Verkinto:
• dimanĉo, Aprilo 28th, 2013

  Sendlisto:
  

Elsendlisto:

Aktualaĵo:

Somera aktivado de Esperanto okazos en Monaĥejo Tiefosi de Ĉinio

 Budhisma scio:

La vivo de la Budho, Ĉapitro 1-3

1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

1-2. La naskiĝo de la reĝido

1-3. La nomdona ceremonio

 Budhisma muziko:

Muziko ludita per ĝengo

 Budhismaj rakontoj:

1. La Ploranta Simio

2. Dankemo de Testudo

3. Reĝo Cheng Tang kaj la Reto

 =====
 
  Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas la deksepa elsendo de nia retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos aktualaĵon, Ĉapitrojn de nova esperanta traduko “La vivo de la budho” kiel novan programeron de budhisma scio, kaj poste sekvos budhismaj rakontoj kaj muziko.
 Unue ni aŭskultu aktualaĵon.


 =====
 
  Aktualaĵo:
  Somera aktivado de Esperanto okazos en Monaĥejo Tiefosi de Ĉinio
  Somera aktivado de Esperanto okazos en Monaĥejo Tiefosi de la 21-a de julio ĝis la deka de aŭgusto. La aktivadon organizos Ĉina ILEI kaj Xi’an-a esperanto-asocio. Dum la aktivado ni okazigos esperantajn kursojn, kaj seminarion pri esperantologio kaj esperanta instruado.
  Viaj partopreno kaj subteno estas bonvenaj.
 La kontakta retadreso por la aktivado estas miaohui@budhano.cn
 =====
 
 Venas programero de budhisma scio. Ekde hodiaŭ ni aŭskultos novan esperantan tradukon de Miaohui. La nomo de la traduko estas “La vivo de la budho”. La enhavo de la traduko publikiĝas sinsekve en la forumo de Budhana Retejo Esperanta. La adreso de la forumo estas http://www.budhano.cn/forumo  Viaj legado kaj korektado estas bonvenaj. Ni aŭskultu ĉapitrojn unu ĝis tri ĉifoje.
 =====
 
  1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodana. Li edziĝis al Kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie nun estas Nepalo. La ĉefurbo de Regno Ŝakja nomiĝis Kapilavatu kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anjana de Kolijanoj. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas “vizion”. Sed la plej mirindaj kvalitoj estis ŝiaj virto kaj talento, do ŝi estis naturdotita kun plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodana  konvenis al sia aminda edzino. Li nomiĝis “La reĝo de la leĝo”, ĉar li regis en la regno laŭ la leĝo. Neniu el la Ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la dommastroj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.
  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi trovis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Anota Lago en Himalajo. Post banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis elefanto portanta blankan lotusfloron per sia trunko. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj iris en ŝian uteron tra la dekstra flanko de ŝia korpo. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, sciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoreco en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo frumatene en la sekva tago. La reĝo konfuziĝis, kaj tuj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
  “Via Reĝa Moŝto,” diris la saĝuloj, “vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura, kaj la infano fariĝos grandulo.” La reĝo kaj reĝino ekĝojegis aŭdinte tion.
 Ili tiel plezuriĝis, ke ili invitis multajn nobelojn en la lando al la palaco por festeno kaj por informi ilin pri la bona novaĵo. Eĉ bezonantoj ne estis forgesitaj. Oni donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno avide atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivon por si mem kaj la naskiĝonta bebo.
 =====
 
  1-2. La naskiĝo de la reĝido

  Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la signo, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris al li: “Mia kara, mi devas iri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en la gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: “Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo.”
  La reĝo sendis soldatojn por antaŭtempe purigi la vojon, kaj ankaŭ aranĝis, ke aliaj gardos la reĝinon kiam oni portos ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavatu, kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servantoj.
  La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parkon Lumbini sur la vojo al Regno Kolija. La ĝardeno proksimis al la regno nomata Nepalo ĉe la piedo de Himalaja Montaro. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun Salarboj, aromaj floroj, kaj viglaj birdoj kaj abeloj. La reĝino ordonis la portantojn de la palankeno halti por iom ripozi, ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub Salarbo, okazis al ŝi nasko kaj naskiĝis bebo. Estis fortuna tago. La nasko okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. La tagon oni celebras nun kiel Vesakon, la festo de tri gravaj aferoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvaniĝo de la Budho. 
  Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:
  “Mi estas la ĉefo de la mondo; Mi estas la plej granda en la mondo; Mi estas la plej eminenta en la mondo. Tio ĉi estas mia lasta naskiĝo. Mi ne plu revenos.”
 Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavatu post la naskiĝo de sia filo. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li estis tre feliĉa, kaj la informo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo cirkulis en la regno kaj ĉie estigis ĝojon.
 =====
 
  1-3. La nomdona ceremonio
  Reĝo Sudodana havis maljunan instruiston tre faman pro la saĝo. Li nomiĝis Asita la saĝulo, kaj vivis en ĝangalo. Iutage, kiam li sidis meditante, li aŭdis kanton kaj vidis dancon de la ĉielanoj. “Kial vi estas tiel ĝojaj?” li demandis. “Ĉar la plej eksterordinara vivestaĵo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbini,” respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asita tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.
  La reĝo tre ĝojis vidinte sian saĝan maljunan instruiston denove. Post la sidiĝo de la saĝulo en la palaco, la reĝo portis la reĝidon antaŭ lin kaj diris, “Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu vidi, ĉu li havos bonan estontecon.”
  Tion dirinte, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke li esploru lin zorgeme. Sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asita prenis la piedojn de la bebo kaj ekzamenis ilin tre atente. Vidinte makulojn sur la plandoj de la reĝido, li stariĝis kaj diris: “La reĝido fariĝos tre granda instruisto en tiu ĉi mondo.” La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis siajn manplatojn kaj esprimis sian respekton al la juna reĝido. Vidinte tion, la reĝo ankaŭ faris la samon. Tio estis la unua saluto de la reĝo.
  En la kvina tago de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn por atesti la nomdonan ceremonion kaj proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis, “La reĝido fariĝos la  Reĝo de Reĝoj se li volas regi la mondon. Se li elektos religian vivon, li fariĝos Budho, la plej granda saĝulo.”
  “La reĝido fariĝos nenio alia krom la Budho.” diris Kondana, la plej juna el la kvin saĝuloj.
 Tiam la saĝuloj nomis lin Sidarto kun senco “plenumita deziro” aŭ “tiu, kiu plenumis sian celon.”
 =====
 
 Jen estas nia programero de budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuos budhisman muzikon luditan per antikva ĉina muzikinstrumento “Ĝengo”.
 =====
 
 Sekvas la lasta programero: budhismaj rakontoj. Ĉifoje ni aŭskultos tri rakontoj el la rakontaro “Amo al la vivoj” tradukita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina radio internacia. Ĉiuj rakontoj estis veraj okazaĵoj en antikva ĉinio. Mi esperas, ke la belaj rakontoj povos pliigi la amon de homoj al bestoj amindaj kaj kompatindaj. La motivo traduki tiun ĉi libron estas interesa. Pri tio vi scios en nia sekva elsendo. Ni ĝuu rakontojn.
 =====
 
  La Ploranta Simio
  Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo.
  La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Chu-regno (Ĉu).
  Ĉiujare la reĝo gvidis armeon inspekti sian regnon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon.
  La reĝo havis generalon nomatan Yang Youji (Jan joŭĝji), kiu famis pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per pafarko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado kunikloj, cervoj kaj ĉiuj aliaj animaloj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de la sagoj de Generalo Yang. Se li pafis cent fojojn, li trafis dekoble dek fojojn…
  Arbo granda kaj maljuna staris en la ebenaĵo. Kiam la soldatoj pasis preter ĝi, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadis malrespekte, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.
  ”Bonege, beluleto! Mi donu al vi lecionon,” diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, tiel ke la sago flugis sentrafe en la aeron. Tio kaŭzis ridegon el la militistaro.
  ”Jen hazardo. Gardu la alian!” Li pafis alifoje, sed la simio ne plu provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, snufis malestime kaj rompis en du pecojn.
  La soldatoj freneziĝis de kolero. Ili pafadis al ĝi, tamen ĝi reagis sagace kaj lerte. Ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj mokis ilin desplie.
  Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis Generalon Yang pafi ĝin.
  La simio ŝajne ekkomprenis la situacion. Tuj kiam Generalo Yang rajdis al la arbo, ĝi ekploris. Ĝi ploris kaj kriis korŝire kun torentaj larmoj sur la vizaĝo.
  La reĝo demandis mirigite: “Pro kio la simio ploras?”
  Generalo Yang respondis: “Eble ĝi scias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel lerta kaj sagaca ĝi estas, ĝi ne povos eviti morton pro la ordono de Via Moŝto. Jen kial ĝi ploras.”
  La reĝo mallevis la kapon kaj enpensiĝis: “Kiel malĝoja estas la simio! Ĉiuj aliaj animaloj suferas same!” Kompato estiĝis kaj regis en la koro de Lia Moŝto. Li ordonis, ke Generalo Yang demetu sian armilon, kaj haltigu la armeon por ke la animaloj ne plu suferu de la ĉasado.
 Li anticipe revenis al la ĉefurbo. Oni informiĝis, ke la reĝo emociiĝis de simiaj larmoj. Ĉiuj en la regno sin opiniis feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis despli diligente por sia regno. Ekde tiam Chu-regno estis prospera kaj potenca dum centoj da jaroj.
 =====
 
  Dankemo de Testudo

  Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyin-gubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
  Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera.
  Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Yu savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Yu najlis sian rigardon al la testudo ĝis kiam ĝi malaperis el lia vidkampo.
  Plurajn jarojn poste Kong Yu promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li sufokis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo de la kortego. Tio estis alta rango en tiu periodo.
  La oficista atestilo por Lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Yu, la kortegaj metiistoj ekmuldis sigelilon por li. Sed ili trovis eksteratende, ke la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Ili opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis la muldadon, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo turnis sian kapon malantaŭen por ion rigardi.
  Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian instruon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis: “Via Lorda Moŝto. Lia Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen la supra parto de la nova sigelilo ĉiam havas formon de retrorigardanta testudo je la muldiĝo.”
  ”Daŭrigu,” diris Kong Yu, “kaj muldu ĝin denove.”
  La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la elmuldita sigelilo formiĝis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Yu. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon.
  La reĝo alvenigis Kong Yu por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝas en formo de testudo, sed Kong Yu havis nenian ideon pri tio.
  Hejmenirante, la lordo subite rememoris antaŭan okazaĵon. En la sekva tago kiam li estis en la palaco, li raportis al la reĝo: “Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pensis pri la sigelilo en formo de testudo, kaj probable trovis la kaŭzon.
  ”Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj kaptitan testudon, kaj sentis grandan kompaton al ĝi. Mi do aĉetis kaj forliberigis ĝin en riveron. La testudo ŝajne bone komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la akvosupro kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte la kapon, same kiel la formo de tiu ĉi sigelilo.
  ”Via Reĝa Moŝto promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo. Verŝajne, tio aludas, ke la alta rango, per kiu Via Reĝa Moŝto favoris min, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis la Ĉielon.”
 La reĝo do diris al siaj korteganoj: “Tiuj, kiuj faris bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Yu estas bona ekzemplo por tio.”
 =====
 
  Reĝo Cheng Tang kaj la Reto
  Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉen Tan). Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
  Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte:
  Ĉiuj birdoj en la ĉielo,
  Ĉiuj animaloj sur la tero,
  Ĉiuj animaloj de la nordo, okcidento, oriento kaj sudo,
  Venu en mian reton,
  kaj neniu el ĝi forfuĝu plue.
  La reĝo Cheng Tang maltrankviliĝis vidante tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed kiel saĝa budhano, li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu fermita.
  La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la reĝo, kaj ankaŭ ne kuraĝis haltigi lin. Tiam li aŭdis la reĝon preĝi laŭte:
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de dekstre;
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de maldekstre;
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de supre;
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de malsupre.
  Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu en mian reton.
  La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la reĝo Cheng Tang.
 Shang-dinastio (Ŝang) fondita de Imperiestro Cheng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.
 =====
  Finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Mi esperas, ke vi havos agrablan semajfinon. Ĝis la sekva elsendo, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply