Elsendlisto
Budhisma scio
1-1. Rakonto de Ĉakupalo
1-2. La rakonto de Mandakundalio
Budhisma muziko
Laŭdo al la Budho
Budhismaj rakontoj
72. Skurĝado de Dio
73. Venĝo de Mortinta Hundo
74. Hundiĝo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 44 elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. En programero Budhisma scio ni aŭskultos novan enhavon, el kiu ni povas lerni bazan instruon de Budhismo per interesaj rakontoj. La rakontoj estas elangligitaj de Miaohui.
Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri la homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
1-1. Rakonto de Ĉakupalo
“La koro estas la centro de ĉio;
ĝi mastras ĉion,
ĉio estas farita de ĝi.
Se vi parolas kaj kondutas el malpura koro,
la kaŭzita sufero sekvas vin
same kiel la ĉaro sekvas la jugitan bovon.”
Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo en Sravastio, la Budho diris tion rilate al blinda monaĥo Ĉakupalo.
Foje, Monaĥo Ĉakupalo venis al Ĝetavana monaĥejo saluti la Budhon. Li paŝis tien kaj reen meditante en iu nokto kaj piedpremis kelkajn insektojn pro akcidento. Kelkaj monaĥoj vizitis la monaĥon matene kaj trovis la mortintajn insektojn. Ili pensis pri la ago de la monaĥo kaj raportis tion al la Budho. La Budho demandis, ĉu ili vidis la monaĥon mortigi insektojn. Ili neis, do la Budho diris: “Kiel vi ne vidis lin mortigi, ankaŭ li ne vidis tiujn vivestaĵojn. Krome, kiel arahantiĝinta monaĥo, li tute ne havas intencon mortigi. Do li estas senkulpa.” Demandite, kial Ĉakupalo estas blinda kvankam li estas arahanto, la Budho rakontis jenan historion:
Ĉakupalo estis kuracisto en unu el siaj pasintaj vivoj. Foje, li intence blindigis malsanulinon. Antaŭ tio, tiu virino promesis fariĝi lia sklavino kune kun siaj infanoj se ŝiaj malsanaj okuloj estos tute resanigitaj. Tamen ŝi faris mensogon al la kuracisto pro timo, ke ŝi kaj ŝiaj infanoj vere fariĝos sklavoj. Ŝi diris al li, ke ŝia malsano pli graviĝis, spite la fakton, ke ŝiaj okuloj estis tute resanigitaj. La kuracisto sciis bone, ke ŝi trompis lin, li do donis al ŝi alian ŝminkaĵon, kiu faris ŝin tute blindaj. La kuracisto perdis sian vidpovon multfoje en siaj postaj vivoj pro la rezulto de sia malbona konduto.
Nia travivaĵo komenciĝis de nia menso. Niaj vortoj kaj kondutoj venis el la penso. Se ni parolas aŭ agas kun malbonaj intencoj, neeviteble rezultas malplezuraj travivaĵoj. Kien ajn ni iras, ni kreas malbonajn cirkonstancojn ĉar ni havas malbonajn pensojn. Tio tre similas al radoj de ĉaro sekvantaj hufojn de la jugita bovo. Kune kun la peza ŝarĝo de la ĉaro, la radoj sekvas la bovon tirantan la ĉaron. La besto estis ligita al la peza ŝarĝo, de kiu ĝi tute ne povis sin liberigi.
==
1-2. La rakonto de Mandakundalio
“La koro estas la centro de ĉio,
ĝi mastras ĉion,
ĉio estas farita de ĝi.
Se vi parolas kaj kondutas el pura koro,
la feliĉo sekvas vin
same kiel la ombro senforlase.”
Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho diris tion rilate al juna bramano Matakundalio’
Matakundalio estis juna bramano. Lia patro Adinapubako estis tre avara kaj neniam donis almozon. Eĉ la orajn ornamaĵojn por lia sola filo li mem faris por ŝpari pagon al metiistoj. Kiam lia filo malsaniĝis, li ne petis helpon de kuracisto ĝis estis tro malfrue por savi la malsanulon. Kiam li konsciis, ke lia filo estas mortanta, li portis lin eksteren sur la verando por ke neniu veninta al lia domo vidu liajn havaĵojn.
Tiumatene la Budho finis la kompateman meditadon kaj vidis per sia supernatura scio, ke Matakundalio kuŝas malsana sur la verando. Do la Budho staris ĉe la pordo de bramano Adinapubako kiam li iris en urbon Sravastio por almozpeti manĝajon kun siaj disĉiploj. La Budho elsendis faskon da lumradio kaj altiris la atenton de la junulo, kiu kuŝas fronte al la domo. La junulo vidis la Budhon, sed li estis tro malforta por saluti lin. Li nur povis esprimi sian kredon en la menso. Sed tio estis sufiĉa. Post kiam li forpasis kun sia kredo al la Budho, li renaskiĝis en Tavatirsa ĉielo.
