Verkinto:
• sabato, Junio 29th, 2013

Elsendlisto:
Budhisma scio
28. La rakonto de sinjorino Pataĉara
29. La bandito Angumala
30. Ŭakali kaj la Budho
Budhisma muziko
Muziko ludita per Ĝengo
Budhismaj rakontoj
28. Puno pro Krueleco
29. Kuracisto Testudo
30. Bravaj Kokoj
Amikeco pri vivo kaj morto
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia dudeksesa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
Nun ni aŭskultu budhisman scion. Hodiaŭ ni aŭskultos ĉapitrojn dudek ok, dudek naŭ kaj tridek de la nova traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
28. La rakonto de sinjorino Pataĉara
  Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de la domo kaj ne permesis ŝin eliri.
Kiam Pataĉara estis deksesjara, ŝiaj gepatroj volis edzinigi ŝin al filo de alia riĉulo. Sed ŝi jam enamiĝis al sia servisto kaj deziris vivi kun li.
Do antaŭ la geedziĝa ceremonio Pataĉara vestiĝis kiel servisto kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene. Ŝi renkontis sian amaton en la decidita loko kaj ili kune forkuris.
La juna paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis naskonta bebon. “Neniu helpos min ĉi tie,” Ŝi diris al sia kara edzo, “sed la gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj, por ke mi nasku nian infanon tie.”
Sed ŝia edzo diris: “Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili mortigos min. Estas neeble por mi reiri.” Ŝi petegis lin multfoje, sed ĉiufoje li rifuzis.
Iutage, dum foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: “Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj.” Kiam la edzo revenis hejmen, li trovis, ke la edzino jam foriris. Li kuratingis kaj petegis ŝin reveni hejmen, sed ŝi rifuzis. Ĝuste tiam okazis ŝiaj naskdoloroj kaj baldaŭ ŝi naskis filon. Ŝi pensis: “Nun ne plu necesas iri al miaj gepatroj,” do ŝi revenis hejmen kun la edzo.
Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum la edzo laboris ekstere. La edzo kuratingis ŝin kaj petegis kiel antaŭe, ke ŝi revenu kun li, sed ŝi ne obeis.
Subite okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo: “Mi ekhavis naskdolorojn ne elteneblajn, mia kara. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvego.”
En la pluvego la edzo iris tien kaj reen kun hakilo, serĉante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li tuj aliris por haki ĝin. Ĝuste tiam venena serpento elrampis kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon.
Dum Pataĉara atendis la edzon, ŝiaj doloroj pli kaj pli intensiĝis, kaj ŝi baldaŭ naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion alian ol teni la infanojn en la sino kaj tranokti laŭeble kuntiriĝinte sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego, kun maltrankvileco pri la edzo.
Portante la novnaskitan bebon sur la dorso kaj tirante la alian infanon je la mano, Pataĉara ekiris frumatene laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj eksteratende trovis lin morta. “Mia karulo mortis sur la vojo nur pro mi!” ŝi ekploregis.
Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis sufiĉan forton por porti du infanojn samtempe. Ŝi do restigis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la bebon tra la rivero. Poste, ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano.
Apenaŭ ŝi atingis la rivermezon kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forprenis la novnaskitan bebon. Vidinte tion, Pataĉara tuj ekkriis plengorĝe: “Ŝu! Ŝu!” Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, ĝi pensis: “Panjo vokas min.” Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de la bordo kaj fordrivis pro la torento.
Nun Pataĉara ege malĝojiĝis kaj senĉese ploregis dirante, “Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo.” Ŝia ploro daŭris ĝis ŝi renkontis viron. Ŝi demandis lin: “Sinjoro, kie vi vivas?”
“En Savati,” li respondis.
“Vivas ia familio en ia strato de la urbo Savati. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?”
“Jes, sinjorino, sed ne demandu min pri tiu familio. Demandu min pri alia laŭ via scio.”
“Bonkora sinjoro, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili,” ŝi petis.
“Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron,” respondis la viro, “En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj de la familio mortis pro la fatalaĵo.”
“Ne!” vekriis Pataĉara.
“Jes, ĉu vi ne povas vidi la fajron tie?” li demandis, montrante iom da flamo, “Jen estas ilia funebra fajro.”
Aŭdinte tion, Pataĉara tuj falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro kordoloro. Kelkaj vilaĝanoj alvenis kaj portis ŝin al Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli al ŝi per plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi tuj rememoris pri siaj antaŭaj vivoj. Ŝi petis al la Budho ordini ŝin, kaj tiel ŝi fariĝis budhisma monaĥino.
==
29. La bandito Angumala
La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.
Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”
“Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.
“Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”
“Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.
“Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”
“Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.
“Ne!” respondis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”
Kiam Ahinsaka sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”
“Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.
“Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingron de la sama homo.”
Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kosalo.
Kaŝiĝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li kutime elkuris je oportuna ŝanco, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.
Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li forrabis tre multajn homvivojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.
“Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa, “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj krome, se mi iros tien, li eĉ mortigos min.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sin mem. Ŝi pensis: “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”
Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li deziregis likvidi la ŝuldon kaj ekhavi decan vivon laŭeble plej frue. Li pensis: “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por plenumi la taskon se ŝi venus al mi.”
Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.
Ekvidinte la Budhon, la vilaĝanoj tuj kriis: “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Danĝerege! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.
Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” Tiam la Budho subite aperis inter ili. Angulimala tuj pensis: “Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”
“Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.
Angulimala ne povis kompreni, kion aludas la Budho, li do demandis: “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”
“Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al ili. Do mi staras senmove sed vi ne.”
Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.
Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent soldatoj kaj ĉevaloj. La Budho demandis lin: “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”
“Aperis la plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj ni iros kapti lin.”
“Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj flavan robon?”
“Mi adoros al li,” respondis la reĝo.
La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj tuj diskuris pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.
==
30. Ŭakali kaj la Budho
En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu ege admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis: “Vivante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos tion fari ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.
Ekde tiam, li havis oportunecon por ĉiam admiri la Budhon. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de lia saĝo, kaj diris nenion pri tio. Anstataŭ legi, lerni kaj mediti ĉiutage, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne spertos afliktiĝon.”
Do iutage la Budho akceptis inviton kaj forlasis Ŭakali por retiriĝi en Raĝagaha dum tri pluvaj monatoj.
Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis: “Tri monatoj estas tempo tro longa. Kiel mizeran tempon mi devas pasigi. Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”
Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali decidis sin ĵeti de Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho tuj aperigis sian transformiĝon sur la rando de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakali tuj malaperis kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”
==
Budhisma muziko
Venas nia programero budhisma muziko. Hodiaŭ ni ĝuos muzikon luditan per antikva muzikilo Ĝengo en Ĉinio.
==
Post la bela muziko venas nia lasta programero de Budhismaj rakontoj. Ĉifoje li aŭskultos tri rakontojn voĉlegitajn de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia kaj unu rakonton esperantigitan kaj voĉlegitan de samideanino Arris.
==
28. Puno pro Krueleco

En Tang-dinastio (Tan) estis tre kruela kamparano.
Iutagmeze li iris al sia kampo por rigardi la plantaĵojn, kaj en la kampo li trovis bovon, kiun la najbaro uzis por plugi teron. La bovo manĝis kaj tretis la plantaĵojn.
La kamparano furioziĝis.”Mi plantis la plantaĵojn kun granda peno, kaj nun vi aŭdacas ŝteli kaj eĉ treti. Ĉu vi jam enuas pri via vivo?” Li do elprenis tranĉilon kaj kriegis: “Mi ne mortigos vin, sed vi manĝas miajn plantaĵojn, mi do detranĉos vian langon. Ĉu vi aŭdacos ŝteli plue?”
Eble la bovo komprenis, ke ĝi estas kulpa, ĉar ĝi mallevis la kapon kaj aspektis pentoplena. La malica kamparano kaptis ĝin je la korno kaj detranĉis ĝian langon. La bovo sin detenis de bleko kvankam ĝi suferis de granda doloro.
Poste, la senkora kamparano prenis edzinon kaj generis tri infanojn. Ĉiuj liaj infanoj perdis parolan kapablon ekde tiam, kiam ili komencis paroli duonjaron. Li ne sciis, pro kio la infanoj mutiĝis. Li portis la infanojn al famaj kuracistoj, sed ili havis nenian metodon kuraci la strangan malsanon.

Tiam la kamparano rememoris pri la bova lango, kiun li detranĉis antaŭ dek jaroj. Li konsciis, kio okazis al liaj infanoj. Li eksuferis punon pro sia propra krueleco.
==

29. Kuracisto Testudo
Subite aŭdiĝis bruo kaj tumulto el la kuirejo: “Kaptu ĝin! Ĵetu ĝin en la kaldronon!”
Kiam Huang Dehuan (Hŭan Dehŭan) aŭdis la bruon, li pensis, ke io okazas, kaj tuj alkuris rigardi. Li vidis testudon rampanta sur la planko. Ĝi aspektis vere kompatinda. Huang demandis al la kuiristoj, kial ili bruas pro la malgranda testudo.
“Ni estis kuirantaj ĝin por vi, Sinjoro. Mi levis la kovrilon de la kaldrono por vidi, ĉu ĝi estas bone kuirita, sed ĝi kaptis la kovrilon kaj elrampis. Ĝia dorso jam vundiĝis, sed ĝi ankoraŭ kapablas movi la kapon kaj krurojn. Tio timigis nin.”.
Huang Dehuan do ordonis la kuiristojn, ke ili portu la testudon al rivero kaj forliberigu ĝin. Li decidis ne plu turmenti bestojn por manĝi. Li estis vegetarano ekde tiam.
Iam post pluraj jaroj, Huang suferis de serioza febro. Liaj familianoj portis lin al riverbordo por ke la malvarmeta brizo komfortigu lin.
Iunokte li trovis ion grimpi sur lian korpon, kaj tuj eksentis komfortecon.
Kiam la suno leviĝis, li sin trovis iom malvarma kaj pli komforta je la brusto. Li rigardis malsupren kaj trovis, ke lia brusto estas kovrita de koto. Sur la lito sidis testudo. Kiam ĝi vidis, ke li jam vekiĝis, ĝi kapsignis al li kaj rampis eksteren.
Tiutage, Huang resaniĝis de la febro kaj kapablis ellitiĝi. Liaj familianoj diris al li, ke li reakiris sian vivon el la morto. La kuracisto diris, ke eble li jam mortus se la testudo ne venus ĝustatempe por malvarmigi lin.
Huang diris al siaj familianoj, kiel grave estas ne mortigi bestojn. Li vivis ĝis la aĝo de 80 jaroj kaj mortis pace sen ajna doloro aŭ malsano.
==
30. Bravaj Kokoj
  
Iam ĉinoj vokis homon ne per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Quzhou-urbo (Ĉjuĝoŭ) estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang (Fan) la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉis al ĉiuj. Iutage li iris al Familio Hou (Hoŭ) por kolekti imposton.
“Frato Hou, mi jam petis, ke vi pagu ĉijaran imposton. Mi scias, ke neniu volas pagi, tamen mi devas plenumi la ordonon de mia superulo.”
Hou la Dua diris afable: “Fang la Tria, vi scias bone, ke ĉijara rikolto estis sufiĉe malbona. Ni havas neniom por pagi. Ĉu vi bonvole prokrastu la pagigon je dek tagoj aŭ duonmonato? Eble ni kapablos kolekti iom da brulligno por vendi kaj gajni monon por pagi la imposton al la reĝo.”
Dum Fang la Tria paŭzis por pripensi, Hou la Dua ordonis sian edzinon prepari manĝon por la gasto. Tuj kiam sinjorino Hou elpordiĝis kun kuireja tranĉilo en la mano, Fang kvazaŭ ekvidis virinon en bruna kostumo staranta ekster la pordo kaj petanta, ke li estu bonkora por savi ŝian vivon.
Ĝuste tiam, aŭdiĝis kokina klukado. Li tuj konsciis, ke la kokino estas bruna. Li do haste diris al Hou la Dua: “Mi jam manĝis. Nenion preparu por mi.” La edzino de Hou la Dua demetis sian tranĉilon, kaj la kokino estis savita.
Kiam Fang revenis al Familio Hou por la imposto post semajnoj, la bruna kokino bonvenigis lin respektoplene ekster la pordo. Ĝi vicigis siajn idojn kaj ili ĝojis vidi lin.
Fang prenis la monon kaj eliris. Kiam li ekgrimpis monton malproksiman, trapasinte rojon ĉe la kampo de Familio Hou, tigro trudiĝis el la arbaro kaj sin ĵetis al li. Fang la Tria dronis en granda teruro. Li povis fari nenion ol fermi siajn okulojn por akcepti la eventualan katastrofon.
Tiam li aŭdis strangan bruon, li malfermis la okulojn kaj vidis, ke la kokino kaj kokidoj kune atakas la tigron. Kiel kokoj kapablis batali kontraŭ tigro? Ili flugis supren kaj bekpikadis ĝiajn okulojn. La tigro forfuĝis vekriante.
Fang la Tria perdis sian konscion. Kiam li vekiĝis, li revenis al Familio Hou kaj aĉetis la kokinon kaj ĉiujn ĝiajn idojn je tre alta prezo. Li portis ilin hejmen kaj prizorgis ilin por ĉiam.
==
Amikeco pri vivo kaj morto
Esperantigis Arris
Okazis milito. Iu soldato vidis, ke lia bona amiko falis en la batalejo. Li ĝuste sin kaŝis kun aliaj soldatoj en tranĉeo kiam la kugloj flugadis super la kapo. Li petis permeson de la oficiro, ke li iru al la “senhoma regiono” ekster la tranĉeo por savi sian amikon trafitan de kuglo.
“Vi rajtas iri,” la oficiro diris, “sed mi opinias, ke tio estos senutila. Probable via amiko jam mortis, kaj eble eĉ ankaŭ vi perdos vian vivon!” la konsilo de la oficiro ne haltigis la soldaton. Anstataŭe, li kuraĝe sin ĵetis eksteren.
La soldato sukcese trovis sian amikon, kaj metis lin sur sian dorson. Kurante al la tranĉeo, la soldato estis trafita de kuglo kaj li falis en la tranĉeon kune kun sia vundita amiko.
La oficiro esploris la vundon de la soldato, kaj diris kun bedaŭro: “ Mi ja diris al vi, ke via klopodo estos senutila. Jen via amiko jam mortis. Ankaŭ vi serioze vundiĝis, kaj eble ne povos vivi longe.”
“Sed tio valoras, oficiro.”
“Kio? Valoras? Sed via amiko jam mortis!”
La soldato respondis: “Jes, Oficiro, li jam mortis, tamen ĉio, kion mi faris, estas valora. Ĉar kiam mi atingis lin, li ankoraŭ vivis. Li diris: ‘Jim, mi ja certis, ke vi venos!’ ”
==
La tempo flugas pli rapide ol nia imago, kaj nun venas la fino de nia elsendo. Antaŭ la adiaŭo ni sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva semajnfino. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply