Verkinto:
• vendredo, Novembro 29th, 2013

 

Elsendlisto
  Novaĵo
  Okazis la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio
  Budhisma scio
  1-7. La rakonto de Devadato
  Budhisma muziko
  Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
  Budhismaj rakontoj
  81. Tria Vulpeto
  82. Foko en Rivero
  ==
  Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 48-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de novaĵo, budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
  Unue ni aŭskultos budhisman novaĵon. La novaĵon Miaohui adaptis el la esperanta versio de Ĉina Reto. La redaktoroj de la esperanta traduko estas Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng.
  Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Okazis la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio
La 24-an de novembro la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio okazis en la fama monaĥejo Jada Budho en Urbo Ŝanhajo de la Orienta Ĉinio. Al ĝi ĉeestis la monaĥoj de Ĉinio kaj Japanio, kaj dekoj da delegitoj el ambaŭ landoj publikigis siajn esplorajn raportojn.
En la jaro 1986, la seminario estis lanĉita de Zhao Puchu, eksa prezidanto de la Ĉina Budhisma Asocio, kaj Mizutani Kosho, eksa estro de la japana budhisma universitato. Majstro Juexing, estro de la ĉina delegacio, vicestro de la Ĉina Budhisma Asocio, prezidanto de Ŝanhaja Budhisma Asocio kaj abato de la menciita monaĥejo, faris parolon en la inaŭgura ceremonio. Li esperas, ke la budhanoj de ambaŭ landoj aktive faru klopodojn kun kompatemo por purigi la menson de la socianoj, akceli amikecon inter Ĉinio kaj Japanio kaj gardi la pacon de la tuta mondo.
 ==
  Venas al ni programero Budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos la okan rakonton pri la Damapado. Ni povos lerni bazan instruon de Budhismo per la interesaj rakontoj.
  Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri nian homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1-7. La rakonto de Devadato
Kiu surportas sanktan robon,
Sed ne estas libera de malbono,
Kaj ne havas sindetenadon kaj kredon,
Tiu ne konformas al la sankta robo.
Kiu estas libera de malbono,
Sin tenas en firma morala konduto,
Kaj havas sindetenadon kaj plenan kredon,
Tiu konformas al la sankta robo.
Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Devadato. Foje la du Ĉefaj Disĉiploj forlasis la Budhon kaj iris de Ĝetavano al Raĝagaho. Ĉiu el ili havis sekvantaron de kvincent monaĥoj. La loĝantoj de Raĝagaho duope, triope aŭ grupe donis almozon laŭ sia kutimo al la vizitantoj. Foje en sia danka parolado Sarputo diris: “Laikaj fratoj, se oni donas almozon sed ne proponas al alia tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos nur benon de riĉeco sed ne de la propono. Se aliulo proponas al sia najbaro almozdoni sed li mem ne faras tion, en la estontaj vivoj li ricevos la benon de la propono sed ne de la almozdono. Se alia homo nek donas almozon per si mem nek proponas al aliaj tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos eĉ ne stomakoplenan putran kaĉon kaj havos vivon mizeran kaj izolitan. Se alia homo ambaŭ donas almozon per si mem kaj proponas al sia najbaro tion fari, en la estontaj vivoj li renaskiĝos en posedo de cent, mil, aŭ cent mil ŝtatoj. Li ricevos ambaŭ benon de la riĉeco kaj propono.” Tiel Sariputo predikis la darmon.
Iu invitis la Honorulon al manĝo, dirante: “Honorulo, bonvole akceptu mian gastigemon morgaŭ.” Alia homo donis tukon valoran je cent mil moneroj kiel almozon al la okaziginto de la almozdona ceremonio kaj proponis, ke tiu disponu ĝin se estas manko de la fonduso, aŭ oferu ĝin al monaĥo bezonanta laŭ ilia supozo se ne mankas la fonduso. Hazarde nenio mankis, do la tuko estis donacota al monaĥo. La du Ĉefaj Disĉiploj nur vizitis Raĝagahon de tempo al tempo, do oni donis la tukon al Devadato, kiu ĉiam loĝis en Raĝagaho.
Jen la okazaĵo. Iuj diris: “Ni oferu ĝin al Estimata Sariputo.” Aliaj diris: “Estimata Sariputo ofte venas kaj iras. Sed Devadato ĉiam restas kun ni en la tagoj ambaŭ festaj kaj ordinaraj, kaj li estas ĉiam preta por ni kiel akvujo. Al li ni faru la oferon.” Post longa diskutado oni decidis laŭ la plej granda nombro, ke ili oferu la robon al Devadato. Do ili tiel agis.
Devadato tondis la tukon en du pecojn kaj tinkturis ilin. Li faris pecon da tuko en subveston kaj la alian en supran veston. Poste li eliris en la novaj vestoj. Kiam oni vidis lin sin vestinta en la nova robo, ili diris: “La robo ne konformas al Devadato, sed ĝi konformas al Sariputo. Devadato uzis la tukon kiel suban kaj supran vestojn, kiuj ne konformas al li.” La Budho diris: “Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per malkonformaj roboj. En antaŭa vivo li ankaŭ sin vestis per roboj, kiuj ne apartenis al li.” Dirinte, li rakontis jenan historion.
Iam antaŭe, kiam Brahmadato regis en Benareso, tie loĝis elefantĉasisto, kiu sin vivtenis per mortigo al elefantoj. Miloj da elefantoj sin paŝtis en iu arbaro. Iutage, kiam ili iris en la arbaro, ili vidis kelkajn monaĥojn. Ekde tiam, ili ĉiam sin klinis genue antaŭ la monaĥoj por esprimi sian estimon kaj poste preteriris.
Iutage la ĉasisto de elefantoj vidis tion. Li pensis: “Mi devas tuj trovi flavan robon.” Do li iris al la lageto uzata de iu monaĥo. Dum la monaĥo sin banis, lasante siajn robojn sur la bordo, li forŝtelis la robojn. Poste kun lanco en la mano kaj robo sur la kapo kaj korpo li sidiĝis ĉe la vojo, sur kiu venis kaj iris la elefantoj. Vidinte lin, la elefantoj prenis lin kiel monaĥon. Ili esprimis sian estimon al li kaj poste daŭrigis la vojon. Per la lanco li mortigis la elefanton irantan malantaŭe. Depreninte la dentegojn kaj aliajn valorajn korpopartojn, li enterigis la restajn partojn de la morta besto kaj foriris.
Poste, la estonta Budho, kiu iam renaskiĝis kiel elefanto, fariĝis estro de la elefanta grego. Tiam la ĉasisto ankaŭ aplikis la saman artifikon kiel antaŭe. La Budho trovis la malpliiĝon de siaj sekvantoj kaj demandis: “Kien tiuj elefantoj iris, tiel ke nia grego fariĝis tiel malgranda?” “Ni ne scias pri tio, mastro.” La Budho pensis: “Kien ajn ili povis iri, sed ili ne rajtis agi sen mia permeso.” Do venis al li suspekto en la menso: “La okazon nepre kaŭzis tiu, kiu sidis ĉe la vojo kun flava robo sur sia tuta korpo. Li estas suspektinda.”
Do la estro de la grego sendis aliajn elefantojn iri malrapide en la antaŭo kaj li mem sekvis la elefantojn malantaŭe. Kiam la aliaj elefantoj faris adorkliniĝon kaj preterpasis, la ĉasisto trovis la Budhon alproksimiĝanta. Do li prenis la robon de sur sia korpo kaj elĵetis la lancon. La Budho estis singardema dum la paŝado kaj evitis la lancon per rapida retrosalto. “Tiu viro mortigis miajn elefantojn!” pensis la Budho kaj li sin ĵetis antaŭen por kapti la ĉasiston. La ĉasisto saltis malantaŭ arbon kaj kaŭriĝis. La Budho pensis: “Mi ĉirkaŭprenos la ĉasiston kaj arbon per mia rostro. Mi lin kaptos kaj ĵetos sur la teron!” Ĝuste tiam la ĉasisto elprenis la flavan robon kaj montris ĝin al la elefanto. Vidinte tion, la grandulo pensis: “Se mi ofendos tiun viron, perdiĝos la merito de mia estimo al centoj da budhoj, bodisatvoj, arahantoj kaj monaĥoj.” Do li sin pacigis. Poste li demandis al la ĉasisto: “Kial vi agis tiel malice? Vi vin kovris per roboj de tiuj, kiuj liberiĝis de pasioj, sed vi ne estas konforma la roboj. Tiel agante, vi faris grandan kulpon.” Dirinte li kulpigis lin lastafoje: “Tute malĝuste vi agis!”
Kiam la Budho finis tiun ĉi lecionon, li konigis la rolojn en la sutro Jatako: “En tiu tempo, la elefantĉasisto estis Devadato, kaj la Nobla elefanto, kiu lin kulpigis, estis mi mem. Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per robo malkonforma al li.”
Monaĥo eble makuliĝus per malbono, perdus memregadon kaj atenton al la realeco. Kvankam tia monaĥo surhavas monaĥan robon, li ne konformas al la sanka robo.
Kiu ajn surportas la monaĥan robon, sin detenas de malbono, bone kondutas kun trankvila menso, regas siajn emociojn kaj atentas pri la realeco, li estas konforma al la sankta robo.
Komentario
Monaĥa robo estas simbolo de pureco por monaĥoj. Monaĥo tenas la speciale pretigitan robon kiel sanktaĵon kaj honoraĵon. La budhanoj riverencas estime al la portanto de tiu robo. La robo signifas Samgon, kiu estas parto de la sankta triopo el Budho, Darmo kaj Samgo.
Kiam iu ordiniĝas kiel budhisma monaĥo, li eksentas, ke li jam forlasis la ordinarecon kaj fariĝis sanktulo. Tiu sento fortiĝas kiam laikaj homoj riverencas al li. La nova “figuro” helpas al la nove ordinita monaĥo komenci la novan vivon de sankteco. La laikaj homoj ankaŭ gajnas inspiron, vizitante kaj adorante la surhavanton de la robo. Do la respekto al la robo estas grava parto de budhana praktikado.
Jen kial homo kulpa pri sia profano ne konformas al la valoro de la flava robo. Estas profano al la sankta robo, ke ĝin surportas tiu, kiu sin tenas malpura.
 ==
  Saluton, karaj amikoj
  Nun estas la programero de Budhisma muziko. En tiu ĉi tempo ni elsendos mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro ĉantitan de Guruo Daji, sanktulo de tibeta budhismo. Se vi volas, vi ankaŭ povas ĉanti kune kun li. Ĉion bonan al vi!
  ==
  Venas al ni programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
  ==
81. Tria Vulpeto
Wang Huonan (Ŭan Hŭonan) estis riĉulo en Huainan (Hŭajnan). Li entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris tre bone. Li bezonis pli da spaco por teni la varojn, do li aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Oni eksteratende trovis tri vulpetojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Wang Huonan donis alian proponon:
“Ili kaŭzos al ni senfinajn malagrablaĵojn se vi lasos ilin eskapi vivaj. Mortigu ilin.” Do du el la vulpetoj estis mortigitaj kaj nur unu eskapis.
Ekde tiam, Familio Wang ne plu havis pacan vivon. Iuj objektoj malaperis, dum aliaj perdiĝis mistere, aŭ ĉiuj objektoj ne plu restis sur siaj antaŭaj lokoj. Oni diris, ke tion faris la tria vulpo.
En vintro de 1815, fajro senkaŭze okazis en la tenejo. Feliĉe oni trovis tion frue, kaj la familio ne suferis grandan damaĝon. Wang Huonan petis sorĉiston okazigi ceremonion por forpeli la malagrablaĵojn, tamen post pluraj monatoj okazis alia fajro. Oni scias bone, kiel ruzaj estas la vulpoj. Se ili persistas, ili ja povas kaŭzi senfinajn malagrablaĵojn.
Fine, post longjaraj senĉesaj malagrablaĵoj, Wang Huonan decidis forvendi la tenejon. Li proponis ĝin al Chen (Ĉen), alia riĉulo, kiu ankaŭ bezonas spacon por siaj varoj. Chen venis kaj inspektis la tenejon. Ili interkonsentis pri la konvena prezo de 40 000 oraj moneroj, kaj decidis la tagon por subskribi kontrakton.
Ĝuste en la tago antaŭ la subskribo de la kontrakto, Gesinjoroj Chen aŭdis voĉon dirantan al ili: “La malamo inter mi kaj Wang Huonan tute ne estas via afero, do ne intervenu pri tio.” Ili ne povis distingi, de kie venis la voĉo, sed Sinjoro Chen konvinkiĝis, ke li devos serĉi tenejon aliloke.
“Ĉiuj miaj havaĵoj ruiniĝos en la fajro!” la vekrio de Wang Huonan vekis ĉiujn familianojn iunokte en marto 1841. Li kuris el la loĝejo eĉ sen pantalono kaj ŝuoj.
Oni ne sciis, kiel fajro okazis en la kuirejo kaj sin etendis al la tenejoj. Kiam la familio vekiĝis pro tio, ĉiuj tenejoj jam dronis en la fajrego. Do je la tagiĝo tie restis nenio alia krom ruino.
La tria vulpo plenumis sian venĝon.
Kvankam bestoj ne havas homan inteligentecon, tamen ili ankaŭ povas memori kiu estis bona kaj kiu iam faris malutilon al ili. Saĝaj bestoj kiel vulpoj eĉ povas sin venĝi necedeme. Neniu povas teni ilin for de la venĝo, kaj eĉ la spertaj sorĉistoj ne povas subigi ilin.
La ununura metodo por eviti malfeliĉon estas pento kaj kompato. Wang Huonan devus penti pri la mortigo al la vulpoj, fari bonajn aferojn kompense kaj ĉesi mortigi bestojn por pruvi sian sinceron. Kaj samtempe, se li kapablus instrui la vulpon pri la budhisma darmo, kiu eksplikas la ekvilibron kaj naturon de la universo, ili povus likvidi la malpacon inter si men, fariĝus amikoj kaj evitus la malfeliĉaĵon.
En konkludo, per venĝo oni tute ne povas rikolti bonon.
82. Foko en Rivero
Li Chuntan (Li Ĉuntan) gvidis armeon por eskorti grenon laŭ rivero al Dachangkou (Daĉankou) en Huaining (Hŭajnin), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia subulo Gong Kai (Gun Kaj) venis al li kaj raportis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte.”
“Kion vi sonĝis?”
“Mi sonĝis maljunulon kun blankaj haroj kaj longa barbo. Li venis al mi plorante kaj petis: ‘Helpu! Donu favoron por savi min. Se vi tiel agos, mi certe rekompencos vin iutage!'”
“Sonĝo vere stranga!”
Ilia interparolo rompiĝis de subita bruo. Ĉiuj soldatoj en la boato kriis ekscitite, rigardante ion en la akvo. “Rigardu, sinjoro!” diris Gong Kai: “Jen foko! Ĉu vi iam vidis fokon en la rivero?”
La soldatoj kaptis la fokon kaj trenis ĝin al la boato. Li Chuntan kaj Gong Kai aliris por rigardi. Kiam la foko vidis Gong Kai, ĝi najlis al li sian rigardon longan kaj signifoplenan. La koro de Gong Kai batis pli rapide. Li rememoris sian sonĝon.
“Sinjoro, mi volas aĉeti la fokon kaj savi ĝian vivon. Mi opinias, ke ĝi havas rilaton kun mia sonĝo, pri kiu mi ĵus diris al vi.”
“Bone, se vi volas. Vi tion faras per via propra mono.” Gong Kai prenis sian monujon por doni rekompencon al la soldatoj okupiĝantaj pri la foko.
La soldatoj ĝojis pro tio, sed malica soldato nomata Chen (Ĉen) la Kvara insistis, ke li volas manĝi la fokon kiel vespermanĝon. Li rifuzis la monon de Gong Kai. Anstataŭ liberigi la fokon, li prenis sian lancon kaj pikis ĝin je la kapo. La akvo ruĝiĝis pro la sango.
“Ĉu vi ne scias, kiel bongustas la fokaĵo?” kriis Chen la Kvara al la soldatoj, “Kion vi volas kun la malgranda trinkmono? Ni manĝu fokaĵon ĉi-nokte!” Multaj soldatoj bedaŭris por la kompatinda foko, sed iuj ne zorgis pri tio. Ili helpis Chen movi la mortan fokon sur la boaton, kaj ĝin manĝis kune kun li.
Eble estis malprudente manĝi la fokon. Nelonge poste, malsaniĝis ĉiuj, kiuj partoprenis en la manĝado kun Chen la Kvara. Chen malsaniĝis plej grave kaj suferis terure. Kelkaj soldatoj prizorgis lin. Subite, Chen ekparolis en stranga tono: “Mi laboris longajn jarojn por min kulturi. Ĉio iris glate ĝis mia misfortuno kaj finiĝo en la rivero. Mi petis Gong Kai por helpi. Ĉiuj konsentis liberigi min, krom vi, maliculo. Vi rifuzis liberigi min, Chen la Kvara! Vi rifuzis lasi min vivi. Vi eĉ prenis lancon, pikis mian kapon kaj mortigis min. Vi forrabis mian vivon, kaj ankaŭ mi ne plu lasos vin resti en la mondo!”
La soldatoj rigardis terurite kiam Chen la Kvara klinis sian kapon kaj mortis mizere.
Iuj vivestaĵoj kultivas sian povon en centoj kaj miloj da jaroj. Iuj el ili eĉ atingis la kapablon de metamorfozo. Kvankam sciencistoj ankoraŭ ne rekonas tiajn kapablojn de la vivestaĵoj, tamen malgraŭ ĉio, en la naturo estas pli multaj vivestaĵoj, kiujn ni ne povas vidi per niaj propraj okuloj.
 ==
  Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply