38 2013-09-22
Elsendlisto
Budhisma scio
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
2-22. Monaĥo strebanta tro pene
Ĉapitro 9. Fortuno kaj Sorto
Budhisma muziko
klara luno en sennuba ĉielo
Budhismaj rakontoj
59. Resaniĝo de Li Jingwen
60. Bonkora Oficisto
61. Majstro Xin
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 38-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Unue bonvolu aŭskulti la programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos ĉapitron 9 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Ni aŭskultos programeron Budhisman scion nun. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.
La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”
Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”
La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”
Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.
Rimarko: En la teksto temas pri alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.
==
2-22. Monaĥo strebanta tro pene
Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.
Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.
Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.
Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”
Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”
“Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.
“Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”
“Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
“Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”
“Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.
“Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”
“Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
“Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”
Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.
==
Ni ĵus aŭskultis partojn el la traduko “La vivo de la Budho. Sekve ni lernos la naŭan ĉapitron de la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. En tiu ĉi ĉapitro temas pri fortuno kaj sorto, kiuj estas gravaj aferoj en nia vivo. Ni esperas, ke vi povos krei viajn bonajn fortunon kaj sorton per via propra klopodo kompreninte pri la deveno de nia sorto.
==
9. Fortuno kaj Sorto
Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
Respondo: La Budho opiniis, ke senutilaj superstiĉoj estas la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn. Kaj li publike malpermesis siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiuspecajn aferojn “malhonoraj artoj”.
“Vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, iuj religiuloj sin vivtenas per malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj kiel manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno kaj trovi fortunan lokon por konstruaĵo. La monaĥo Gotamo malpermesas tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn.”
D.I, 9–I2
Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.
Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas per vendado de sorĉaj talismanoj. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li ankaŭ garantias, ke vi povos eldiveni numerojn gajnajn por loterio. Sed se lia aserto estus vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcius, kial li ne gajnas ĉe loterio semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.
Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?
Respondo: La vortaro difinas sorton kiel “kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna.” La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kiu estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efekto, kiu estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diris:
“Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi ĝentilajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti neriproĉebla en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta alkoholaĵo, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto.” Sn. 261–6
==
Nun al ni venas programero Budhisma muziko. En tiu ĉi programero ni ĝuos budhisman muzikon “klara luno en sennuba ĉielo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Budhismaj rakontoj
Jen estas tempo por la lasta programero “Budhismaj rakontoj”. Ni aŭdigos tri rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. La rakontoj estas esperantigitaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
59. Resaniĝo de Li Jingwen
Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: “Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?” Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
Kiam ajn li liberigis bestojn, li ĉiam ridis feliĉe, dirante: “Rigardu! Ili estas denove liberaj!” Li sentis sin feliĉa dum la tuta tago.
Sinjoro Li estis alkemiisto, kiu devas sin ekipi per scioj pri kemio, psikologio kaj filozofio samtempe. Li faris eksperimenton per diversaj nekonataj kemiaĵoj. Iam li eĉ englutis iom por sperti, kio okazos post tio. Vi povas imagi, kio okazos. Fine, li malsaniĝis pro tio. Li havis grandan furunkon sur la dorso, kaj neniu kapablis kuraci lin malgraŭ diversaj klopodoj. La furunko doloris lin tiel, ke li eĉ ne povis endormiĝi tutan nokton.
Li turniĝadis en la lito. Malgraŭ en kia pozo li kuŝis, lia dorso doloris lin. Ĝuste tiam, li vidis, ke multaj fiŝoj, kraboj kaj testudoj blovadas vezikojn al lia dorso, kaj krome, ili lekis lian dorson. Li tuj sentis neeldireblan komfortecon pro tio. Plej baldaŭ, liaj ostoj ne plu doloris, kaj lia dorso tute resaniĝis. Li elsaltis el la lito kun granda ĝojo. “Ho, mi povas piediri denove. Rigardu! Mi resaniĝis!”
La kuracistoj tute ne povis kredi tion. Neniu furunko tiom serioza povis resaniĝi tiel rapide! Sed la furunko malaperis, kaj ĉiuj venenaĵoj jam forlasis lian korpon. Li estis eĉ multe pli sana ol antaŭ la malsaniĝo.
En la resta tempo de sia vivo, kiam ajn li havis monon, li ĉiam iris al lagbordo aŭ bazaro, kaj ĝentile demandis fiŝistojn, ĉu ili kaptis ion— fiŝojn, krabojn aŭ testudojn. Poste li elspezis tutan monon kaj portis la fiŝojn, krabojn kaj testudojn al lagbordo kaj liberigis ilin. Kun rido sur la vizaĝo, li diris kontente: “Rigardu! Rigardu! Ili denove estas liberaj!” Kaj li rigardis ĝis ili ĉiuj malaperis el lia vido. Poste li hejmeniris ĝojplena.
==
60. Bonkora Oficisto
Pan Hua estis gubernia juĝisto. Estante honesta kaj bonkora, li ĉiam favoris ne nur homojn en la gubernio, sed ankaŭ bestojn. Li faris leĝon, ke neniu en la gubernio sin vivtenu per fiŝkapto, kaj iu ajn trovita estu arestita kiel krimulo. Kvankam multaj homoj sin vivtenis per fiŝkapto antaŭe, ili sciis, ke la juĝisto estas bonkorulo, tial ili ne plendis kontraŭ lia ordono. Ili obeis la novan leĝon, kaj ĉio iris bone en la gubernio.
Ĉio estis en tiel bona ordo, ke kiam juĝisto mankis en pli granda gubernio, superulo decidis rekomendi Pan por la ofico. Kiam la homoj en lia antaŭa gubernio informiĝis, ke Pan promociiĝos, ili sentis ne nur feliĉon kaj fieron por lia honoro, sed ankaŭ bedaŭron pro lia forlaso. Ĉu ilia nova juĝisto estos ankaŭ tiel bona kiel Pan?
Venis adiaǔa tago. La vojo estis plene borderita de homoj alvenintaj de proksime kaj malproksime por adiaŭi lin. Estis viroj, virinoj, knaboj kaj knabinoj. Estis maljunuloj tiel aĝaj, ke ili venis helpate de siaj nepoj, kaj ankaŭ infanoj tiel junaj, ke ilin portis la gepatroj. Ili ĉiuj alvenis por diri adiaŭon al Pan.
Viro paŝis el la homamaso, kaj genuiĝis antaŭ Pan. Li prezentis al Pan dek taelojn da arĝento respekte per ambaŭ manoj: “Jen humila donaceto por esprimi mian sinceran dankon al vi! Mi esperas, ke Via Moŝto akceptu favore.”
“Mi ne akceptas tion,” koleriĝis Pan, “Mi jam sciigis al vi ĉiuj, ke neniu preparu donacon por mi. Ĉu vi ne scias pri tio?”
“Jes, mi scias bone, sed ĉi tio estas malsama. Mi estis ŝtelisto. Kiam mi estis kaptita, mi pensis, ke mi mortos pro tio, ĉar la kaptitaj ŝtelistoj kutime estas senkapigotaj. Sed vi ne mortigis min. Anstataŭe, vi admonis min ŝanĝi mian konduton. Mi vere ŝanĝis mian vivrimedon. Mi estis tiel emociita de via favoro, ke mi decidis ne plu ŝteli. Mi lernis teknikon, edziĝis kaj nun vivtenas familion. Ĉio, kion mi havas hodiaŭ, sin ŝuldas al via bonkoreco. Se vi ne estus tiel bonkora, mi jam fariĝus senkapa kadavro putriĝinta en tombo. Jen kial mi speciale esprimas mian profundan dankon al vi.”
Pan rifuzis lian donacon, sed tio montris, kiel bona oficisto li estas.
