Verkinto:
• dimanĉo, Januaro 20th, 2013

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la tria elsendo de BRE. En tiu ĉi elsendo ni unue aŭskultos informon pri la festo de la oka de decembro. Sekve ni aŭskultos scion pri budhismo kaj artikolon pri kunlaboro inter Budhismo kaj Esperanto. Poste ni aŭskultos rakontojn.
  Nun estas la tempo por ĉina tradicia festo la oka de decembro:
  ———
  Post la informo kaj scio pri la festo la oka de decembro ni lernu scion pri budhismo. Ĝi estas parto de la esperanta traduko el verko de majstro S Dhamika.
  ——————–


  Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
  Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro la difino de idolo estas “bildo aŭ statuo adorata kiel dio”. Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si. En Taŭismo, la desegno de “Jino kaj jango” estas uzata por simboligi konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, oni uzas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.
  Demando: Kial homoj faras diversspecajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
  Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas provi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj troviĝas ne nur en Budhismo, sed ili ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. 
  Estas vortoj en budhismaj verkoj:
  Se iu suferas pro malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9
  Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene. 
  Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
  Respondo:Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.
  Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
  Respondo: Se temas pri ekonomia malriĉeco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malriĉa vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradiciajn budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion. Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj. 
  Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?
  Respondo: Eble ĉar budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.
  Demando: Kial estas tiom multaj malsamaj specoj de Budhismo?
  Respondo: Estas tiel multaj malsamaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, grajnigita sukero, ŝtoneca sukero, frukta sukero kaj kando, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Estas Theravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Yogacara Budhismo kaj Vajrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston, la guston de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj en la formo, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al aliaj.
  ——————–
  Ni venas al la artikolo de Miaohui pri ideo de kunlaboro inter Budhismo kaj Esperanto. La artikolo estis verkita antaŭ pluraj jaroj en la komenco de nia agado, sed antaŭ la elsendo ni faris iom da modifo kaj aldonis novan enhavon.
  ——————-
  Mia Revo Pri Kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto
  Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri Budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de “Ebudhana Retejo” aŭ “Ĉina Budhana Retejo Esperantista”.
  Sekve, mi rete funkciigis esperantajn kursetojn por budhanoj, kaj ankaŭ ektradukis budhismajn literaturaĵojn. Tio vekis miron kaj scivolemon de multaj amikoj esperantistaj kaj ankaŭ budhanaj. La esperantaj amikoj opiniis, ke mi devas min okupi ĉefe pri Esperanto, kaj ankaŭ la budhanaj amikoj ofte konsilis min, ke mi devas rezigni Esperanton por ĉefe okupiĝi en la budhisma praktikado.
  Jen mi malkaŝu mian revon por mildigi la tiklajn scivolemojn de ĉiuj samideanoj.
  Antaŭ pli ol dudek jaroj mi ekmemlernis la anglan lingvon tuj post mia abiturientiĝo el supera mezlernejo. Post tri- aŭ kvar-jara memlernado de anglalingvo, mi pli kaj pli interesiĝis pri alilanda literaturo. Do mi decidis eklerni aliajn lingvojn kiel eble plej multe kune kun la angla. Tiam mi havis revon, ke mi povu tralegi la plej bonajn verkojn de la tuta mondo. Ĝuste tiam, mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Esperanto tuj vekis mian intereson, ĉar mi deziregis la plej bonan lingvon, per kiu mi povas legi verkojn de la tuta mondo kaj kontaktiĝi kun ĉiaj homoj libere kaj amike. La internacieco kaj ankaŭ nehegemonieco ravis min. Plej mirige estas, ke traleginte la artikolon, mi jam scipovis legi esperantajn vortojn kaj eĉ frazojn. Ĝis nun mi ankoraŭ memoras klare, ke mia unua frazo en Esperanto estis “Mi amas Esperanton!” Laŭtlegante la frazon foje kaj refoje, mi preskaŭ saltis de ĝojo. Do mi eklernis ĝin laŭ la serie pubikigitaj lecionoj en la ĵurnalo. Post nelonge mi komencis legi, korespondi, partopreni en tradukaj konkursoj kaj eĉ prove verki mikronovelojn kaj poemojn en Esperanto. La facileco kaj utileco de Esperanto vere mirigis min. Tiam, kvankam mi jam elspezis pli ol sep aŭ ok jarojn por anglalingvo, tamen mi nur kapablis legi angle. Do mi ekhavis revon, ke mi min okupu pri Esperanto dum mia tuta vivo. Poste mi ekdeziris lerni ion des pli gravan kaj utilan por pli bone kontribui al la mondpaco kaj homaro, do mi ekinteresiĝis pri religioj. Mi lernis kristanismon per Esperanto. Poste, mi trovis, ke kvankam la lingvo Esperanto ne konfliktas kun la naciaj lingvoj kaj ne pretendas sian superecon subpremante aliajn lingvojn, tamen iuj religioj pretendas sian superecon kaj ĉiam pretas venki la aliajn. Laŭ la historiaj notoj ekzistis nemalmulte da religiaj konfliktoj, kiuj eĉ kaŭzis militadojn. Mi ege bedaŭris pri tio, kaj ekrevis pri iu paca religio kiel paca lingvo Esperanto. Do mi legis ankaŭ pri aliaj religioj por trovi la religion vere grandaniman, kiu toleras la kunestadon de ĉiuj aliaj religioj. En la lernado de Budhismo mi absorbiĝis de ĝiaj profunda scio kaj vasta amo. Budhismo pledas por tio, ke ĉiuj vivestaĵoj havas egalan rajton vivi sekure kaj pace en la mondo. Budhanoj respektas ĉiujn vivestaĵojn kiel siajn gepatrojn estintajn, estantajn kaj estontajn. Mi vere emociiĝis kiam mi legis historieton, ke iam reĝo tenis sian regnon paca kaj prospera. Kiam agresema reĝo de najbara regno volis agresi lian regnon per milito, la bonkora reĝo rezignis la postenon por sekurigi la regnanojn, kaj eĉ sin donis kiel kaptiton al malriĉulo el alia regno por ke la lasta gajnu premion de la agresema reĝo. Tio emociigis la agresanton kaj li retiris sian armeon. Ekde la tempo de Ŝakjamunio, la kreinto de Budhismo, la budhanoj vivas harmonie kun ĉiuj aliaj religianoj, kaj helpas ilin spirite kaj materie kiam ili renkontas malfacilojn kaj bezonas helpon. Tio ja estas vere lerninda konduto por amo al la homaro kaj amo al paco en la tuta mondo. Do iom post iom mia ĉefa hobio transiĝis de Esperanto al Budhismo, kaj mi metis Esperanton en la duan lokon. Tiam mi ofte revis, ke mi povu lerni budhismon per Esperanto por progresigi min samtempe en ambaŭ religio kaj lingvo. Sed bedaŭrinde neniam sukcesis mia klopodo trovi esperantajn legaĵojn pri Budhismo ĉar tiam ege mankis esperantaĵoj pri tiu religio. Kiam aliaj esperantaj amikoj kun hobio de Budhismo petis de mi helpon, mi povis fari nenion ol respondi per la vorto “Bedaŭrinde”. Tio vekis al mi novan revon, ke iutage mi apliku Esperanton en budhisma kampo, kaj per Budhismo praktiku Esperanton. Ni scias bone, ke la viveco de Esperanto kuŝas en la aplikado. Sen aplikado, kiel ajn bona estas la lingvo, ĝi estas nenio alia ol senutilaĵo. En la mondo ne mankas mortintaj lingvoj pro manko de ties uzantoj. Tio ĝuste similas al fosilo por kamparanoj. Kiel ajn valora kaj bonkvalita estas la fosilo, se oni prenas ĝin kiel netuŝeblan trezoron, pendiginte ĝin sur la muro aŭ montrante ĝin en la ekspozicio, ĝi havas nenian praktikan funkcion. Ĝi estus malpli utila ol malbona fosilo, per kiu oni povas prilabori la kampojn. La revo apliki Esperanton pri Budhismo iniciatis mian tradukadon de budhismaj literaturaĵoj. Sed poste por havi pli da tempo kaj energio en budhismaj lernado kaj praktikado, mi rezignis la lernadon de Esperanto kaj aliaj lingvoj.
