46 2013-11-17
Elsendlisto:
Budhisma scio
1-4. La rakonto de Kalijakini
1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj
Budhisma muziko
Trankvileco kaj senĝeneco
Budhismaj rakontoj
77. Virinoj en Porkejo
78. Ekzekuto de Tondro
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 46-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. En programero Budhisma scio ni aŭskultos la rakontojn pri la Damapado. Ni povos lerni bazan instruon de Budhismo per la interesaj rakontoj.
Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri nian homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1-4. La rakonto de Kalijakini
Tiuj kun malamo,
Neniam liberiĝas per malamo.
Ili liberiĝas per amo.
Jen estas eterna vero.
Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho eldiris tiun versaĵon rilate al sterila virino kaj alia, kiu povis naski infanon.
Iam vivis viro. Lia edzino estis sterila kaj ne povis naski infanon. Timante, ke ŝiaj edzo kaj bopatrino kondutos malbone al ŝi, la edzino aranĝis, ke la edzo prenis kromedzinon. Dufoje, apenaŭ la kromedzino gravediĝis, la sterilulino donis al ŝi manĝaĵon miksitan kun drogoj kaj abortigis la infanon. La kromedzino tenis la sekreton pri sia tria gravediĝo kontraŭ la sterilulino. Sed kiam la sterilulino informiĝis pri tio, ŝi refoje kaŭzis abortigon. Malfeliĉe la kromedzino mortis en la nasko. La malfeliĉa virino pleniĝis de kolero antaŭ sia morto, kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la sterilulino kaj ties idaro. Jen komenciĝis ilia malpaco.
Dum iliaj postaj ekzistoj, ambaŭ ili renaskiĝis kiel kokino kaj katino, kuniklino kaj leopardo, kaj fine kiel filino de nobelo en Sravastio kaj demonino. Iutage Demonino Kalijakini persekutis la nobelan filinon kaj ŝian infanon. Kiam la virino aŭdis, ke la Budho donas religian predikon en Ĝetavana monaĥejo, ŝi kuris al li kaj metis sian filon ĉe liajn piedojn por peti protekton. La malica demonino estis barita ekster la monaĥejo. Post kiam oni enlasis ŝin, la Budho admonis ambaŭ virinon kaj demoninon. La Budho rakontis al ili pri iliaj estintaj okazaĵoj kiel rivalaj edzinoj kaj kiel ili tenis malamon unu kontraŭ la alia. Ili komprenis, ke malamo kaŭzas pli da malamo, kaj ili povas ĉesi ĝin nur per amikeco, komprenemo kaj bona deziro. Ambaŭ konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis laŭ la admono de la Budho.
La Budho proponis, ke la virino transdonu sian filon al la demonino. Timante pri la sekureco de sia filo, ŝi hezitis, sed pro sia plena konfido al la Budho ŝi finfine donis infanon al la demonino.
La infanon varme akceptis la demonino, kiu redonis lin al lia patrino post kisado kaj karesado al li. Rezulte de tio, ili ne plu malamis inter si.
Tiuj, kiuj klopodas konkeri malamon per malamo, similas al militistoj kun armiloj klopodantaj venki aliajn armitajn. Tio pliigas malamon anstataŭ ĉesigi ĝin. La antikva saĝo provizas malsaman metodon eternan por venki malamon. Tiu eterna saĝo estas renkonti malamon per amo. La klopodo venki malamon per malamo neniam sukcesas. Sed la metodo venki malamon per amo estas ĉiam efika. Jen kial la metodo estas priskribita kiel eterna saĝo.
La principo montrita en tiu ĉi versaĵo estas klara. kvereladoj neniam povas finiĝi per kverelado. Milito neniam finiĝas per postaj militoj. Malamo neniam finiĝas per verŝi malamon pro malamo. Tiuj malbonaĵoj finiĝas nur per rezignado de kolero, malamo, kverelado kaj militoj. Malamo ĉesas nur per amikeco, indulgo kaj forgeso.
==
1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj
Kverelantoj ne konscias,
ke ni mortos en tiu ĉi mondo.
Ĉesas la kverelado de tiuj,
Kiuj konscias tion.
Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho recitis tiun versaĵon rilate al la monaĥoj de Kosambio.
