50 2013-12-15
Elsendlisto
budhisma scio
1-9. La rakonto de Monaĥo Nando
Rakonto el homa vivo
Homa vivo similas al argilo
Budhisma muziko
Naturo
Budhismaj rakontoj
86. Zhao Qun kaj Rivera Testudo
87. La Genuoj de Maljuna Xu
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 50-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, Rakonto en la homa vivo, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Nun estas tempo por Budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos la naŭan rakonton de Sutro Damapado. Ni povos lerni bazan budhisman instruon pri nia homa vivo per la interesa rakonto.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1-9. La rakonto de Monaĥo Nando
Kiel Pluvo penetras
la domon malbone tegmentitan,
Voluptemo same penetras
la menson malbone kulturitan.
Kiel pluvo ne penetras
la domon bone tegmentitan,
Voluptemo neniam penetras
la menson bone kulturitan.
Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al sia kuzo Monaĥo Nando. Konsciinte, ke estas ĝusta tempo por la Budho viziti sian patron, Estimata Kaludaji priskribis la belecon de la vojaĝo kaj kondukis la Budhon kaj lian sekvantaron de multaj arahantoj al Kapilavasto. Tie la Budho donis darman pluvon pri la Vesantara Jatako akompanate de siaj familianoj. En la sekvinta tago li eniris la urbon por almozpeti. Lia patro atingis la frukton de Konvertiĝo aŭdinte lian versaĵon “Homo devas peni kaj ne rajtas havi malatentan vivon.” Poste, Maha Paĝapati atingis frukton de konvertiĝo kaj lia patro atingis frukton de la dua grado aŭdinte lian versaĵon “Homo devas vivi honeste”.
En la sekva tago, dum la asperga, festena kaj geedziĝa ceremonioj de Reĝido Nando, la Budho eniris por peti almozon. Li metis sian bovlon en la manojn de Reĝido Nando kaj benis lin. Poste, li stariĝis de sia sidejo kaj forlasis sen preni la bovlon el la manoj de la reĝido. Pro estimo al la Budho, Reĝido Nando ne kuraĝis diri: “Prenu vian bovlon, Sinjoro!” Anstataŭe, li pensis, ke la Budho prenos ĝin ĉe la supro de la ŝtuparo. Sed la Budho ne prenis ĝin. Nando pensis: “Li prenos sian bovlon ĉe la malsupro de la ŝtuparo.” La Budho ne zorgis pri sia bovlo tie. Nando pensis: “Li prenos sian bovlon en la palaca korto.” Sed eĉ tie la Budho ankoraŭ ne agis laŭ la deziro de Nando. Kun dezirego reveni al sia novedzino, Reĝido Nando sekvis la Budhon kontraŭvole. Lia estimo al la Budho estis tiel granda, ke li ne kuraĝis diri: “Ricevu vian bovlon,” sed anstataŭe, li daŭre sekvis la Budhon kun la penso, ke li prenos sian bovlon ĉi tie, ke li prenos sian bovlon tie kaj ke li prenos sian bovlon en alia loko.
Tiam oni informis lian novedzinon Ĝanapadakaljani, ĉarmulino de la tuta lando: “Sinjorino, la Honorulo forkondukis Reĝidon Nando. Li intencas rabi lin de vi.” Do Ĝanapadakaljani tuj postkuris Reĝidon Nando laŭeble plej rapide kun larmoj fluantaj sur la vizaĝo kaj haroj duonkombitaj. Ŝi laŭte vokadis al li: “Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!” Ŝiaj vokoj tremigis la koron de Nando, sed la Budho tute ne zorgis pri tio. Li kondukis Nandon en la monaĥejon kaj diris al li: “Nando, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?” La estimo de Reĝido Nando al la Budho estis tiel granda, ke li sin detenis de la diro: “Mi ne volas fariĝi monaĥo,” sed li respondis anstataŭe: “Jes, mi volas fariĝi monaĥo.” La Budho diris: “Bone, faru Nandon kiel monaĥon”. Tiel okazis, ke li monaĥigis Nandon en la tria tago post sia reveno al Kapilavasto.
Kiam la Budho loĝis en Ĝetavano, Nando malkontentiĝis kaj diris al aliaj monaĥoj pri sia problemo. Li diris: “Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj.”
Informiĝinte pri tio, La Budho sendis alvenigi Nandon kaj diris al li: “Nando, ĉu vere vi diris al multaj monaĥoj, ‘Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj.'” “Jes, vere, sinjoro.” “Sed Nando, kial vi malkontentiĝis pri via nuna religia vivo? Kial vi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj?” “Sinjoro, kiam mi forlasis mian domon, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani kun haroj duonkombitaj adiaŭis min, dirante, ‘Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!’ Sinjoro, ĉar mi daŭre sopiras al ŝi, mi malkontentiĝis pri mia nuna religia vivo, do mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj.” Poste la Budho prenis Nandon je la brako kaj kondukis lin al Ĉiela Mondo Tridektri per sia eksterordinara povo. Sur la vojo la Budho montris al Nando avidan simiinon sidantan sur arbostumpo lasita post fajro en iu bruligita loko. La simiino perdis orelojn, nazon kaj voston en la fajro.
Kiam ili atingis Ĉielon Tridektri, li montris kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, kiuj venis por servi al Sakao, la Reĝo de dioj. Montrinte tiujn vidaĵojn al Nando, la Budho demandis: “Nando, kiu laŭ vi estas pli bela kaj ĉarma, via nobla edzino Ĝanapadakaljani, aŭ tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj?”
“Sinjoro,” respondis Nando, “kompare kun tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani estas eĉ malpli bela ol la avida simiino, kiu perdis siajn orelojn, nazon kaj voston.”
“Ĝoju, Nando!” respondis la Budho, “Mi garantias, ke vi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn.” Nando respondis: “Se la Honorulo garantias, ke mi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, estos plezuro por mi teni la sanktan vivon de religiano.”
Ekde tiam Nando sole praktikis atente, fervore kaj decideme, retiriĝinte de la mondo malgraŭ la malestimo de aliaj monaĥoj pro tio, ke li strebas nur por akiri ĉielajn nimfojn. Post nelonge, li atingis la plej altan celon de la religia praktikado eĉ en tiu ĉi vivo. Tiam li eksciis: “Mi jam finis la renaskiĝon, pasigis la sanktan vivon kaj plenumis la devon. Mi ne plu renaskiĝos en tiu ĉi mondo.” kaj li fariĝis alia honorulo inter Arahantoj.
En la nokto Nando proksimiĝis al la Budho kaj raportis jene: “Mi rezignas la garantion faritan de la Budho, ke mi gajnos kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn.” La Budho respondis: “Nando, mi mem kaptis vian menson per la mia.” La monaĥoj diris: “Antaŭe li kutime diris, ‘Mi malkontentiĝis.’ sed nun li diras ‘Mi estis malsaĝa korinklinante al la vivo de laikuloj.'” Kaj ili senprokraste iris raporti la aferon al la Budho.
Estas necese, ke domo havas bone kovritan tegmenton. Se la tegmento estas malbona, pluvo trairas en la domon. Kiel malbone kovrita tegmento enlasas pluvakvon, ne kulturita temperamento ankaŭ estas malferma al pasioj. La temperamento ne kulturita estas entrudebla facile por pasio.
Kiam la domo estas protektita de bona tegmento, neniu suferas de pluvo, ĉar pluvakvo ne povas trairi. En la sama maniero, bone kulturita temperamento ankaŭ ne permesas pasion trapasi. Do bone kulturita temperamento ne povas esti penetrita de pasioj.
==
Jen ni venas al la nova programero “Rakonto de nia homa vivo”. ni aŭskultos antikvan rakonton elĉinigitan de samideanino Neĝmonto. Kvankam la rakonto okazis en antikva ĉinio, tamen ĝi ankoraŭ havas modernan signifon, ĉar tia fenomeno ofte okazas en nia ĉiutaga vivo. Do ni esperas, ke la rakonto estas utila kaj helpa al vi vivi pli feliĉe.
==
Homa vivo kiel argilo
Estis malgranda monaĥejo sur montego. Tie loĝis maljuna monaĥo kun sia juna disĉiplo.
Iutage, venis nobla altrangulo en la monaĥejon. Li oferis al la monaĥejo multajn havaĵojn kaj ricevis bonan regalon de la maljuna monaĥo kaj disĉiplo.
Nelonge post la foriro de la altrangulo, venis flava kaj malgrasa klerulo en ĉifonaj vestaĵoj. Li svenis ekster la monaĥejo pro malsato. Vidinte tion, la maljuna monaĥo ordonis al sia disĉiplo subteni la klerulon en la monaĥejon, kaj regalis la lastan ankaŭ per la plej bona teo kaj bongusta manĝaĵo.
La disĉiplo murmuretis en la koro: “Antaŭe tiu nobla altrangulo oferis multajn havaĵojn al nia monaĥejo. Ĝuste pro tio, li nature ĝuis la plej bonan teon kaj bongustan manĝaĵon. Sed neniu scias, de kie venis ĉi tiu ‘almozulo’. Mia majstro ankoraŭ tiel afable regalas lin nun kiel la noblan altrangulon. Ĉu mia majstro vere perdis prudenton pro sia maljuneco?”
Post la adiaŭo de la klerulo, la majstro faris statuon de Bodisatvo el argilo kaj metis ĝin en la mezon de halo. Li diris al la disĉiplo, ke la statuo estas bodisatvo bonvenigita lastatempe en la monaĥejon.
Ĉiutage la disĉiplo tre sincere kultis la bodisatvon kaj pie recitis sutrojn. Post unu monato, la maljuna monaĥo skulptis figuron de simio el la statuo de Bodisatvo kaj ankaŭ metis ĝin en la saman lokon.
Rimarkinte, ke la statuo de Bodisatvo fariĝis figuro de simio, la disĉiplo surpriziĝis kaj ne plu oferis incenson dum kelkaj tagoj. Iutage la maljuna monaĥo demandis lin: “Kial vi ne oferas incenson al la Bodisatvo lastatempe?” “Majstro, la Bodisatvo fariĝis simio.” respondis la disĉiplo.
La maljuna monaĥo reprenis la simian figuron kaj refoje skulptis ĝin. Majesta statuo de Bodisatvo denove vivece aperis antaŭ la disĉiplo post nelonge. La disĉiplo gapis al la majstro konfuzite. La maljuna monaĥo frapetis lin je la kapo per bastoneto, kaj malrapide recitis sutron, ne plu zorgante pri la disĉiplo.
La disĉiplo tuj komprenis je tio kaj diris: “Majstro, mi jam komprenis. Fakte ĉiuj vivoj similas al argilo. Ili ekzistas nur en malsamaj aspektoj. Mi traktis al la nobla altrangulo tre humile kaj ĝentile, sed al la klerulo malestime ĝuste pro tio, ke mi konfuziĝis pro la vidaĵo. La maljuna monaĥo diris kun rideto: “Efektive la graveco de homa vivo similas al ordinara argilo, el kiu oni povas magie muldi diversajn figurojn.”
==
Budhisma muziko
Bonvenon al nia programero Budhisma rakonto! En tiu ĉi programero ni ĝuos budhisman muzikon Naturo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Nun estas tempo por programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
==
86. Zhao Qun kaj Rivera Testudo
La historio okazis en Dantu, Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Iam fiŝisto kaptis grandan testudon. Li ne sciis kion fari per ĝi plej bone. Li do pensis: “Vere granda testudo! Ĝi valoras tre multe. Neniu sufiĉe riĉas por aĉeti ĝin krom Zhao Qun (Ĝaŭ Ĉjun) en la regiono. Li estas la plej riĉa homo en la gubernio.”
Li metis la testudon en ĉaron kaj portis ĝin al Zhao Qun. Vidinte ĝin, Zhao Qun tuj diris: “Faru testudan supon per ĝi!” Li pagis altan prezon al la fiŝisto por la testudo. Ekde tiam, kiam ajn fiŝistoj kaptis testudojn, ili ĉiam vendis al Zhao Qun. Do kapti testudojn por Zhao Qun fariĝis speciala kariero en la regiono.
Post unu jaro, Zhao Qun sonĝis, ke li estas akuzita antaŭ juĝisto en la Templo de la Orienta Montaro. La akuzanto estas dikulo kun triangula kapo. Li sin nomis Rivera Testudo. La rivera testudo raportis al la reĝo de la Orienta Montaro: “Zhao Qun mortigis multajn el ni testudoj. Li devas kondamniĝi pro tio.”
“Neniom. Mi nur ŝatas manĝi testudaĵon. Nur tiom. Neniom da malbonaĵo mi faris! Mi diras, ke mi tute ne kaptis la testudojn.”
La reĝo respondis: “La fiŝistoj estas senkleraj, kaj oni ne povas supozi ilin kompreni la veron, ke mortigi senkulpajn bestojn rompas la ekvilibron de la universo. Vi, kiel klerulo, devas scii pli bone pri tio. Se vi estas senscia, ni donos al vi lecionon en la infero.” La reĝo najlis sian indignoplenan rigardon al Zhao Qun, dum la rivera testudo kapjesis.
“Zhao Qun,” tondris la voĉo de la reĝo, “kion vi diros por vin defendi?”
“Ĉu vi korektos vian eraron? Ni donu al vi bonan ŝancon. Se vi ne plu mortigos nek kaŭzos mortigon al ĉiuj bovoj, porkoj, kortobirdoj, hundoj, testudoj kaj aliaj bestoj, sed laŭeble deadmonos aliulojn de mortigado, vi povos kompensi vian kulpon per vi mem.”
“Ĉu la akuzanto havas ion por aldoni?”
“Jes, Via Majesto,” petis la rivera testudo, “Ĉu vi forlasos lin tiel facile? Ne forgesu, kiom el miaj parencoj finiĝis en lia ventro.”
“Jes, prave! Se ni ne donas al li lecionon pro liaj kruelaj kondutoj, ni ne povas esprimi la koleron de ĉiuj vivestaĵoj. Subuloj! Bategu lin dekfoje per bambuaj stangoj.”
Ses demonoj faligis Zhao Qun kaj premis lin al la tero dum aliaj du bategis lin per bambuaj stangoj.
Kiam Zhao Qun stariĝis de la tero, la reĝo diris: “Se iu posedas bonan ideon, la dioj kaj demonoj povas donaci al li bonan sorton. Se iu malbone kondutas, fatalaĵo trafos lin. Se vi ŝanĝos vian konduton, vi povos gajni bonan sorton. Se vi daŭre agos laŭ via malbona hobio, vi ne estos indulgita.” Kelkaj demonoj kondukis lin el la templo.
Zhao Qun vekiĝis en sia propra lito. Liaj sidvangoj estis ŝveliĝintaj. Li kuŝis en la lito dum semajno por resaniĝi.
Li diris al sia tuta familio, kio okazis al li. Ekde tiam, ili ĉiuj fariĝis vegetaranoj. Ili ne plu manĝis viandon. Ili aĉetadis kaptitajn bestojn kaj liberigis ilin. Nelonge poste, ĉiuj opiniis, ke la familio de Zhao Qun ŝanĝiĝis entute. Ili fariĝis ne nur la plej riĉaj, sed ankaŭ la plej bonkoraj homoj en la regiono.
87. La Genuoj de Maljuna Xu
Maljuna Xu (Ŝju) eklaboris kiel servanto en la familio Gao (Gaŭ) jam en siaj kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide kaj atente sen plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao.
Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Xu ankoraŭ ne ellitiĝis. Tio estis kontraŭ lia kutimo, ĉar li ĉiam ellitiĝis plej frue en la mateno. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon ĝis Maljuna Xu eliris ŝanceliĝante kun esprimo de granda doloro.
“Kio okazis al vi je la kruroj?” mire demandis la alveninto.
“Rigardu, miaj genuoj ruĝiĝis kaj ŝvelis. Eble mi suferas de furunkoj,” diris Maljuna Xu, kuspinte siajn krurumojn.
Li daŭrigis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte. Mi vidis centojn da angiloj. Du el la plej grandaj angiloj sin ĵetis al mi kaj mordis min je la genuoj. Tio tiel dolorigis min, ke mi vekiĝis. Mi trovis, ke mi ne plu povas moviĝi. Jen kial mi ne povis rapide malfermi la pordon.”
Sinjoro Gao diris: “Tio estas kurioza sonĝo. Ĉu vi scias pri la kaŭzo?”
Maljuna Xu iom pripensis kaj respondis: “Kiam mi estis dudek-jara, mi havis nudelan vendejon en Dongguan-(Dungŭan)-kvartalo. Mia angila nudelo estis fama kaj bone vendebla, do mi devis mortigi dekojn da angiloj ĉiutage por kontentigi la bezonon.”
“Post tridek jaroj, mi jam akumulis grandan sumon. Enuiĝinte pri la nudela komerco tagon post tago, mi decidis investi. Mi komencis akapari oleon por elvendi je plialta prezo kiam ĝi estos en urĝa bezono. Ĉio estis preta, tamen subita brulego okazis en mia tenejo, kaj elpelis min. Mia havaĵo de tridek jaroj cindriĝis dum nokto! Mi havis nenion ĉe mi. Jen kial mi venis al vi por labori kiel servanto.”
“Ĉu vi opinias, ke mia sonĝo havas rilaton kun miaj genuoj, Sinjoro?” demandis Maljuna Xu.
“Tio estas nur sonĝo. Ne maltrankviliĝu. Mi donos ion al vi.” Sinjoro Gao elprenis medicinan ŝmiraĵon faritan laŭ speciala recepto de sia familio, kaj ŝmiris ĝin sur la genuojn de Maljuna Xu. Momenton poste, la genuoj de Maljuna Xu pliboniĝis kaj li kapablis piediri. Sed post nur pluraj tagoj, li denove suferis de furunkoj sur la genuoj.
Maljuna Xu ne plu kapablis ellitiĝi por malfermi la pordon. Oni povis fari nenion ol eniri tra la fenestro. Li montris siajn genuojn al ili. La karno sur la genuoj preskaŭ putriĝis ĝis liaj ostoj.
“Venos mia fino,” li plorĝemis, “ili denove venis al mi lastanokte. Dolorege! Mi ne povas elteni plue.”
Xu mortis de doloro post kelkaj tagoj.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!