Du vendistoj estis kune restigitaj sur dezerta monto pro inundo. Unu el ili vendis ormonerojn dum la alia vendis kukojn. Ĉio manĝebla de la ormonera vendisto forkonsumiĝis, kaj restis ĉe li nur sako da ormoneroj, dum la alia vendisto havis ĉe si sakon da kukoj. pli…
Arkivo por ◊ Novembro, 2010 ◊
Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapura Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke ili ofte havas malfacilon por respondi la demandojn pri budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. pli…
Hieraŭ tagmeze du koreaj samideaninoj vizitis Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis esperante, kaj du komencantinoj en la monaĥejo ankaŭ partoprenis en la interparolado. pli…
Miaohui esperantigis de la interreto kaj voĉlegis
Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.
Iu tage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto iom post iom reviviĝis, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon. pli…
Kvar kokinoj sin bredis kaj amuzis kune. Unu estis nigra dum la aliaj estis blankaj. La blankaj kokinoj ofte sin paradis per siaj plumoj: “Jen kiel puraj ni estas! Ni denaske havas rason de nobelo simila al cigno.” Krome, ili ankaŭ ofte mokis la nigran: “Vi estas nigra kaj malbelega kun nenia perspektivo.” pli…