De sia ĉiela loĝejo, Matakundalio vidis, ke lia patro funebras ĉe lia tombejo. En sia antaŭa formo li aperis antaŭ la maljunulo. Li diris al la patro pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo kaj urĝigis lin inviti la Budhon al manĝo. En la domo de Adinapubako oni demandis, ĉu homo povas renaskiĝi en ĉiela mondo nur per sia kredo en la menso sen doni almozon aŭ observi moralajn regulojn. La Budho invitis Matakundalion aperi en la nuna formo. Matakundalio sin montris en siaj ĉielaj ornamaĵoj kaj diris al ili pri sia renaskiĝo en la Tavatirsa mondo. Nur tiam la aŭskultantoj konvinkiĝis, ke la filo de bramano Adinapubako atingis tiel grandan gloron per la sia kredo al la Budho.
Ĉiuj travivaĵoj de homo venas el liaj pensoj. Se iliaj intencoj estas bonaj, liaj vortoj kaj kondutoj estas ankaŭ bonaj. La rezulto de bonaj pensoj, vortoj kaj kondutoj estos feliĉo. La feliĉo neniam forlasas homon, kies pensoj estas bonaj. La feliĉo ankaŭ ĉiam sekvos lin kiel lia ombro neniam forlasas lin.
==
Nun venas al ni programero Budhisma muziko.
Ni bonvenigas vin ĝui belan muzikon “Laŭdo al la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Venas al ni programero de Budhismaj rakontoj. En la programero ni aŭskultos rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
72. Skurĝado de Dio
En Guangdong-provinco (Gŭandun) estis generalo, kiu estis granda klerulo. Lia nomo estis Zhang Zhendao (Ĝan Ĝendao). Li estis bone trejnita luktisto. Brava kaj forta, li kapablis konkeri multajn malamikojn samtempe. Li estis ankaŭ bone edukita klerulo. Li povis versi kiel la plej eminentaj poetoj. Li famiĝis pro sia kaligrafio kun militista stilo.
Sed li havis mankon same kiel multaj guangdong-anoj. Li ŝatis manĝi hundan viandon. Estis neniu tago por li sen hundaĵo. Li tiel manĝis hundon, kiel oni manĝas kokon aŭ porkon. Rezulte de tio, kien ajn li iris, la hundoj postkuris lin bojante.
Zhang estis tiel talenta, ke li promociiĝis al grava posteno. Iam imperiestro sendis lin al Fujian-provinco. Dum la vojaĝo de sia inspektado, la generalo iris grimpi faman Wuyi-montaron (Uji), kiu sin etendis en la aeron kiel klabo. Estis malfacile grimpi la monton, do li pasigis la nokton en proksima vilaĝo.
Liaj subuloj sciis bone, ke ilia superulo ŝatas hundaĵon, ili do aĉetis plurajn hundojn por la vespermanĝo.
En la sekva tago, ili iris viziti belan taŭisman templon.
Kiam ili atingis la templon, taŭisto Cai Yuanying (Caj Jŭanjin) volis haltigi ilin, sed aŭdacis diri nenion al tiel potenca kortega oficisto kiel Zhang Zhendao.
Apenaŭ paŝinte en la templon, Zhang ekvidis okulpikan oran lumon. Tio estis ekster lia tolero, kaj tuj svenigis lin. Kiam liaj subuloj suprenlevis lin, li ne nur perdis la parolan kapablon, sed ankaŭ paraliziĝis. Lia tuta korpo estis tiel mola, kvazaŭ sen osto. Kiam ili palpis lian frunton, ili trovis, ke li jam perdis la vivon.
La subuloj teruriĝis de tio. Ili demandis la taŭiston pri la kaŭzo. La taŭisto respondis: “La dio adorata ĉi tie estas tre potenca. Li ŝatas hundojn, tial la frandemuloj de hundaĵo tute ne aŭdacas veni. Ili ne aŭdacas kontraŭstari tiel potencan dion aŭ profani la templon.”
“Mi volis haltigi Lian Honoran Moŝton, sed li estis tiel potenca kaj altranga, ke mi aŭdacis diri neniom. Lia alveno ja signifas, ke li estis destinita al morto.”
Ektimis la subuloj de Zhang. Ili demandis: “Sed pro kio lia korpo fariĝis tiel mola?”
La taŭisto respondis: “Tia afero kutime okazas. Ĉiuj ostoj en lia korpo estis dispecigitaj pro la skurĝado de la Dio.”
==
73. Venĝo de Mortinta Hundo
Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.
Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanxiang-vilaĝo (Nanŝjan) de Jiaxing-gubernio (Jiaŝjin), proksima al Ŝanhajo. Li nomiĝis Cai Liu (Caj Liŭ). Hundaĵo estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas homan korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Cai ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povos enspezi.
Cai buĉis hundojn de longaj jaroj, do li havis lertan rutinon. Li tranĉis hundon je la gorĝo kaj tuj ĵetis ĝin en urnon de varma akvo. Kiam ĝi estis tute trempita, li senhaŭtigis ĝin tre facile. Li ĉiam tiel agis. Lerteco donis efikon. Sed la aferoj iris malsame ĉifoje. Tuj kiam li metis la hundon en la urnon, liaj okuloj ekŝvelis, dum liaj oreloj zumis kaj lia koro bategis. Li antaŭsentis misfortunon.
Ĝuste tiam, la hundo reviviĝis. Per sia tuta forto, ĝi sin ĵetis el la urno, rekte al Cai! La antaŭsento de Cai pruviĝis. Apenaŭ li vidis la hundon kaj sin tiris malantaŭen, la hundo jam kaptis lin per la dentoj. Li provis forpuŝi ĝin per ambaŭ manoj, sed ĝi jam firme tenis lian brakon per akraj dentoj.
Cai vekriis pro doloro. Liaj najbaroj alvenis por helpi lin. Ili provis malfermigi la hundan faŭkon per diversaj metodoj, sed malsukcesis.
“Kiu imagis, ke hundo kun gorĝo tranĉita ankoraŭ havas tiel grandan forton!” iu el la najbaroj diris mirigite.
“Ne estas tempo por diskuti. Trenu ĝin for de mi, mi petas!” Cai sin rulis tien kaj reen sur la planko, klopodante sin liberigi de la hundo, sed ĝi tenis lin firme kvazaŭ gluita al lia brako.
Li larmis kaj liaj pantalonoj malsekiĝis pro la doloro, sed la hundo ankoraŭ ne forlasis lin.
La doloro des pli fortiĝis, kaj li ne plu kapablis elteni la suferon. La najbaroj vidis senhelpe, ke lia vizaĝo pli kaj pli paliĝas. “Ka!” ili aŭdis klakon el lia gorĝo.
Li perdis sian vivon. Samtempe la hundo forlasis lin kaj ankaŭ mortis.
Ekde tiam, neniu en la regiono aŭdacis manĝi hundaĵon plue.
==
74. Hundiĝo
Fengjing (Fenĝin) estis vilaĝo malgranda sed tre bela. Tie plejparte de la homoj estis simplaj kamparanoj. Kun honesteco kaj diligenteco, ili vivis harmonie kaj ĝuis la pacan vivon.
Tamen estis malica viro en la vilaĝo. Oni nomis lin Shen (Ŝen) la Dua, ĉar li estis la dua filo de sia familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon iom post iom.
Shen ŝatis drinki alkoholaĵon kaj manĝi hundaĵon. Kiam ajn li trovis ŝancon, li ĉiam aĉetis alkoholaĵon kaj kuiris hundaĵon por ĝui.
Li kutime diris al aliaj: “Hundaĵo odoras bone kaj gustas spice! Nenio estas pli bona ol ĝuo de alkoholaĵo kaj hundaĵo!” Li ofte invitis amikojn al festenoj, do dum kelkaj jaroj, li buĉis multajn hundojn.
En la jaro 1756, Shen eksentis malfortecon. Iutage, li subite genuiĝis senforte, kaj oni tuj portis lin en lian liton. Eĉ kuracistoj ne sciis, pro kio li malsanas.
Lia edzino prizorgis lin fidele, precipe kiam li eksuferis pro perioda sveno. En profunda nokto, Shen kutime turniĝadis pro la sufero, sed la edzino povis fari nenion kontraŭ tio. Subite ŝi aŭdis, ke li murmuras. Ŝi kliniĝis al li por aŭskulti atente, kaj ŝia sango preskaŭ fridiĝis kiam ŝi aŭdis la vortojn:
“Alia nigra hundo! Vere feroca!”
“Hundo kun makuloj atakas min!”
“Hundoj, du, tri, kvar… mi ne povas kalkuli ilin ĉiujn. Forpelu ilin de mi. Bonvolu, bonvolu forpeli ilin!”
Poste li kriegis tiel laŭte, ke li vekis ĉiujn en la domo: “Helpu! Helpu! Savu min!” Ĉiuj aŭdis lin, tamen ili neniel povis vidi la tiel nomatajn hundojn. Ili vidis nur, ke Shen baraktas kaj sin turnas en la lito kun terura esprimo en la okuloj.
“Eble li freneziĝis,” diris liaj parencoj malĝoje skuante la kapon.
Ekde tiam, Shen rampis per la kvar membroj kaj bojis kiel hundo ĝis morto.
Antaŭ onia morto kutime estas signo, kie tiu renaskiĝos poste. Homo renaskiĝonta en la ĉielo mortas pace kaj eĉ feliĉe. Homo renaskiĝonta en la infero ankaŭ scias pri sia destino. la sufero de Shen la Dua komenciĝis tuj antaŭ la morto ege malfeliĉa.
Li certe fariĝos hundo en sia sekvonta vivo. Eble ankaŭ li finos sian vivon kuirata en kaldrono.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!