  Pasis pli ol dudek jaroj. Foje kiam mi konsultis materialon pri Budhismo en la interreto, mi hazarde serĉis enhavon pri Esperanto, kaj eksteratende trovis multajn legaĵojn. Tio estigis fajreron por lumigi mian novan intereson. Dum mia kontakto kun S-ro Ĉielismo en Xi’an-a Esperanto-asocio, li prizentis la organizon BLE (Budhana Ligo Esperantista) al mi. Ĝi estas la internacia organizo por budhanoj kaj esperantistoj. Kune kun landa organizo JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista), ĝi fondiĝis en la tridekaj jaroj, kaj faris multajn kontribuojn por Budhismo kaj Esperanto. Antaŭ nelonge ambaŭ organizoj refondiĝis kaj ekvigliĝis en la afero de Esperanto kaj Budhismo.
  Post longaj hezitado de mi kaj kuraĝigado de esperantaj samideanoj, mi faris decidon finfine, ke mi reeklernu Esperanton. Tiam mi trovis, ke mi ankoraŭ povas legi en nia lingvo. Pensinte pri la pasintaĵo, mi konsciis, ke mi vere havas bonan kondiĉon por realigi mian antaŭan deziron. Do post iom da memlernado kaj legado, mi denove ekprovis esperantajn tradukadon kaj verkadon. Mi retrovis la manuskripton de mia antaŭa traduko pri la budhismaj fabloj kaj reviziis ĝin.
  Hazarda okazaĵo iniciatis min traduki ĉinan antikvan rakontaron “Amo al la Vivoj”. Mi unuafoje iris al bazaro de marbestoj aĉeti vivestaĵojn por liberigi. Tian aktivadon monhelpis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ ties deziro. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel suferas tiel multaj maraj bestoj. La kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Kolektinte mian kuraĝon, mi proksimiĝis al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post aliaj per budhisma mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj aplombe senhaŭtigas la ranojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la granda pelvo.
  Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro sangas dolore same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi iris al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj estis grandaj kaĝoj, kiuj estis plenaj de grandaj serpentoj neniam viditaj de mi antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn preparitajn de ni. Min mirigis la afero, ke la venenaj kaj ferocaj serpentegoj estis tiel obeemaj en ŝia mano. Ŝi povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. La liberaj vendistoj el aliaj butikoj ankaŭ kolektiĝis por helpo. Oni eĉ instigis min kapti serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur recitadis mantron mense por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu naskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj plej longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento oni kutime enspezas pli multe. La aliaj atentigis, ke ŝi devas vendi ĝin, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per la definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan postulante pli da pago. Oni riproĉis ŝin, kaj finfine, ŝi povis fari nenion ol devigite elpreni la serpenton. Komence, la serpento restis obeema kaj senmova en ŝia mano. Ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Premante la vundon per la alia mano, ŝi sukcese remetis la serpenton en la kaĝon. Multaj rigardantoj ekkompatis la ribeleman serpenton, kaj insultis ŝin por savi la kompatindan estaĵon. Ŝi povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Ŝi ne tuj metis ĝin en nian sakon, sed tenis ĝin senmove, eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Tiam la serpento denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis la serpenton en la sakon. La kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.
  Kvankam tiu aktivado daŭris mallonge, tamen la okazaĵo ĉiam naĝas en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj suferon same kiel ni ĉiuj, sed nur ne kapablas parole interkomuniki kun ni libere. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli efike? Laŭ budhisma teorio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis, ke mi esperantigu rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko “Amo al la Vivoj”. Poste mi ankaŭ esperantigis libron “Budhismaj Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Budho Ŝakjamunio”. La tri tradukoj jam publikiĝis interrete kune kun la aŭdaĵoj faritaj de samideno Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Poste mi ankaŭ esperantigis libron “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” Kaj aliajn librojn pri budhismo. Miajn tradukojn vi povas legi ĉe mia retejo. La adreso de mia retejo estas: http://www.budhano.cn Iuj el ili jam eldoniĝis kaj distribuiĝas senpage. Se vi volas havi la eldonitajn librojn kaj diskojn aŭ helpi por eldono de la estontaj libroj el miaj tradukoj, bonvolu kontakti min je la retadreso: miaonui@budhano.cn Ankaŭ ilin vi povas legi aŭ elŝuti interrete. Antaŭ nelonge mi lanĉis esperantajn forumon kaj retradion, per kiuj vi povas interkomuniki kaj ĝui aŭdaĵon pri homa vivo, budhisma scio kaj budhisma literaturaĵo. Mi esperas, ke tio donos helpon kaj amuzon al vi dum la legado aŭ aŭskultado. Krom la okupiĝo pri esperantaj tradukado, instruado, kaj elsendado mi ankaŭ faris esperantajn prelegojn pri budhismo kaj homa vivo en diversaj okazoj ĉina kaj internacia. Krome, Monaĥejo Tiefosi ankaŭ fariĝis oportuna loko por samideanoj interkomuniki, sperti budhanan vivon kaj koni budhismon. Mia sperto bone montras, ke Esperanto estas efika komunikilo internacia.
  Pri uzado de Esperanto mi rememoris anekdoton. Kiam mi unuafoje publikigis anonceton pri senpaga kurso de Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, iu respondis, ke je la nuna tempo nur la angla lingvo estas internacia, kaj Esperanto estas tute senutila. Do mi respondis: “Jes, eble laŭ via opinio vi pravas. Sed pripensu, kiom da energio kaj mono ni elspezas pro la angla lingvo, kaj kian nivelon ni ordinaruloj atingas? Kvankam Esperanton lernas ne tiel multe da homoj kiel la anglan lingvon, sed pro ĝia facileco, la uzantoj estas relative multaj. Ankaŭ mi estas unu el ili. Mi memlernis la anglan lingvon dum longa tempo, kaj nur povas legi. Kvankam mi lernis Esperanton tre mallonge, tamen krom legado, mi ankaŭ povas verki kaj traduki. Kiu lingvo estas pli utila por mi? Ekzemple, antaŭ mia ekiro, vi donacos al mi aŭton por faciligi mian vojaĝon, sed se mi ne kapablas stiri la aŭton, ĝi estos malpli utila ol biciklo, kiu ŝparas mian piediradon. Lernado de Esperanto estas ankaŭ la samo. Se ni elspezas multe da energio, tempo kaj mono por lerni tiel nomatan plej vaste aplikatan lingvon, sed ne povas atingi la kapablon ĝin uzi libere, tio estas malpli efika ol elspezi malpli da tempo, energio kaj mono por lerni Esperanton, kiu estas kompare facile lernebla kaj uzebla”. Nun mia sperto bone pruvas, ke mia opinio estas tute prava, ĉar mia Esperanto estas utila komunikilo al miaj eksterlandaj samideanoj kaj amikoj.
  Kaj krome, ne malmultaj esperantistoj malkonsentas la aplikadon de Esperanto en budhisma kampo, timante, ke Budhismo kontraŭas la tiel nomatan homaranismon, tamen fakte post legado pri Budhismo, ili komprenos, ke Budhismo estas eĉ pli humana ol tiel nomata homaranismo de esperantistoj. Do la uzado de Esperanto en la budhisma kampo tute ne malutiligos Esperanton, sed donos al ĝi pli da forto, viveco kaj prospereco. Ĝuste pro tio, mi asertis, ke Budhismo estas la lingvo Esperanto en relia kampo kaj Esperanto estas Budhismo en la lingva kampo.
  Per kunlaboro de Budhismo kaj Esperanto ni povos semi pacon pli efike en la tuta mondo.
  Nun la esperanta aktivado estas vigla en Monaĥejo Tiefosi, kiu estas proksima al urbo Xi’an. Kaj ankaŭ pli kaj pli perfektiĝas la esperanta medio en la monaĥejo. Do ĉiuj esperantistoj en Ĉinio kaj eksterlando estas bonvenaj en la monaĥejo.
  Mi elkore bondeziras, ke nia Esperanto pli kaj pli aplikiĝu en diversaj kampoj, kaj vere prenu la ĉefan rolon en la internaciaj komunikadoj kaj aktivadoj kiel efika semilo de mondpaco.
  Iom pri mi:
