Verkinto:
• merkredo, Decembro 18th, 2013

51 2013-12-22
Elsendlisto
Budhisma scio
1-10. La rakonto de Cundosukariko
1-11. La rakonto de laika budhano Damiko
Rakonto pri homa vivo
Kapro, kiu ploras kaj ridas
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
88. Feliĉaj Kraboj
89. Kiso de Abelo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 51-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, Rakonto pri la homa vivo, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Nun estas tempo por Budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos la dekan kaj dekunuan rakontojn de Sutro Damapado. La rakontoj estas instruoplenaj, kaj ni esperas, ke la instruo povos helpi vin koni kaj mastri vian homan vivon des pli bone.
Bonan aŭdeblecon al vi!


==
1-10. La rakonto de Cundosukariko
En la nuno kaj estonteco
Same suferas faranto de malbono.
Li suferas kaj afliktiĝas
Vidinte sian malbonan karmon.
Restante en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, la Budho parolis tiun verson rilate al Cundo, la porkobuĉisto.
Kvankam la Budho loĝis en najbara monaĥejo, Cundo eĉ nek faris oferon tiel malgrandan kiel manplenon da floroj aŭ kuleron da rizo, nek malgrandan laboron de merito nur unufoje.
Iutage, lin atakis frenezeco, kaj dum li ankoraŭ vivis en la mondo, la fajro de sufera stato estiĝis antaŭ li.
Kiam la torturo de la sufera stato aperis antaŭ la porkobuĉisto Cundo, lia konduta maniero tute ŝanĝiĝis konforme al liaj estintaj agoj. Kvankam li restis en sia domo, li komencis grunti kiel porko kaj rampi per siaj kvar membroj, unue al la antaŭo de la domo kaj poste al la malantaŭo. La viroj de lia domo regis lin kaj ŝtopis lian buŝon. Ili faris ĉion, kion ili povis, tamen neniu el ili kapablis preventi la maturiĝon de lia estinta fiago. Do li daŭre rampis tien kaj reen, senĉese gruntante kaj blekante kiel porko.
Neniu povis dormi en la sep domoj proksime. La membroj de lia propra domo morte timiĝis sed povis fari nenion alian ol bari ĉiujn pordojn de la domo por malhelpi lin eliri. Post la suferado dum sep tagoj, li finfine mortis kaj renaskiĝis en stato de suferado.
Iuj monaĥoj diris al la Budho: “Sinjoro, la pordo de Porkobuĉisto Cundo restis fermita dum sep tagoj kaj la mortigo daŭris senĉese sep tagojn. Sendube li volas regali gastojn. Ni neniam vidis la aferon tiel kruelan kaj sovaĝan antaŭe.”
La Budho diris: “Monaĥoj, li ne mortigis porkojn dum la lastaj sep tagoj. Lin subigis la konsekvenco de liaj estintaj kondutoj. Eĉ kiam li ankoraŭ vivis, lin atakis turmento de suferado. Pro la turmentiĝo li rampis tien kaj reen en la domo dum sep tagoj gruntante kaj blekante kiel porko. Hodiaŭ li mortis kaj renaskiĝis en infero.” Aŭdinde tion, la monaĥoj diris: “Estimata Sinjoro, tiel suferinte en la mondo, li denove iris al sufera regno kaj renaskiĝis tie.”
La rakonto de Cundo konfirmas la signifon de la unua verso en la Sutro Damapado, ke faranto de malbono rikoltas nenion krom malbono per maniero de konsekvenco. Krome, iuj efektoj de malbonaj kondutoj suferigas eĉ en la nuna vivo.
Komentario:
Homoj, kiuj faras malbonajn agojn, ne scias la konsekvencojn dum sia aktivado, tamen ili kutime pentas, vidinte la konsekvencojn de sia ago. Tio kreas bedaŭron, tamen, la okazo ne signifas, ke homo devas ĉiam suferi la konsekvencon de siaj kondutoj senespere. Se tio estus vera, por homoj estus nek profito havi religian vivon, nek oportuneco por atingi la liberiĝon.
En la paro da versoj la Budho ankaŭ montris la suferon kaj feliĉon en la sekva mondo. Budhanoj ne kredas, ke la nuna vivo en la mondo estas la ununura kaj homo estas la unika estaĵo. Formoj de ekzisteco estas multaj kaj vivestaĵoj ankaŭ estas sennombraj. Post morto oni eble renaskiĝas kiel homoj, en malsupera stato aŭ en ĉiela stato tute laŭ siaj estintaj kondutoj. La tiel nomata estaĵo en la sekva vivo nek similas al la antaŭa pro la ŝanĝiĝo, nek estas absolute malsama, ĉar ĝi estas la sama fluo de la vivo. Budhismo oponas la samecon de estaĵo, sed asertas la samecon de procezo.
==
1-11. La rakonto de laika budhano Damiko
En la nuno kaj estonteco
Same feliĉas faranto de merito.
Li estas ĝoja kaj feliĉa
Vidinte sian puran karmon.
Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al laika budhano Damiko.
Iam en Sravastio vivis laika budhano nomata Damiko. Estante virta kaj oferema, li malavare oferis manĝajon kaj aliajn bezonaĵojn al monaĥoj regule kaj ankaŭ en specialaj okazoj. Fakte, li estis estro de kvincent virtaj laikaj budhanoj vivantaj en Sravastio. Damiko havis sep filojn kaj sep filinojn, kaj ili ĉiuj estis same virtaj kaj oferemaj kiel sia patro. Kiam Damiko grave malsaniĝis kaj kuŝis sur la morta lito, li petis la Samgon veni al lia lito kaj reciti sanktajn tekstojn. Kiam la monaĥoj recitis la Mahasatipatanan Sutron, ses ornamitaj ĉaroj venis el ses ĉielaj mondoj por bonvenigi lin al respektivaj mondoj. Damiko proponis al ili atendi momenton por ne ĝeni la sutrorecitadon, tamen la monaĥoj miskomprenis, ke li petis ilin halti, do ili ĉesigis sian recitadon kaj forlasis lian domon.
Momenton poste, Damiko diris al siaj infanoj pri la ses ornamitaj ĉaroj lin atendantaj. Li decideme elektis la ĉaron el Tusita Mondo kaj petis iun el siaj infanoj ĵeti florkronon al ĝi. La florkrono hokiĝis de la ĉara jugo kaj pendis en la aero. Anstataŭ la ĉaron, la homamaso nur vidis la florkronon pendantan en la ĉielo. Damiko demandis: “Ĉu vi vidas la florkronon?” “Jes, ni vidas ĝin.” “La florkrono pendas sur la ĉaro veninta el Tusita Mondo. Mi iros al la ĉiela mondo Tusito. Do ne malĝoju pri mi. Se vi deziras renaskiĝi kun mi, faru meritplenajn laborojn kiel mi mem.” Poste li forpasis kaj renaskiĝis en Tusita Mondo. La virtulo vivis tiel feliĉe en tiu ĉi mondo kiel en la sekva. Post kiam la monaĥoj revenis en la monaĥejon, la Budho demandis ilin, “Monaĥoj, ĉu la laika disĉiplo aŭskultis la Darmon?” “Jes, Sinjoro, sed dum la recitado li ĉesigis nin per diro ‘Haltu! Haltu!’  Poste liaj filoj kaj filinoj ekploris, do ni forlasis lin.” “Monaĥoj, li parolis ne al vi. Ses feoj en ses ĉielaj ĉaroj venis el ses mondoj de dioj. Ili proponis, ke la laika disĉiplo iru kun ili, sed la laika disĉiplo ne volis ĝeni la recitadon de sutro, do li parolis al ili.” “Ĉu vere, Sinjoro?” “Jes, vere, monaĥoj.” “Sinjoro, kie li renaskiĝis nun?” “En la ĉiela mondo Tusito, monaĥoj.”
“Sinjoro, lastatempe li vivis inter siaj familianoj ĝojplene.Nun li denove iris al loko de feliĉo kaj renaskiĝis tie.” “Jes, monaĥoj. La atentemuloj vivas same feliĉaj en ambaŭ nuna kaj estonta vivoj malgraŭ ili estas laikuloj aŭ monaĥoj.”
Saĝa homo faras bonajn kondutojn. Farinte tiujn bonajn kondutojn li vivas feliĉe en la nuna mondo. Li same feliĉas en la posta vivo. Li ĝojas vidinte la purecon de siaj meritplenaj kondutoj. Li estas tute ĝojplena vidinte la bonecon de siaj kondutoj.
==
Saluton, karaj amikoj!
Ni venas al la rakonto pri la homa vivo. En la rakonto vi aŭskultos historieton pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio. La rakonto bone klarigis al ni, ke ni ĝuas kion ni rikoltis el nia antaŭa konduto, kaj rikoltos kion ni faras nun. Se ni estas atentemaj pri nia nuna stato, ni povos liberiĝi el la nuna kaj estonta suferadoj kaj havigos al ni la nunan kaj estontan feliĉojn. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
==
Kapro, kiu ploras kaj ridas
Kiam la Budho estis en Ĝetavana Monaĥejo, bikŝuoj demandis lin:”Kio estas la bono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj?” La Budho diris al ili laŭ la fakto: “Estas malbono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj.” Poste la Budho rakontis historion al ili.
Antaŭ tre longa tempo, en la epoko de Reĝo Bramadato bramana pastro volis mortigi kapron por oferi al siaj prapatroj. Li ordonis al la disĉiploj: “konduku ĉi tiun kapron al rivero por bani ĝin, kombu ĝian hararon, metu florkronon ĉirkaŭ ĝian kolon, nutru ĝin per iom da greno, kaj poste konduku ĝin al mi.” Liaj disĉiploj ekagis laŭ lia ordono.
Kiam ili kombis la kapran hararon, la kapro subite ridis, sed tuj poste ekploris. La bramanaj disĉiploj surpriziĝis de tio, kaj tuj demandis la kapron pri kialo de ĝiaj ridado kaj plorado. Ĝi diris al ili: “Ripetu vian demandon antaŭ via majstro post nia reveno.” Do ili rapide kondukis la kapron al la pastro, kaj raportis al li tion, kio okazis ĉe la rivero.
La pastro demandis la kapron, kial ĝi unue ridis sed poste ploris. La kapro respondis: “Longe antaŭe, mi ankaŭ estis bramana pastro kiel vi. Mi instruis la Vedan sutron kaj mortigis kapron por oferi al la prapatroj same kiel vi faras nun. Ĝuste pro tiu konduto mi fariĝis besto dum 500 jaroj kaj estis mortigita jam 499 fojojn. Unue mi ridis pro tio, ke tiu ĉi vivo estas mia lasta fojo en la besta mondo. Mi ne plu suferos pro la homa mortigado en la estonteco. Sed poste mi ekploris pro tio, ke vi mortigos min por oferi al la prapatroj. Vi ankaŭ fariĝos besto kaj ricevis mortigon 500 fojojn. Mi ploris ĝuste pro mia kompato al vi.”
Aŭdinte tion, la bramano diris al la kapro: “Tre bone! Mi jam decidis ne plu mortigi vin.” La kapro respondis al li: “Ĉu vi mortigos min aŭ ne, mi ne povos eskapi de hodiaŭa morto.” La bramano promesis: “Ne maltrankviliĝu. Mi sendos miajn subulojn por protekti vin.” La kapro respondis: “Vi ne komprenas la veron pri la karmo. Mia malbona karmo estas tre granda dum via protekto estas tro malforta.”
La bramano ordonis siajn disĉiplojn konduki la kapron al herbejo, por ke ĝi manĝu herbojn sekure. Liaj disĉiploj faris tion laŭ la ordono.
La kapro manĝis herbojn en herbejo. Apenaŭ ĝi etendis la kapon por atingi herbojn malantaŭ ŝtonego, subite okazis fulmo en la ĉielo. La fulmo trafis la ŝtonegon kaj disigis ĝin en kelkajn pecojn. Unu akra ŝtonpeco flugis al la kapro, kaj hazarde dehakis ĝian kapon. Aro da vilaĝanoj svarmis al la kadavro de la kapro kaj mirigite diskutis pri la okazaĵo. Vidinte la tutan okazaĵon, arba dio aperis kaj konsilis la vilaĝanojn: “Nepre detenu vin de mortigo al vivestaĵoj! Post kiam vi scias pri la karmo de mortigado, vi ĉesigos la mortigon de la vivestaĵoj.” La vilaĝanoj estis timigitaj pro tio, kaj ekde tiam ne plu mortigis bestojn kiel oferaĵojn. Krome, la arba dio admonis ilin observi la kvin budhanajn maksimojn kaj ofte fari bonon. Post multe da generacioj oni ankoraŭ bone observis la maksimojn kaj kondutis sufiĉe bone. Multaj el ili fariĝis ĉielanoj post la morto, kaj ankaŭ la arba dio renaskiĝis en la ĉiela mondo.
Fininte la rakonton, la Budho diris al bikŝuoj: “Tiu arba dio estis mi en la antaŭa vivo.”
==
Budhisma muziko
Bonvenon al nia programero Budhisma muziko! Ĉifoje ni ĝuos budhisman muzikon tre belan. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Nun estas tempo por programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
==
88. Feliĉaj Kraboj
Liang Tui’an (Ljan Tŭi’an) estis kuracisto, kiu vere deziris sensuferigi ne nur la homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivestaĵojn. Kompreneble, li estis vegetarano.
Iun aŭtunon, lia amiko donacis al li du korbojn da kraboj kaj diris: “Manĝu kun vino!” Oni sciis bone, ke aŭtunaj kraboj kaj vino estas plej bongustaj kombinaĵoj. Sed Liang faris strangaĵon. Anstataŭ al la kuirejo, li portis la krabojn al malproksima riverbordo kaj liberigis ilin en la riveron.
Alia amiko veninta de Huzhou (Huĝou) diris al Liang Tui’an: “Vi estas vera bonkorulo. Tio rememorigis min pri Zhang Fengweng (Ĝan Fenŭen) en mia hejmloko. De generacio al generacio lia familio praktikas vegetarismon, kaj nenion mortigas.
“Lia bonkoreco estas rekompencita. Multaj el liaj familianoj havas altan postenon en la kortego kun potenco kaj gloro. Mi certas pri la rezulto de via bonkoreco. En la estonteco via filo atingos altan postenon en la kortego, ĝuste kiel la filoj de la familio Zhang.”
Liang Tui’an ridis dirante: “Fari bonajn aferojn estas mia devo. Mi tiel agis tute ne por ricevi bonan rekompencon. Kiam mi faris ion bonan, mi neniam deziris, ke tio alportu meriton al mi mem aŭ al mia familio. Ĉu vi ne opinias, ke la kraboj estas pli feliĉaj naĝante en rivero ol kuirate en poto? Tio estas rekompenco sufiĉa por mi.”
Elkreskinte, Liang Qiqing (Ljan Ĉiĉjin), la filo de Liang Tui’an, trapasis la kortegan ekzamenon per bonaj atingoj kaj enoficiĝis en Gaozhou-urbo (Gaŭĝou). Kiam li vojaĝis al Fujian-provinco (Fuĝjan), li plezure vidis sian plej bonan amikon, la klerulon Zhang (Ĝan), laborantan en la provinca departemento. La klerulo estis neniu alia ol la filo de Zhang Fengweng, kaj li estis ankaŭ vegetarano.
Liang Qiqing gastis monaton ĉe klerulo Zhang, kaj li ĝoje vidis, ke la familio Zhang neniam mortigis bestojn por la pladoj. En ordinaraj festenoj, ĉiuj pladoj estis vegetaraj, krom eventuale nur iom da sekigita anasaĵo, tamen Liang Qiqing rimarkis, ke lia amiko Zhang neniam tuŝis ĝin.
Liang ankaŭ havis profundan impreson pri la personeco de sia amiko Zhang. Zhang estis honesta kaj laborema. Li vivis kaj manĝis simple. Li manĝis malgrandan matenmanĝon kaj iris al la oficejo frue por la taga laboro. Li neniam iris al la oficejo malfrue kiel iuj aliaj gravaj oficistoj, kaj ankaŭ neniam prokrastis la ofican laboron.
Pripensu pri tio! En kiom bona mondo ni vivus, se ni ĉiuj estus vegetaranoj; se ni ĉiuj manĝus simplajn manĝaĵojn; se ni ĉiuj farus nian laboron fidele, rutine, senpompe kaj nekoruptiĝeme; se ni ĉiuj estus justaj kaj honestaj?
Se vi deziras vivi en tiel belega mondo, komencu fari tion per vi mem. Vi ne povas postuli, ke la aliaj estu bonkoraj, dum vi ne estas tia.
89. Kiso de Abelo
Lu Xiaozheng (Lu Ŝjaŭĝen) estis malsupera oficisto en la nordokcidenta Ĉinio komence de Tang-dinastio (Tan), unu el la plej prosperaj periodoj en la ĉina historio.
Malfeliĉe, Lu estis avarulo. Li ne povis vivi harmonie kun la aliaj. Li estis ankaŭ malica kaj kruela. Se liaj servantoj faris ion ne plaĉan al li, li kutime venigis kaj bategis ilin. Li eĉ tiel kondutis al homoj, do vi povas imagi, kiel li kondutis al bestoj.
Iutage li rimarkis abelujon en arbo en la korto. Li estis tiel avara, ke li tute ne volis abelojn vivi en la korto. Li ordonis al servantoj forigi la abelujon. La abeloj zume flugis ĉe la abelujo, do la servantoj aŭdacis fari nenion kontraŭ ili.
Tio ege kolerigis la mastron. Li ordonis al la servantoj verŝi sitelon da boligita akvo sur la abelujon, kaj mortigis centojn da senkulpaj abeloj.
Estis varme en majo. Foje Lu ripozis en sia dormoĉambro kaj dronis en profunda dormo. Subite, li eksaltis de la lito kun vekrio, masaĝante al si la buŝon. Io dolorigis lin.
Granda abelo flugis en la ĉambron kaj pikis lin je la buŝo. Lia buŝo ŝveliĝis, kaj la doloro estis tiel ne eltenebla, ke li vekriis kaj ĝemis senĉese.
Servantoj venis por rigardi la okazaĵon. Vidinte tion, ili tuj alvenigis kuraciston. La kuracisto metis medikamenton sur lian buŝon, sed tio ne efikis. Lia buŝo ŝvelis pli kaj pli serioze. Kvankam la kuracisto provis multajn metodojn, tamen li neniam sukcesis kuraci lin. Lu ne plu povis malfermi sian ŝveliĝintan buŝon por manĝi.
Vidinte tion, la kuracisto skuis la kapon kaj diris: “La veneno probable jam eniris en lian koron.”
Lu Xiaozheng fariĝis pli kaj pli malsata, kaj ankaŭ pli kaj pli malforta. Li pripensis longe kaj rememoris la abelujon kiun li ruinigis. Eble la sufero estis la rezulto de lia krueleco. Sed tiam estis jam tro malfrue por li savi sian vivon.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

2 Komentoj

  1. 1
    José Antonio Vergara 

    Dankon pro tre interesa programo. Mi ŝatas la prononcon de la parolistoj, ĉar ĝi estas tre komprenebla kaj belsona.

  2. 2
    Miaohui 

    Dankon por viaj kuraĝigo kaj subteno. Fakte ni estas ne profesiaj kaj havas longan vojon por progresi en nia elsendo. Viaj proponoj kaj opinioj estas ĉiam bonvenaj en niaj sinsekvaj elsendoj!
    Miaohui

Leave a Reply