Verkinto:
• sabato, Oktobro 12th, 2013

41 2012-10-13
Elsendlisto
  Budhisma scio
2-27. La lasta malsano de la Budho
2-28. La lastaj tagoj de la Budho
12. Historio kaj Disvolviĝo
Budhismaj rakontoj
66. Viro kun Bova Kapo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 41-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn “Budhisma scio”, kaj “Budhismaj rakontoj”. Unue bonvolu aŭskulti la antaŭan parton de programero budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos la duan parton de programero Budhisma scio, en kiu ni lernos ĉapitron 12 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. La lasta programero estas budhisma rakonto, en kiu ni aŭskultos rakonton voĉlegitan de sinjoro Zhao Jianping.
Ni aŭskultos rakontojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
2-27. La lasta malsano de la Budho
Nekonge post kiam la Budho venis al Beluva en la pluva sezono, li subite malsaniĝis. La grava malsano forte atakis lin kun mortigaj doloroj. Sed per pura menso kaj memregado li eltenis tion senplende. Li pensis: “Mi devas prediki al la disĉiploj kaj adiaŭi la komunumon antaŭ mia morto. Mi subigu la malsanon per mia forta volo.” Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis.
Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Ananda iris al li, sidiĝis apude kaj diris: “Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi havas iom da trankvileco, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol doni la lastan instruon al la komunumo.”
“Do, Ananda, ĉu la komunumo ion deziras de mi?” demandis la Budho. “Nun la Perfektulo ne opinias, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Ananda, mi jam maljuniĝis kaj venis al mi la vivfino. Finiĝos mia homa vivo. Do Ananda, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝu en nenio alia. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj.”
Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluva.
La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesali kun bovlo por almozpeti. Kiam li revenis, li diris al Ananda: “Prenu maton, Ananda. Ni iru al Capala Sanktejo por pasigi la tagon.”
Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj de ĉiuj sanktejoj en Vesali, kaj diris al Ananda poste:
“Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi tre longe se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe.”
Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne kaptis la aludon kaj sekve petis la Budhon vivi pli longe pro sia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Ananda preterlasis la okazon pro konfuziĝo en la menso.
La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.
La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la veran naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi longe, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos post tri monatoj.
Nur tiam Ananda ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu pli longe por la bono kaj feliĉo de ĉiuj vivestaĵoj.
“Jam sufiĉe, Ananda, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en la Granda Arbaro,” diris la Budho.
Kiam ili iris en la Grandan Halon, la Budho diris: “Ananda, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesali. Petu ilin kolektiĝi en la Serva halo.” Kiam ĉiuj monaĥoj alvenis, li diris al ili: “ Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn, por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj.”
“Ĉiuj vivestaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. Forpasos la Honorulo ĉe la fino de tri monatoj. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observos la Darmon kaj Disĉiplinon, tiu forlasos la rondon de renaskiĝoj kaj liberiĝos el la sufero.”
Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojigan informon pri lia baldaŭa forpaso. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damarama. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li estas nek lojala nek fidela al la Budho.
Oni raportis tion al la Budho, kiu alvenigis Damaraman por ke li ekspliku al la aliaj, kial li ne alvenis. Damarama klarigis, ke la Budho forpasos post tri monatoj, do li pensis, ke estas la plej bona metodo honori la instruiston, se li atingos arahantecon antaŭ la forpaso de la Budho.
“Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damarama. Li honoras min plej multe el tiuj, kiuj praktikas mian instruon plej bone,” laŭdis la Budho.
La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pava.
==
2-28. La lastaj tagoj de la Budho
Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro.
Kiam la Budho atingis sian okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis.
En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinaga, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaha kaj Savati, en kiuj plenas de homoj, komercistoj kaj reĝoj.
Li ekvojaĝis de Raĝagaha, la ĉefurbo de Magada. Li iris per piedoj, akompanate de Ananda kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahula kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalana kaj Sariputa, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho.
En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.
Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disĉiplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.
La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla okera vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi liajn disĉiplojn liberiĝi el ĉiuj suferoj.

