49 2013-12-07
Elsendlisto:
Budhisma scio
1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo
Rakonto pri homa vivo
Darmo
Budhisma muziko
La matena suno
Budhismaj rakontoj
83. Kaŭzo de Mortigita Koko
84. Ruĝaj Ŝnuroj
85. Konscienco de Ĉasisto
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 49-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, Rakontoj en la homa vivo, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. En programero Budhisma scio ni aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. Ni povos lerni bazan instruon de Budhismo per la interesaj rakontoj.
Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri nian homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo
Kiu prenas la veran kiel malveran
kaj la malveran kiel veran,
Tiu neniam atingos la verecon,
Vagante en la kampo de penso misformita.
Kiu scias la veran kiel veran
Kaj la malveran kiel malveran,
Tiu atingos la verecon,
Irante en la kampo de penso bone formita
Restante en Veluvano, la Bambueja Monaĥejo en Raĝagaho, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Sanĝajo, la antaŭa instruisto de du Ĉefaj Disĉiploj Sariputo kaj Moganano, kiuj estis antaŭaj Upatiso kaj Kolito.
Antaŭ la naskiĝo de la Budho, ne malproksime de Raĝagaho estis du bramanaj vilaĝoj nomataj Upatiso kaj Kolito. Iutage gravediĝis bramana edzino Rupasari loĝanta en Upatisa Vilaĝo, kaj en la sama tago, same gravediĝis alia bramana edzino Mogali loĝanta en Kolita Vilaĝo. Oni diris, ke tiuj du familioj havis firman amikan rilaton inter si por sep generacioj. Ili ekprotektis la gravediĝon de la estontaj patrinoj en la sama tago. Ĉiu el ambaŭ virinoj naskis filon post dek monatoj laŭ luna kalendaro.
En la nomdona tago por la infanoj, la filo de bramana virino Rupasari estis nomita Upatiso ĉar li estis filo de la genta familio en Upatisa vilaĝo. Oni nomis la alian infanon Kolito ĉar li estis filo de la genta familio en Kolita Vilaĝo. Kreskinte, ambaŭ knaboj lertis pri ĉiuj artoj kaj scioj. Kiam la juna Upatiso iris al la rivero aŭ ĝardeno por sin amuzi, lin akompanis kvincent orkoloraj portseĝoj. Junan Koliton akompanis kvincent ĉaroj tirataj de bestoj. Ambaŭ junuloj respektive havis sekvantaron el kvincent knaboj.
Tiam en Raĝagaho okazis ĉiujara celebrado nomata Montpinta Festivalo. Oni aranĝis du sidejojn en la sama loko, kaj ambaŭ junuloj spektis la ludon sidante kune. Ili ridis kiam okazis rido, ploris kiam okazis ploro kaj donis almozon kiam estis tempo por doni almozon. Tiel ili rigardis la ludon dum kelkaj tagoj. Sed iutage, kiam ili fariĝis pli saĝaj, ili ridis kiam ne okazis rido, ploris kiam ne okazis ploro kaj donis almozon kiam ne okazis almozdono laŭ kutimo de antaŭaj tagoj.
Oni rakontis, ke la sekva penso venis al la du junuloj: “Kial ni devas rigardi tion? Ĉiuj tiuj homoj jam mortis antaŭ cent jaroj kaj ne plu vidiĝos. Ni devas serĉi metodon de liberiĝo.” Ili sidis kun tiu penso en la menso. Poste Kolito diris al Upatiso: “Amiko Upatiso, ŝajne vi nek plezuras nek ĝojas kiel antaŭe. Krome, vi afliktiĝis melankolie. Kion vi tenas en via menso?” “Amiko Kolito, mi pensadis sidante, ‘Ne estas daŭra kontenteco en rigardo al tiuj homoj. Tio ne estas profita.’ Mi preferas serĉi la metodon liberigi min mem. Sed kial vi estas melankolia?” Kolito diris pri la sama afero. Kiam Upatiso trovis, ke la pensoj de Kolito estis samaj kiel la liaj, li diris: “Ni ambaŭ same pensas pri la feliĉo. Do ni devas kune serĉi metodon por niaj liberiĝo kaj forlaso de la monda vivo. Sub kia instruisto ni rezignu la mondan vivon?”
Ĝuste tiam vaganta asketo nomata Sanĝajo iris en la urbon Raĝagaho, akompanate de granda sekvantaro el vagantaj asketoj. “Ni forlasu la mondan vivon kaj fariĝu monaĥoj sub Sanĝajo,” diris Upatiso kaj Kolito. Do ili disigis kvincent sekvantojn kaj diris al ili: “Iru kun la portseĝoj kaj ĉaroj.” Kune kun la restaj kvincent sekvantoj ili forlasis la mondon kaj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo. Ekde la tago, kiam tiuj du junuloj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo, Sanĝajo atingis la pinton de profito kaj prestiĝo. Sed en nur kelkaj tagoj ambaŭ junuloj jam trapasis la instruan limon de Sanĝajo. Do ili demandis lin: “Instruisto, ĉu vi scias la tutan veron de ĉiuj religioj aŭ ie estas pli da scio krom tio? ” “Ĉi tie estas la tuta scio, do ĉiom vi scias.”
Neniu el la aliaj homoj povis respondi la demandojn faritajn de Upatiso kaj Kolito, sed Upatiso kaj Kolito respondis ĉiujn demandojn faritajn de aliaj homoj. Tiel ili vojaĝis tra la tuta lando de Rozpomo, kaj poste retroiris kaj revenis al siaj propraj domoj denove. Antaŭ ol ili disiĝis, Upatiso diris al Kolito: “Amiko Kolito, kiu ajn el ni atingos senmortecon unue, tiu tuj informu la alian.” Interkonsentite, ili adiaŭis unu la alian.
Iutage, la vaganta asketo Upatiso vidis Monaĥon Asaĝio. Upatiso diris al li: “Frato, la organoj de via senso estas trankvilaj kaj serenaj, kaj la brilo de via korpo estas pura kaj klara. Do pro kiu vi forlasis la mondon, frato? Kiu estas via instruisto? Kaj kies doktrinon vi lernas?” “Frato, mi nur estas novulo. Mi monaĥiĝis antaŭ nelonge. Sed nun mi proksimiĝis al la doktrino kaj disciplino de la Budho.” La asketo diris: “Mi estas Upatiso. Diru ion al mi pli aŭ malpli laŭ via kapablo. Mi komprenos la signifon en cent aŭ mil manieroj.” Upatiso fariĝis pli eksterordinara je la diro de Monaĥo Asaĝio. Li tuj vizitis sian amikon Kolito kaj informis lin pri sia atingo de senmorteco. Li recitis la saman versaĵon, kiun diris Asaĝio. Je tio Kolito atingis la frukton de Konvertiĝo. Ili tuj decidis iri al la Budho kaj ankaŭ opiniis, ke ili devas peti sian antaŭan instruiston Sanĝajo kune iri. “Vi povas iri, sed mi ne iros.” respondis Sanĝajo, “Antaŭe mi estis honora instruisto de amasego da homoj. Estas absurdaĵo por mi denove fariĝi lernanto.”
“Ne tiel rifuzu, instruisto,” diris Upatiso, “Instruisto, homoj adoras la Budhon ekde kiam li aperis en la mondo. Ni ankaŭ iru tien. Kion vi intencas fari nun?” Sanĝajo demandis: “Amikoj, kiuj estas pli multaj el la malsaĝuloj kaj saĝuloj en la mondo?” “Instruisto, la malsaĝuloj estas multaj, kaj la saĝuloj estas malmultaj.” Sanĝajo diris: “Do bone, amikoj, lasu la saĝulojn iri al la saĝa monaĥo Gotamo kaj malsaĝulojn veni al mi, la malsaĝulo.” Upatiso kaj Kolito foriris. Ilin sekvis ĉirkaŭ ducent kvindek vagantaj asketoj el la sekvantaro de Sanĝajo.
Poste Kolito kaj Upatiso venis al la Budho kaj fariĝis liaj ĉefaj disĉiploj. Upatiso fariĝis Sariputo kaj Kolito fariĝis Mogalano. Ili raportis al la Budho, kiel Sanĝajo ne volis veni al li.
Homo interesiĝanta pri sia spirita progreso devas scii la spiritan valoron. Estas vere, ke materialaj aferoj ankaŭ estas necesaj. Sed ili ne valoras penadon post la spirita progreso. Se oni atentas pri materiala valoro, ili ne povos atingi la spiritan progreson.
Komentario:
La paro de versaĵoj akcentas pri la graveco de propra vidpunkto pri valoro, kiu estas bazo por praktikado de spirita vojo. Nia vidpunkto pri valoro estas la gvido en nia vivo. La pureco kaj riĉeco de nia vivo dependas de nia vidpunkto pri valoroj. Fakte, nia juĝo pri supereco kaj malsupereco, kaj niaj feliĉo kaj atingo ankaŭ dependas de tiu vidpunkto pri valoroj.
Tiuj, kiuj havas malĝustan komprenon pri valoro, havas malĝustan aspiron kaj ili neniam atingos la veran riĉaĵon de vivo.
==
Jen ni venas al la nova programero “Rakonto de nia homa vivo”. Ĉifoje ni aŭskultos antikvan rakonton “Karmo”, elĉinigitan de samideanino Arris. Kvankam la rakonto okazis en antikva ĉinio, tamen ĝi ankoraŭ havas modernan signifon, ĉar tia fenomeno ofte okazas en nia ĉiutaga vivo. Do ni esperas, ke la rakonto estas utila kaj helpa al vi por ĝui vian vivon pli bone.
==
Karmo
Iam klerulo interkonsentis kun sia fianĉino, ke ili geedziĝu iutage. Sed en tiu tago, la fianĉino edziniĝis al aliulo.
Pro la ĉagreniĝo la klerulo trafis malsanon kaj ne plu resaniĝis. Tiam venis monaĥo, kiu elprenis spegulon de sia sino por ke la malsanulo rigardu en ĝi. La klerulo vidis en la spegulo, ke estas vastega maro kaj sur la plaĝo kuŝas murdita virino kun tute nuda korpo. La unua pasanto rigardis ŝin kaj foriris skuinte sian kapon. La dua pasanto demetis sian veston, kovris la virinan kadavron kaj foriris. La tria pasanto fosis kavon kaj singarde enterigis la kadavron.
La monaĥo klarigis: “La virina kadavro sur la strando estis la antaŭa enkarniĝo de via fianĉino. Vi estis la dua pasanto, kiu kovris ŝin per sia vesto. En tiu ĉi vivo ŝi enamiĝis kun vi nur por redoni al vi favoron.”
Sed fine estas la viro, kiun ŝi devas rekompenci, ĉar li enterigis ŝin en la fino. Tiu viro estas ŝia nuna edzo. La klerulo komprenis pri tio kaj tuj resaniĝis.
Dek du leĝoj pri karmo
1. Se iu estas malavara, fortuno lin benas;
2. Se iu estas dankema, sekureco lin benas;
3. Se iu estas helpema, honoro lin benas;
4. Se iu estas plendema, ĉagreno lin akompanas;
5. Se iu estas kontenta, plezuro lin benas;
6. Se iu estas evitema, malsukceso lin akompanas;
7. Se iu estas oferema, amikoj lin sekvas;
8. Se iu estas kolerema, malsano lin akompanas;
9. Se iu estas avida, malriĉeco lin akompanas;
10. Se iu estas donema, riĉeco lin benas;
11. Se iu estas ĝuema, malfeliĉo lin akompanas;
12. Se iu estas lernema, saĝo lin benas.
==
Bonvenon al nia programero de Budhisma muziko, karaj amikoj. Ĉifoje mi invitas vin ĝui muzikon komponitan de eminenta Majstro Hongyi. La titolo de la muziko estas “La matena suno”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Nun estas tempo por programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
==
83. Kaŭzo de Mortigita Koko
“Li estis pia budhano kaj vera vegetarano. Li observis la budhismajn regulojn tre bone.” diris Li Ziwei (Li Ziŭej) viŝante siajn larmojn.
“Jes, prave. Li estis modelo de ĉiuj budhanoj,” respondis lia amiko Luo Daguan (Lŭo Dagŭan).
Ili babilis pri sia malnova amiko Jin Shiyan (Ĝin Ŝijan). Jin Shiyan estis vere tiel bona kiel ili laŭdis. Eĉ homoj je cent kilometroj ĉirkaŭe sciis bone, ke li estas vera budhano. Ili estis surprizitaj kaj malĝojaj pro tio, ke li mortis en la aĝo de kvardek jaroj.
Jin Shiyan venis en la sonĝon de sia servanto kaj diris al li: “Mi tre ĝojas revidi vin.”
“Bedaŭrinde, mi mortis tiel juna. Mi deziregis iri al la Pura Lando, tamen mia deziro ne realiĝis. Mi fartas bone. Mi povas veni kaj iri laŭplaĉe.”
“Nun mi estas novico ĉe Amitabo. Mi okupiĝas akumulante meritojn por iri en la Puran Landon. Diru al miaj familianoj, ke ili ne plu malĝoju por mi. Bone? Estas vere agrable paroli kun vi.”
Ili ĉiuj ĝojis pro tio, sed iom poste, Jin Shiyan aperis en la sonĝo de sia estinta edzino, kaj li furioziĝis: “Vi malsaĝulinaĉo! Ĉu mi ne instruis ĉion al vi? Jen rigardu, kion vi faraĉis! Ĉu vi volis detrui min? Kiel vi povis esti tiel senprudenta?” Li riproĉis ŝin severe.
Sinjorino Jin tute ne sciis, pri kio ŝi eraris. Antaŭe ŝi neniam vidis sian estintan edzon tiel kolera. “Pri kio mi eraris?” ŝi pensis, “Ĉu eble li furioziĝis pro mia reedziniĝo?”
“Vi buĉis kokon ĉe mia tombo je via reedziniĝo! Mi tre ĝojas pri via reedziniĝo. Mi ne toleras lasi vin suferi de soleco, sed pro kio vi faris tian malbonaĵon kontraŭ la kompatinda koko? Ĉu vi ne scias kiel serioza la kulpo estas?”
Lia edzino sentis grandan bedaŭron kaj konfesis honeste: “Ne, mi vere ne scias, kiel serioza tio estas.”
“Bone, lasu min diri al vi. Nun la oficistoj observadis min ĉie por certigi al si, ke mi neniam mortigis bestojn. Eble ili misopiniis, ke mi mem mortigis la kompatindan kokon. Nun ili ĉiam intervenas en miajn aferojn kaj instruas al mi, kion mi devas fari kaj kion mi ne rajtas fari. Vi kaj via koko…”
“Mi tre bedaŭras… Shiyan, vi scias bone, ke mi jam reedziniĝis. Mi ĝojas, ke vi ne malhelpis min kontraŭ tio. Ĉu vi ankaŭ scias, ke mi jam gravediĝis?”
“Jes. Mi scias bone. Estas knabo.”
“Knabo? Bonege!”
“Tiu ĉi estos bona, tamen alifoje…”
“Kio okazos alifoje?”
“Alifoje vi kaj via bebo ne fartos tiel bone. Jen, miaj oficistoj revenis, do mi devas forlasi vin. Sed aŭskultu! Mi esperas, ke vi fariĝu vegetarano. Ne plu metu mortajn bestojn ĉe mian tombon. Ĉu vi komprenas?”
Poste, ĉio okazis kiel Jin diris en la sonĝo de sia estinta edzino.
Atentu, kiel grava estas la morta koko por la animo de mortinto. Do pensu, kio okazas al la animoj de la homoj, kiuj manĝadis kokaĵon, porkaĵon kaj bovaĵon tagon post tago!
==
84. Ruĝaj Ŝnuroj
Fama klerulo Ji Xiaolan (Ĝi Ŝjaŭlan) notis jenan historion:
Grandioza boato atingis bordon. Oni surprizite vidis, ke mezaĝa sinjorino dolore ploregas ĉe la fenestro de la boato. Ŝi estis en belega kostumo, kaj oni povis konstati tuj je la vido, ke ŝi estas la edzino de iu granda sinjoro.
Iu flustris: “Ĉu ŝi ne estas la edzino de Lia Subprovincestra Moŝto?”
“Jes. Sed pro kio ŝi malĝojas en tiel alta pozicio?”
Ŝiaj servantoj en la boato ankaŭ provis informiĝi pri la sama afero.
Fine, maljuna nutristino malkaŝis la sekreton. La sinjorino sonĝis, ke ŝia filineto, kiu mortis tre juna, estas ligita per ruĝaj ŝnuroj por esti mortigota. La filino petegis ploregante, ke la patrino savu ŝin. Tio estis tiel korŝira, ke la sinjorino vekiĝis timigite.
Sed la sonĝo ne tuj finiĝis. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankaŭ povis aŭdi la ploradon de la kompatinda filino, kaj la voĉo aŭdiĝis el la najbara boato.
La nutristino iris esplori tion. Atinginte la boaton, ŝi tuj vidis sangan bildon.
Buĉisto okupiĝis mortigi porkidon, kaj la porkido vekriis plengorĝe. Kiam la nutristino iris sur la boaton, ĝi baraktis kaj spasmis tutkorpe. Vere terure! Ĝiaj kruroj estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj, same kiel en la sonĝo de la sinjorino.
La nutristino venis tro malfrue por savi la porkidon. La sinjorino ĝin aĉetis kaj solene enterigis sur la bordo.
Poste oni babilis multe pri la stranga afero.
La filino de la subprovinca estro estis aminda kaj inteligenta. Ŝi ne havis malbonan konduton, tamen al ŝi tre plaĉis kokida viando. Ŝi rifuzis manĝi sen plado da kokaĵo. Ĉiujare sepcent aŭ okcent kokidoj mortis por kontentigi ŝian apetiton. Kiam ŝi mortis malfeliĉe en la aĝo de dek ses jaroj, ŝi devis respondeci pri la vivo de miloj da kokidoj.
Kiu povas eskapi el la sanga ŝuldo de miloj da vivoj?
==
85. Konscienco de Ĉasisto
Sinjoro Huang Xiuyuan (Hŭan Ŝjujŭan) estis fama kuracisto sperta pri malsanoj de haŭto.
Iutage li sidis en kuracejo kiam viro eniris ĝemante. “Kia malbelulo!” Li ne povis sin deteni de la penso, kvankam li sciis bone, ke kuracistoj devas laŭeble kuraci la suferon de malsanuloj malgraŭ ilia aspekto.
La viro demetis sian veston kaj sidiĝis sur seĝon por ke la kuracisto vidu lian dorson. Estis dekoj da furunkoj sur la dorso kaj ŝultroj de la malsanulo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel tasoj, ĉirkaŭataj de multaj malgrandaj. Ili ĉiuj odoras naŭze.
Kuracisto Huang estis tiel surprizita, ke li diris pretervole: “Via tuta dorso jam putriĝis.”
“Kio?” demandis la malsanulo sin turninte.
“Tio estas vere rara malsano nomata ‘Birdoj Omaĝi al la Imperiestro’. Ne kuraceble!”
Kuracisto Huang supren puŝis siajn okulvitrojn sur la nazo kaj demandis: “Kian karieron vi faras? Mi opinias, ke estas plej bone por mi informiĝi pri tio unue.”
“Ĉu vi scias pri la nova armilo nomata ‘pafilo’? Mi havas pafilon, kaj uzas ĝin por pafi birdojn. Mi kutime renversas nestojn tiel ke la birdoj ne plu povu reiri. Poste mi pafas ilin kiam ili flugas ĉirkaŭe. Mi tion faras jam de multaj jaroj.” konfesis la malsanulo.
“Jen la kialo!” respondis la kuracisto, “Pensu, kiom da familioj vi ruinigis, kaj kiom da vivestaĵoj vi mortigis! Vi suferas la doloron de vi mem pro la kulpo kontraŭ la natura leĝo.”
La ĉasisto maltrankviliĝis: “Do kion mi faru?”
“Se vi estas sufiĉe brava por konfesi, ke vi ne rajtis mortigi la senhelpajn birdojn, kaj se vi ĵuras, ke vi ne plu mortigos vivestaĵojn, ni eble havus ŝancon, alie…”
La ĉasisto enpensiĝis pri tio, kaj li konsciis, ke li vere estis tro kruela mortigi tiel multajn senhelpajn birdojn. Li senprokraste ĵetis sian pafilon en riveron kaj prenis alian karieron.
En du semajnoj lia dorso multe pliboniĝis. Li eksentis komfortecon ambaŭ mense kaj korpe. Post nelonge li tute resaniĝis.
La malsanulo savis sin mem el la terura fino pro tio, ke li vidis la veron kaj obeis al sia konscienco.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!