  Mi naskiĝis en kamparana familio en 1963, ekmemlernis anglan lingvon, Esperanton kaj japanan lingvon tuj post abiturientiĝo el supera mezlernejo en 1979. Post la lernado de kristanismo, mi eklernis budhismon, kaj monaĥiĝis en Tiefosi Monaĥejo en 1995. Antaŭ dek jaroj mi ekrelernis Esperanton, ekkontaktis kun BLE (Budhana Ligo Esperantista), kaj ekpraktikis tradukadon, verkadon kaj instruadon de Esperanto en monaĥejoj kaj ĉe interreto. Ĉiujn miaj tradukojn kaj verkojn mi publikigas en mian retejon http://www.budhano.cn, kaj ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en legado, elŝutado, komentado kaj korektikado de miaj verkoj kaj tradukoj. Mia konto de skype estas “Komencanto”.
  ——————-
  Nun ni venas al programeroj por rakontoj. Ĉifoje ni unue ĝuos rakonton el rakontaro “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. La tutan rakontaron vi povos aŭskulti kaj elŝuti libere ĉe tiu ĉi retejo. Kompreneble, vi ankaŭ povas skribi al Miaohui por havi libron kaj diskon senpage. La retadreso de Miaohui estas miaohui@budhano.cn La sekva rakonto voĉlegita de fraŭlino Aris estis verkita de Miaohui. Ĝi estas noto el realaj faktoj. Vi povas elvidi la sinceran amikecon de bestoj al ni. Mi esperas, ke mi povos plifortigi la amikecon inter homoj kaj bestoj per mia rakonto.
  ———————
  Humana Hundino
  Verkis Miaohui
  Antaŭ kelkaj tagoj mi legis raporton, ke 14-jara knabino en iu lando naskis bebon ĉe la vojo. Timante, ke oni trovis ŝian konduton, ŝi ŝtele ĵetis la bebon en rubejon. Post nelonge senhejma hundino trovis la bebon kaj ekvartis ĝin. Tio emociis ĉiujn inkluzive de la patrineto. La knabino akceptis la bebon kaj ekvartis lin kiel sian filon.
  La simila afero okazis en najbara vilaĝo de mia hejmvilaĝo. Ekde mia knabeco, mi estis amanto de bestoj. Foje kiam mi estis kvar- aŭ kvinjara, mi ludis kun kelkaj infanoj preskaŭ samaĝaj kiel mi sur la strato. Tie kuŝis granda hundo. Ni aliris por rigardi ĝin. Sed iu trafis ĝin per ŝtono, kaj ĉiuj aliaj infanoj forkuris, dum mi daŭre rigardis ĝin kaŭrante apude. Batite, la hundo stariĝis malrapide. Tio timigis min, kaj mi provis forkuri, sed bedaŭrinde estis kaptita de la hundo kaj mordetita je la sidvango.
  Kurante hejmen kun ploro, mi rakontis la okazaĵon al mia avino, fratino de mia avo. Vidinte, ke mi ne vere vundiĝis pro la mordo, ŝi prenis min en sia sino, kaj rakontis al mi okazaĵon en sia vilaĝo, kiu najbaras al la mia.
  Iam antaŭe en la najbara vilaĝo estis komercisto, kiu ofte vojaĝis ekstere por fari negocon, lasante siajn du edzinojn hejmen. La unua edzino estis malica kaj nenaskebla, do la komercisto povis fari nenion alian ol preni duan edzinon por havi al si idaron. Post kiam la nova edzino gravediĝis, la komercisto forvojaĝis, sed li ne revenis je la tempo de ŝia nasko. La unua edzino helpis la duan por ties nasko. Kiam ŝi vidis, ke la dua naskis filon, ŝi ektimis, ke la dua edzino forrabos de ŝi la edzan favoron pro la nasko. Do ŝi pretendis, ke la novnaskito estis morta. Sen rigardo de la dua edzino, ŝi ĉirkaŭvolvis la bebon per ruĝa tuko, portis ĝin eksteren kaj enterigis ĝin. Sed tion vidis la maljuna hundino de la komercisto. Ĝi do ŝtele savis la bebon, portis ĝin en sian hundejon kaj vartis ĝin per sia lakto. Post du monatoj la komercisto revenis hejmen. Informiĝinte, ke lia nova edzino naskis mortan bebon, li sentis grandan doloron. Anstataŭ ripozi hejme post la longa vojaĝo, li promenis en sia ĝardeno por trankviliĝi. Li subite vidis ion ruĝan en la hundejo, li do aliris por esplori, kaj trovis knabeton kuŝanta inter la hundidoj.
  Tiam saviĝis lia propra filo, kaj ankaŭ malkaŝiĝis la malico de lia unua edzino.
  La rakonto gravuriĝis en mian junan memoron, kaj ankaŭ ankaŭ forigis mian malamon al la hundo, kiu mordis min. Ankaŭ mi esperas, ke ĉiuj el ni meroru la amindecon de la bestoj, kaj protektu ilin kiel siajn amikojn fidelajn.
  ———————
  Nun venas la fino de niaj programeroj en tiu ĉi tempo. Mi deziras nian ĝojplenan renkontiĝon en la sekva dimanĉo por novajn programerojn. Ĝis la sekva renkontiĝo, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

4 Komentoj

  1. 1
    Jianping Zhao 

    Gratulon pro la 3-a elsendo! Pri la festo de la oka de decembro: chu tio estas la ghusta esprimo? Kiam ni parolas pri la china luna kalendaro, ni kutime diras, ke estas “la oka tago de la 12-a monato lau la china luna kalendaro”.

  2. 2
    Miaohui 

    Dankon por via atentigo, kara amiko.
    Eble mi uzis malgxustan esprimon, cxar se temas pri decembro eble oni kutime opinias, ke gxi estas la dekdua monato de suna kalendaro. La Cxina-Esperanta Vortaro de sinjoro Wang Chongfang uzas “La okan tago de la dekdua monato…” Mi opinias, ke lia esprimo estas pli konvena.

  3. 3
    Petro CHIBLEUR 

    Mi rimarkis, ke vi ofte uzas “ĝusta”, sed ankaŭ ekzistas “justa”, kiu pli respondas al homaj rilatoj en iliaj intertraktadoj. Ĉu vi trovas tiun sencon oportuna en iaj siaj aplikadoj, kaj kiel vi povus esprimi la malsamecon inter tiuj du tre proksimaj vortoj ?
    Dankon por via respondo.
    Kore
    Petro

  4. 4
    Miaohui 

    Dankon por via atentigo, kara amiko. Mi pli atentos pri ili en miaj verkoj kaj tradukoj.

Leave a Reply