==
Nun ni venas al la lasta parto de programero budhisma scio. En tiu ĉi programero ni lernos la dekduan ĉapitron de traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. Tiu ĉi ĉapitro temas pri  Budhismaj historio kaj disvolviĝo.
==
12. Historio kaj Disvolviĝo
Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?
Respondo: Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruo jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de altaj etikaj normoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al la suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ plie Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ 12-a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.
Demando: Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?
Respondo: En ĉirkaŭ 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro el la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj de Budhismo.
Demando: Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.
Respondo: Ne nur tio, ke estas tre malmultaj ekzemploj de Budhismo persekuti la renkontitajn religiojn aŭ disvastigi la religion per konkerantaj armeoj dum ĝia disvolviĝo, Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la ideo enkonduki kredon per forto aŭ premo estas abomeninda por budhanoj.
Demando: Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?
Respondo: Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ enkondukis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis en medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis homoj sovaĝaj kaj krudaj, sed Budhismo faris ilin ĝentilaj kaj civilizitaj.  Pro Budhismo, en Hindio bestoferado ne plu furoras kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, moderna okcidenta psikologio ekricevis la influon de ĝiaj enrigardoj en homan menson.
Demando: Kial Budhismo malaperis en Hindio?
Respondo: Neniu donis kontentigan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingeblaj de Hinduismo.
Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, je la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum kaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.
Demando: Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?
Respondo: Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.
Demando: Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?
Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nunaj tempoj Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. Je la frua periodo de la 19-a jarcento kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde la jaro 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.
Demando: Ĉu vi povas diri ion pri diferencaj specoj de Budhismo?
Respondo: kun sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi adoptiĝis kaj adaptiĝis dum la disvolviĝo de homaj vivoj sociaj kaj intelektaj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vajrajano.
Demando: Kio estas Teravado?
Respondo: La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe de Pali-lingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj tenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.
Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?
Respondo: En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K., Oni pli profunde esploris pri iuj signifoj de la budhaj instruoj. Krome, la socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj taŭgan eksplikadon pri la budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano.
Demando: Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino?
Respondo: Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin men de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekteca nomo donita de Mahajano al Teravado.
Demando: Kio estas Vajrajano?
Respondo: Tiu speco de Budhismo ekaperis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. en la tempo, kiam Hinduismo travivis grandan prosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe de la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vajrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vajrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas al la supozeble nerompeblan logikon, kiun Vajrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vajrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj, do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vajrajano nun furoras en Mongolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.
Demando: Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu, se mi volas praktiki Budhismon?
Respondo: Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto.
==
Venas al ni programero de Budhisma rakonto. En la programero ni aŭskultos rakonton el la traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
66. Viro kun Bova Kapo
Ye Asan (Je Asan) riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, do li fieregis pri sia kariero. Li ĉiam primokis la abstinadon de bovaĵo:
“Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉado estas malbona kariero? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi havas nun.”
Liaj amikoj admonis lin bonkore: “Vi akumulis vian riĉaĵon per sango. Ĉesigu tion, kaj faru alian komercon.”
“Kio? Ĉu vi ŝercas? Tio estas la plej bona okupo. Mi faros tion ĝis fino de mia vivo. Ne nur mi mem, sed ankaŭ miaj filoj kaj nepoj faros tion. Imagu kiom da mono ni povos gajni! Kio estas pli valora ol mono? Vi rajtas parolaĉi pri via dogmo, tamen por mi, nenio estas pli bona ol mono.”
Nelonge poste, subita malsano trafis Ye, kaj preskaŭ forprenis lian vivon. En la sekva tago, kvankam li ankoraŭ vivis, lia ventro ŝvelis, kaj lia tuta korpo estis kovrita de kontuzoj. Li sidiĝis kaj forlasis la liton. Apenaŭ lia familio provis haltigi lin, kiam li iris el la pordo, murmurante dum la irado.
Liaj edzino kaj filoj sekvis lin en la urbon. Tie li haltigis ĉiujn preterpasantojn kaj parolis al ili: “Je la ordono de Lia Imperiestra Majesto de la infero, mi sciigu al vi, ke vi ne plu faru malbonajn aferojn. Ne plu mortigu bestojn.”
“Vi ne konas, kian torturon mi suferas en la infero. Mi deziregas, ke mi povus reviviĝi denove kaj ĝui miajn tagojn pace sub la suno, sed mi faris tiel multajn krimojn, ke atendas min nur la sufero. Mi riĉiĝis per bovaĵo, kaj tio estas mia krimo. Oni batis mian ventron tiel kruele, ke ĝi ŝvelis. Tio estas nur la komenco. Mia senkoreco destinis min al turmentado de la infero.”
Liaj amikoj malĝojis por li. Tiam ili vidis eksteratende, ke lia kapo jam aliformiĝis en tiun de bovo, kiel rimarkigo al la aliaj pri la danĝero kaŭzita de avido kaj malico.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
==

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply