoraj homoj en la libro estis gravaj aferoj en la homa vivo: saĝo, scio, bonfarto kaj feliĉo. Estas ne eble por vi trovi oran minejon pro la insekto, kiun vi ne piedpremis. Vi devas pensi laŭ la maniero pri kiu temas sube.
La rakontoj legitaj de vi ankoraŭ ne estis rakontitaj en Esperanto antaŭe. La okcidentanoj tute ne havas tian ideon. Legi tiun ĉi libron estas rara bonŝanco por vi, unu el miliardoj da homoj en la mondo. Tio estas bonega ŝanco, kaj eble estas la rekompenco por via bona konduto. Do bone ĝuu la raran bonŝancon!
Eble vi neniam savis vivestaĵojn el danĝero. Do vi volus scii: “Kion mi faru por savi vivestaĵojn?”
Unue, vi devas scii, ke vi ne rajtas mortigi vivestaĵojn. Fiŝado kaj ĉasado estas teruraj hobioj, kaj tio kaŭzas katastrofojn al vi kaj viaj karuloj. Ne mortigu vivestaĵojn por amuziĝi.
Ankaŭ ne mortigu vivestaĵojn por manĝi. Nature la homoj estas vegetaraj manĝuloj. La plej terura mortiganto al homoj en Usono estas kora malsano. La usona Instituto de Koro, Sango kaj Pulmo trovis, ke en 1989 usonanoj elspezis 151 miliardojn da dolaroj por kuraci korajn malsanojn. Oni jam pruvis la medicinan fakton, ke manĝi viandon kaŭzas korajn malsanojn.
La Usona Ĝenerala Kirurgo raportis, ke 68% de malsanoj en la lando rekte rilatas al la dietoj.
El ĉiu sep dolaroj elspezitaj en Usono, oni elspezis unu dolaron por kuracado.
Ho! Tio estas granda sumo. Mi diru al vi pli klare.
Multaj malsanoj en Usono hodiaŭ venas de viandaj manĝaĵoj. Vian sanon difektas la manĝado de viando, fiŝo, ovo, lakto, butero kaj fromaĝo.
Se vi estas malsana, vi devas elspezi multe da mono por kuracado.
Se vi ne estas malsana, vi tute ne bezonas konsumi monon por tio, vi do ŝparas la monon kaj… Jen! Tio signifas:
* Se vi diris NE al bovaĵo kaj savis vivon de bovo;
* Se vi diris NE al porkaĵo kaj savis vivon de porko;
* Se vi diris NE al kokaĵo kaj savis vivon de koko, vi jam gajnis rekompencon en kontanta mono!
Vi ŝparas la monon, kiun la viandmanĝuloj devas pagi al kuracistoj. Ĉu oni pagas multe al la kuracistoj? Pri tio demandu viajn gepatrojn.
Bone. Vi volas faktojn kaj ciferojn. Laŭ la statistiko de ekonomiistoj, ordinara tri-membra familio povas ŝpari 4000 dolarojn ĉiujare per vegetara manĝado, kaj ili ŝparos pli multe en longa tempo poste.
Ni akumulu la tutan sumon, jaron post jaro…
Tio estos granda riĉaĵo!
Nun ni ne nur parolu pri la mono. Ĉu plaĉas al vi malsano? Tio estas doloriga. Estas suferiga eĉ la ventrodoloro pro malsato, kiun vi spertas antaŭ la vespermanĝo.
Kio estas la plej doloriga el ĉiuj malsanoj? Eble kancero.
Ĉiujare mortas pli da homoj en Usono pro kancero ol tiuj, kiuj mortis dum la dua mondmilito, la korea milito kaj la vjetnama milito entute.
Unu el la ĉefaj kaŭzoj de kancero estas manĝado de viando.
Simple, ju malpli da viando ni manĝas, des malpli ni suferos de kancero.
Kancero kaj kora malsano ne estas la nuraj problemoj. Longa kaj terura estas la listo de malsanoj, kiujn vi suferas pro manĝado de ovoj, laktaĵoj kaj mortintaj bestoj. Sed tio estas nur duono de la rakonto: Sufero de homoj.
Kiel suferas la kompatindaj bestoj mortigotaj por provizi la ingrediencojn por ĉiuj niaj malsanoj? Ĉu vi opinias, ke ili ĝuas tion?
La rakontoj en tiu ĉi libro okazis antaŭ longa tempo en Azio. Kvankam la bestoj suferis multe kiam ili estis mortigataj, tamen tiam ili estis almenaŭ breditaj humane. Porkoj vivis en malpuraj porkejoj, sed ili havis almenaŭ iom da spaco. Bovoj vivis ekstere plejparte de la tago kaj laboris diligente, sed la kamparanoj ankaŭ tiel laboris. Kokidoj estis liberaj por serĉi manĝaĵon en rubo kune kun kokinoj.
Iuj el la kutimaj metodoj transporti ilin al bazaro estis kruelaj, tamen malgraŭ ĉio la bestoj ne suferis tro multe kiam ili vivis.
Tempo jam ŝanĝiĝis. Ĉu vi scias, kiel oni produktas viandon per moderna maniero? Terure!
Nun porkoj, bovoj kaj kortobirdoj estas malliberigitaj en laŭeble plej mallarĝa spaco kaj breditaj per nenaturaj manĝaĵoj. Iliaj idoj estas forprenitaj de la patrinoj. Multaj el ili eĉ ne povas trovi spacon por sin movi. Ili neniam povas vidi la sunlumon. Ili estas breditaj per potencaj kemiaĵoj por rapida dikiĝo. Ĉiuj metodoj por bredi la senkulpajn bestojn estas kruelaj kaj senkoraj.
Eĉ la plej senkoraj homoj ne toleras tuŝi pecon da viando, eĉ se ili scias nur duonon de la bestaj suferoj por produkti viandon en Usono — eĉ antaŭ la morto de la kompatindaj bestoj.
Estas multaj aliaj problemoj kaŭzitaj pro manĝado de produktoj el bestoj.
Ĉu vi jam aŭdis pri la malriĉuloj mortintaj pro malsato en aliaj partoj de la mondo? Iuj dirus: “Tre malbone, ke mankas greno al ili.”
Tio ne estas vero. La kamparanoj en la nuna tempo produktas grenon pli multe ol la bezonon de ĉiuj homoj en la tuta mondo. Sed pro kio iuj homoj estas malsataj? Ĉar plejparto da grenoj estas forkonsumitaj de bovoj, porkoj kaj kortobirdoj por provizi viandon.
La produktantoj de viando bredas miliardojn da bestoj. La bestoj devas manĝi, ĉu ne? Se la viand-produktantoj foraĉetas ĉiujn grenojn por bredi la bestojn, malriĉaj homoj do havas neniom por manĝi.
Se la homoj en Usono manĝus malpli da viando je 10%, estus pli multe da greno por savi la malsatajn homojn en la nuna mondo.
Tero por dek kvin vegetaranoj nur povas vivteni unu viandmanĝanton. Alivorte, kiam vi manĝas viandon, vi kaŭzas malsaton al 15 homoj.
Alia problemo estas tio, ke la metodo produkti viandon difektas la ekologian sistemon. Se la ekologia sistemo estos difektita, ni ĉiuj perdos la vivon.
Se vi pensas, kiel riĉaj ni estos, kondiĉe ke ni nur manĝu grenojn kaj vegetalojn, eble vi ekkonscias, ke ni tute ne bezonas torturi kaj mortigi bestojn.
Sed ĉasi kaj manĝi viandon ne estas la nura metodo por mortigi bestojn.
Nenio pli incitas vin ol moskito zumanta ĉe viaj oreloj dum la nokto. Vi kutime mortigas ĝin.
Kio estas pli abomeninda ol blato paŝanta trans la planko? Vi kutime piedpremas ĝin.
Kion tiuj ĉi insektoj faras en la ĉambro? Ili sendas al vi mesaĝon. Blato estas kuriero por informi vin, ke via ĉambro estas ne sufiĉe pura. Se vi ne volas vidi blatojn, purigu kaj ordigu vian ĉambron por ke ili ne plu ĝenu vin.
Moskito estas alia kuriero por atentigi vin teni vian fenestran kulvualon firma.
Eble vi pensas: “Mi scias kion fari kontraŭ tiuj kurieroj. Mi mortigu ilin per efika insekticido. Ili scios, kiu estas la vera mastro en tiu ĉi loko!”
Hodiaŭ per insekticido oni povas mortigi la insektojn, sed kiu suferos de tio en la longa tempo poste? Vi, mi, ni ĉiuj.
Insekticido estas forta veneno por mortigi la insektojn. Produkti venenon poluas la medion. Kiam la venenoj estas ellasitaj, ili povas resti en la ĉirkaŭa medio kaj malsanigi nin.
Por unu dolaro da insekticido ŝprucigita de vi, ĉirkaŭ sep dolarojn vi devas elspezi por kuraci la damaĝojn de viaj korpo kaj medio.
==
Nun finiĝis nia hodiaŭa elsendo kaj venas la tempo por nia adiaŭo. Ni elkore dankas vin pro viaj helpo kaj aŭskultado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!