Ye Asan (Je Asan) riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, do li fieregis pri sia kariero. Li ĉiam primokis la abstinadon de bovaĵo:
“Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉado estas malbona kariero? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi havas nun.” pli…
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn.
En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan). pli…
En 1815, forpasis Du Silin. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis homo sufiĉe bona.
Du Silin konsciis, ke li estas en la infero. Prijuĝadon prezidis la imperiestro de la infero. La asesoroj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide aliajn mortintojn. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de dioj aŭ diabloj. pli…
Antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, estis granda bonzo nomata Lianchi (Ljanĉi), kies signifo estas “Lotusa lageto”. Li esperis, ke ĉiuj vivestaĵoj naskiĝu en la lotusan lageton de la Pura Lando de Amitabo.
Iam li vidis viron kun skolopendroj treditaj sur bambua strio. La skolopendroj estis suferantaj. Lianchi demandis: “Ĉu vi bonvole liberigus la skolopendrojn?” pli…
Iam estis malbona bonzo nomata Liaokong (Liaokong). Li kondutis tute ne kiel bonzo. Li neniam faris bonajn aferojn aŭ helpis vivestaĵojn. Li ankaŭ ne aspektis kiel bonzo. La bonzoj faris tiel multajn bonajn aferojn kaj havis tiel multajn bonajn ideojn, ke ili aspektis fervoraj kaj ĝentilaj. Sed Liaokong ĉiam ĉirkaŭvagadis kun malbonhumora mieno kiel tiu de histriko. pli…