Homoj loĝantaj ĉe la lagoj kaj riveroj en la gubernio aŭdis ploron kaj lamenton ankaŭ el la akvo. La fiŝoj ankaŭ sciis, ke iliaj feliĉaj tagoj finiĝos kaj ili estos kaptitaj kaj turmentitaj por fariĝi frandaĵo de homoj.
Eĉ fiŝoj kaj kraboj domaĝas sian vivon, kaj malĝojas kiam ilia protektanto forlasas ilin.
==
61. Majstro Xin
Majstro Xin (Ŝjin) estis bonzo kun profunda saĝo kaj granda povo. La brilan atingon li gajnis per diligenta sinkulturado. Ĉar li estis tre saĝa, li estis tre kompatema. Ĉar li estis tre potenca, li estis tre indulgema.
Foje li vidis maljunan fiŝiston kun korbo. Li rigardis en la korbon kaj trovis, ke ĝi plenas de testudoj. Li sciis bone, ke la testudoj estos manĝitaj, kiu ajn aĉetos ilin. “Kompatindaj testudoj,” li pensis, “vi ne volas morti, ĉu?” Li do elprenis sian monujon kaj aĉetis ĉiujn testudojn el la korbo kaj metis ilin en vivliberigan lageton.
Plurajn jarojn poste, okazis serioza sekeco. Ĉiuj kamparanoj ege maltrankviliĝis pro tio. Se ne pluvos, plantaĵoj ne kreskos, kaj oni mortos de malsato. Tiam oni bone sciis pri morto el malsato, ĉar tio okazis ofte. En sekeca periodo estis tiel multaj malsatuloj, ke oni ne kapablis trovi manĝaĵon facile. Oni devis sin vivteni per herbo kaj arboŝelo. Multaj homoj mortis pro malsato.
Ĉiufoje, post komenciĝo de la sekeco, kamparanoj senprokraste oferis bovojn kaj kaprojn al dioj por peti pluvon, sed tio neniam efikis.
Ĉi-foje, iu havis novan ideon: “Ni petu Majstron Xin por helpo. Li estas tiel potenca, ke li certe kapablas ion fari kontraŭ la sekeco.”
Ĉiuj iris en la templon kaj petis Majstron Xin pluvigi. Li ridetis kviete, kaj respondis al ili: “Bone! Sen problemo! Mi preĝu por pluvo, tamen vi devas helpi min unue. Ekde nun ĝis nia ceremonio, neniu el vi mortigu vivestaĵojn. Ĝis tiam, vi ĉiuj devas manĝi nur vegetaran manĝaĵon. Alie, neniom efikos nia klopodo.”
Eĉ por pluraj frandemuloj, kiuj ne povis manĝi sen viando, estis multe pli bone preni vegetaran manĝaĵon ol manĝi nenion. Kaj krome, ili ĉiuj respektis Majstron Xin, do ili promesis, ke ili ne plu mortigos bestojn aŭ manĝos viandon.
En la tago por la ceremonio, ĉiuj de tiu regiono kolektiĝis en la templo kun oferoj el fruktoj kaj incensoj. Majstro Xin atendis ilin. Kiam ĉio estis preta, li bruligis incensojn kaj komencis preĝi. Li prilitaniis mantron: “Om! Dajrta salo salo… ”
“Mi komprenas eĉ neniun vorton!” iu flustris.
“Ĉu vi opinias, ke tio vere efikos?” demandis alia al siaj najbaroj.
Multaj homoj diris: “Se tio vere efikos, mi fariĝu vegetarano.”
La majstro preĝis konstante, kaj antaŭ ol forbruliĝis la unua incenso, nubego kovris la ĉielon kaj pluvego ekverŝiĝis al la soifa tero. Ĉiuj genuiĝis kun estimo kaj ĝojo. Ili ne povis distingi, ĉu ilia vizaĝo malsekiĝis pro pluvo aŭ pro dankemaj larmoj.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
• sabato, Septembro 21st, 2013
kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la
RSS 2.0 feed.
Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply