En Ĉinio de 1573 ĝis 1620 daŭris la periodo Wanli (Ŭanli) de Ming-dinastio (Min), dum kiu la pilgrimantoj atingis Masaĉusecon (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Yu (Ju) vivis en la bela ĉina urbo Hangzhou (Hanĝou). La urbon Hangzhou Marko Polo nomis “Kinsai” kaj laŭdis kiel “la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero, tiel belan kiel paradizon”.
Sinjoro Yu emis fari bonajn aferojn kaj neniam mortigis vivestaĵojn.
En nia rakonto, familio najbara de Yu estis priŝtelita kaj perdis ĉion, kion ili posedis. Yu malavare donacis monon por ilin vivteni. La edzino de la najbaro estis profunde emociita de lia favoro.
Iutage ŝi havigis al si dek angilojn. Por esprimi sian dankemon al Yu, ŝi donacis ilin al la maljuna patrino de sinjoro Yu. Angilo estis rare havebla manĝaĵo por ĉinoj. La familio Yu neniam mortigis vivestaĵojn, do la servistoj metis la angilojn en grandan urnon por liberigi ilin iutage estonte.
Ne longe poste, maljuna sinjorino Yu vidis en sonĝo, ke dek viroj venis en ŝian ĉambron kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi ĝis la tero. Kiel strange ili sin vestis! Ĉiu el ili portis koloran vestaĵon kaj pintan ĉapelon. Ili petis: “Ni petas vian favoron. Bonvolu savi nian vivon.” Dirinte, ili foriris.
Vekiĝinte, la maljuna sinjorino perpleksiĝis pro la kurioza sonĝo. Ŝi tute ne sciis, kies vivon ŝi kapablas savi, kaj kion ŝi povas fari por tio. Kiel inteligenta virino, ŝi vizitis sortodiveniston.
La divenisto aŭguris, ekzamenis ŝian naskiĝdaton kaj pririgardis ŝian manplaton. Li profetis: “Ne maltrankviliĝu, sinjorino. Tio estas bonaŭgura sonĝo, tute ne malbona. Tiuj vivestaĵoj deziras vian helpon por savi sian vivon. Vi ne bezonas serĉi ilin malproksime. Ili estas ĝuste en via domo.”
Ŝi hastis hejmen kaj ekserĉis ĉien por trovi la saveblajn vivestaĵojn. Fine servisto rememoris pri la fiŝoj en la urno. Tiam ili komprenis, ke la dek homoj en la sonĝo estas ĝuste la dek angiloj.
Maljuna sinjorino Yu diris: “Ni preskaŭ perdigis dek vivojn pro malatento!” Ŝi tuj portigis la angilojn al lageto kaj senprokraste liberigis ilin en la akvon.
Poste, la fiŝoj vivis feliĉe, kaj la familio de Yu des pli riĉiĝis.
• merkredo, Aprilo 28th, 2010
kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la
RSS 2.0 feed.
Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply