Klara rojo fluis preter la domo sidanta inter belaj floroj en verda arbaro.
La suno brilis en la blua ĉielo. Malgranda knabo sin amuzis en la korto de la domo. Subite cervo entrudiĝis en la korton. Ĝi hokis la knabeton je la vestaĵo per korno kaj portis lin eksteren. La timigita knabeto ekploregis plengorĝe. Aŭdinte tion, lia patrino elkuris kaj vidis, ke cervo kuras al la montaro portante ŝian infanon.
La terurita patrino tuj postkuris la cervon per sia tuta forto. Baldaŭ ŝi trovis, ke la knabeto sidas sekure en la herbejo. Kiam li vidis la patrinon, li ekridis kaj etendis la brakojn al ŝi. La patrino ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj eklarmis de ĝojo.
Ŝi hastis hejmen kun sia karuleto. Sed atinginte la domon, ŝi haltis stupore antaŭ la vidaĵo. Apenaŭ ŝi elkuris por atingi la cervon kaj infanon, falis arbego malantaŭ la domo kaj detruis ĝin. Ĉiuj muroj kaj tegoloj de la domo dispeciĝis pro la arbego. La hundo kaj kokinoj en la domo mortis pro la katastrofo. Se ŝi restus en la domo kune kun sia infano, ili certe…
Tiam la patrino ekmemoris okazaĵon de la pasinta jaro. Iutage cervo subite entrudiĝis en ŝian domon por sin savi de ĉasisto. Ŝi sentis kompaton al la kompatinda animalo, kaj tuj kaŝis ĝin per eluzitaj kostumoj. Kiam la ĉasisto enkuris, li ne sukcesis trovi la cervon, kaj opiniis, ke ĝi jam elkuris tra la posta pordo. Do li hastis eksteren por daŭrigi la serĉadon. Kiam la ĉasisto estis malproksima de la domo, ŝi ellasis la cervon, por ke ĝi reiru en la arbaron.
Ŝajne la cervo bone komprenis, ke ŝi savis ĝian vivon. Post kiam ĝi eliris, ĝi kapklinadis al ŝi senĉese, esprimante sian dankon por ŝia bonkoreco.
Ŝi neniam antaŭvidis, ke la cervo povus memori ŝian helpon. Kiam la cervo iamaniere sciis, ke la arbego falos rekte kontraŭ ŝin, ĝi revenis por rekompenci la favoron de sia savinto.
Kiam la patrino rememoris ĉion ĉi, ŝi diris: “Savi alies vivon ja signifas savi la propran.”