El la monaĥoj de Kosambio formiĝis du grupoj. Unu grupo sekvis majstron de Vinajo dum la alia sekvis majstron de budha instruo. Foje ili kverelis inter si pri malgranda regulo de Vinajo. Eĉ la Budho ne povis ĉesigi ilian kvereladon. Do li forlasis ilin kaj sole ekpasigis Vasaon, la religian retiriĝon, en Rakita Bosko ĉe Parilejaka arbaro dum la pluva sezono. Tie li estis prizorgata de elefanto.
Informiĝinte, kial forlasis la Budho, la laikaj budhanoj de Kosambio rifuzis almozdoni al la restaj monaĥoj. Pro tio la monaĥoj konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis. La laikaj budhanoj ankoraŭ ne traktis ilin tiel respektoplene kiel antaŭe ĝis ilia konfeso al la Budho pri sia kulpo. Sed la Budho restis malproksime kaj tiam estis en la mezo de la Vesao, do la kosambiaj monaĥoj pasigis la vasaon mizere kaj malfacile.
En la fino de la Vesao, Anando kaj multaj monaĥoj iris al la Budho kaj transdonis la mesaĝon de Anatapindiko kaj aliaj laikaj disĉiploj por peti lin reveni. Post nelonge la Budho revenis al Ĝetavana monaĥejo en Sravastio. La monaĥoj sekvis lin tie, genuiĝis kaj konfesis sian kulpon. La Budho riproĉis ilin pri ilia malobeemo al li. Li atentigis al ili, ke ili ĉiuj mortos iutage, do ili devas ĉesigi la kvereladon kaj ne plu konduti kvazaŭ ili neniam mortus.
Multaj el ni ne volas alfronti la realecon de efemereco kaj morto. Ni kverelas unu kun alia kvazaŭ ni vivus por eterne ĉar ni forgesas la fakton, ke nia vivo estas mallonga. Sed se ni alfrontas la fakton de morto, niaj kvereladoj ĉesiĝos. Ni konscios pri la malsaĝo de batalado kiam ni estas destinitaj al morto. Ekscitite de emocioj, kiuj nebuligis nian penson, ni ne povas vidi la veron pri la vivo. Sed kiam ni vidas la veron, niaj pensoj liberiĝos de emocioj.
Komentario:
La esenco de Budhismo estas alfronti realecon de morto kaj efemereco. Ni suferas ĉar ni tenas nin for de realeco, misgvidite de emocioj. Emocioj kontraŭas al realeco, do ili estas destine venkita de realeco. Kiam ni alfrontas la realecon de morto, ĉesiĝos ne nur la kolero, sed ankaŭ ĉiuj egoismaj emocioj. Ekzistas nenio alia ol reala penso, kiu ĉesigas ĉiujn malfeliĉojn. Tiuj, kiuj ne alfrontas realecon laŭ budhisma metodo, konstante deprimiĝas, koleras kaj suferas en malbona konsekvenco.
Ĝenerale oni ne konscias, ke morto falos al ili iutage. Ili agas ignorante tiun ĉi univiversalan veron. La kultivadon de virtoj ofte malatentis ambaŭ monaĥoj kaj laikaj homoj, kiuj ignoras la morton kaj opinias, ke ili estas senmortaj. Ili sin miksas en konfliktoj kaj disputadoj, kaj ofte afliktiĝas kun siaj esperoj kaj aspiroj detruitaj. De tempo al tempo ili prokrastas sian laboron kun espero fari ĝin en granda skalo estonte, sed rekoltas nenion plenumitan. Do estas prave, ke oni devas pensi pri morto ĉiutage.
Atenti pri morto estas centro de budhisma metodo kompreni la veran naturon de vivo. En tiu ĉi mondo estas diversprofesiaj homoj, kiuj ege malamas la vorton “morto”, des malpli pensi pri ĝi. Sorĉite de longa vivo, bona farto, juneco kaj prospero, ili tute forgesas la fakton, ke ili estas destinitaj al morto. Droninte en tiuj efemeraj plezuroj de kvin sensoj, ili nur serĉas materian kontentecon en tiu ĉi mondo. Tute ignorante la estontan vivon, ili nur diboĉas en malvirtaĵoj per korpo, penso kaj parolo. Ili rigardas la efemeran vivon eterna. La Budho predikis tiujn vortojn por estigi malkontentecan konscion de tiuj homoj blindaj kaj sensciaj, por ke ili havu malpli da doloro kaŭzita pro disiĝo de parencoj, infanoj, riĉeco kaj havaĵo, kaj ke li povos radikigi la doktrinon de eferereco en ĉiuj homoj, konvinki ilin pri la nekontentigebleco de vivo kaj gvidi ilin al atingo de eterna trankvileco.
Tiu, kiu ne komprenas la budhisman doktrinon, estas sorĉita de longa vivo kaj sin opinias senmorta kvankam li vidis multajn mortojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de bona farto kaj sin opinias libera de malsano kvankam li vidis sennombrajn malsanulojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de juneco kaj sin opinias kiel iun, kiu ne estas destinita al maljuneco, kvankam li vidis nemalmultajn maljunulojn; li estas sorĉita de riĉeco kaj prospero kvankam li vidis nekalkuleblajn homojn malriĉiĝintaj pro perdo de havaĵo; kaj li neniam pensas momenton, ke li ankaŭ eble falus en tian staton.
==
Bonvenon al nia programero de Budhisma muziko, karaj amikoj. En tiu ĉi programero ni ĝuos budhisman kanton “Trankvileco kaj senĝeneco”.
==
Venas al ni programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
==
77. Virinoj en Porkejo
La ĉefurbo de Anhui-provinco (Anhŭi) havas interesan nomon: Hefei (Hefej), kiu signifas “Kunan Grasiĝon”.
Ne malproksime, en Paitou-vilaĝo (Pajtoŭ) estis porkobuĉisto nomata Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Li havis dudekjaran sperton pri buĉado. Li enspezis multe el tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon zorgeme, do li havigis al si tri domojn. Li loĝis en unu el ili, kaj ludonis la aliajn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo.
Alivorte, li jam havis sufiĉan monon por pasigi la restan vivon. Sed ne estas multaj homoj sciantaj kontentecon. Fakte, Xuan tiel kutimiĝis al la buĉado, ke li sentus ĝenon se li pasigus tagon farante nenion. Eĉ en la festoj li akrigadis tranĉilon.
Li ellitiĝis frue iumatene kiel kutime por komenci la tagan laboron. Lia edzino iris al necesejo ĉe porkejo. Ŝi senatente ĵetis rigardon al la porkejo, kaj ekkriis. Je tio la edzo alkuris haste.
“Kio okazas? Kio okazas?”
“Mi hazarde rigardis en la porkejon, kaj vidis du virinojn kuŝantaj tie, anstataŭ la porkojn. Mi opiniis, ke tio estis iluzio. Mi do frotis al mi la okulojn kaj rigardis atente, tamen mi certis, ke tio estas du virinoj, sed ne porkoj. Mi pensas, ke tio aŭguras ion. Mia kara! Bonvolu ne plu mortigi porkojn!”
“Ha, ha, ha!” ekridis Xuan la Kvara, “Vi havas strangan ideon! Eble vi ankoraŭ ne sobriĝis el sonĝo?”
Sinjorino Xuan vidis, ke li ne akceptis ŝian admonon, ŝi do forkaptis lian tranĉilon kaj ĵetis ĝin en fekejon. Xuan la Kvara ne mortigis porkojn tiutage, sed li eliris kaj aĉetis novan tranĉilon.
En la sekva tago, Sinjorino Xuan petis siajn gepatrojn veni por admoni la edzon: “Rigardu, vi jam havas sufiĉe multan monon por la resta vivo. Kial vi ankoraŭ ne obeas la deadmonon de via edzino?”
“Sed estas mia kariero mortigi porkojn.”
“Se vi ne rezignos tion, nia filino eksiĝos de vi.”
Xuan pensis pri la geedza vivo dum longaj jaroj, kaj ankaŭ pri la gajnita mono pro buĉado de porkoj.
“Do lasu ŝin eksiĝi.”
Xuan donis al sia eksedzino duonon de ilia havaĵo kaj ankaŭ la rajton prizorgi ilian infanon. Kiam ĉio estis aranĝita, Xuan revenis al sia laboro kaj buĉis la porkojn, kiujn lia eksedzino iam opiniis virinoj.
Li mortigis ankaŭ iliajn porkidojn. Sed apenaŭ li finis la laboron, iu enkuris kaj informis lin, ke lia infano subite mortis.
Xuan ekpentis, tamen li estis tro obstina por konfesi, ke li eraras. Li komencis partopreni en hazardludado por forgesi sian malĝojon. Sed post nelonge, ĉiuj ludantoj sciis bone, ke iliaj poŝoj pleniĝos de mono kiam ajn Xuan venas al ilia tablo, ĉar li perdadis monon ĉiufoje.
Nelonge poste, li perdis ĉiujn havaĵojn pro la monludado.
“Kion fari?” li diris al si mem, “Mi nur povas repreni mian antaŭan karieron mortigi porkojn, ĉu ne?” Li kolektis iom da mono, aĉetis kelkajn porkidojn kaj ekbredis ilin. Sed antaŭ ol pasis unu monato, li ekmalsaniĝis kaj devis kuŝi surlite.
Li suferis pro stranga malsano. La sango kaj puso senĉese fluis el lia nazo, kaj tio tiel dolorigis lin, ke li vekriis plengorĝe. Kiam homoj aŭdis tion, ili ĉiuj opiniis, ke tio sonas same kiel vekrio de buĉata porko.
==
78. Ekzekuto de Tondro
Laŭ Kolektitaj Perloj en la Darma Ĝardeno (Fajŭan Ĝulin), en Tang-dinastio (Tan) estis lerta kuiristo Feng Yuan (Fen Jŭan) en Changsha, (Ĉanŝa), Bohai (Bohaj). La reĝo de Regno Khotan en la okcidento venis omaĝi al la reĝo de Ĉinio. Oni dungis Feng Yuan por prepari festenon al la honoraj gastoj. La gastoj manĝis kaj frandis ĝissate kaj ĉiuj laŭdis, ke vere bongustas la pladoj. Tamen je la fino de la festeno, restis ĉirkaŭ cent kaproj ne mortigitaj. La respondeculoj de la festeno ne sciis kion fari per la restaj kaproj. Kiam la reĝo de Khotan hazarde aŭdis tion, li postulis, ke oni savu la kaprojn.
“Mi sincere deziras, ke oni sendu la kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino.”
Feng akceptis la ordonon sendi la kaprojn al la templo, sed li pensis, ke la reĝo de Khotan reiros al sia regno post nelonge, kaj pli ol naŭdek kaproj kostas grandan sumon! Do anstataŭ sekvi la ordonon, li vendis la kaprojn al buĉisto. Li vere ĝojis pro sia profito.
Poste li elspezis ĉion gajnitan per la kaproj, kaj eble forgesis tion iom post iom. Li estis kuiristo tiel lerta, ke kiam ajn potencaj oficistoj aŭ famaj riĉuloj en la ĉefurbo volis okazigi festenon, ili ĉiam dungis lin por tio. Li laboris diligente, kaj lia enspezo estis tre alta.
Somere de la jaro 661, Feng promenis ekster la pordego de Xuanyang-urbo (Ŝjŭanjan). Subite, ekblovis ŝtormo, kaj nigriĝis la ĉielo. Pluvego ekverŝiĝis kun fulmoj kaj tondroj.
Timiga tondrego eksonis ĉe la urbomuro, kaj stuporigis ĉiujn homojn ĉirkaŭajn. Poste ili vidis viron genuantan en la pluvo. Lia hararo distaŭziĝis, kaj liaj okuloj elstariĝis. Li tenis la mentonon sur la brusto kvazaŭ senkapigota kondamnito.
Oni rigardis atente, kaj trovis, ke lia kapo preskaŭ detranĉiĝis. Lia kapo dispeciĝis kaj la cerbo fluis el la verto. Li similis al tiu, kies kapo hakiĝis de ekzekutisto.
“Haj, ĉu ne Feng Yuan, la fama kuiristo?”
“Jes, prave,” iu respondis, “eble tio estas la rezulto de mortigo al la liberigindaj kaproj.”
Ni neniam povas eskapi de la prijuĝado kaŭzita de ni mem.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!