Iam estis homo kalva. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj suferis multe.
Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo do vizitis lin, kaj diris al li: “Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco.” La kuracisto estis ankaŭ kalva, li do demetis sian ĉapon kaj respondis: “Ankaŭ mi suferas dolore de la kalveco. Se mi povus kuraci tion, mi nepre kuracus al mi unue por forigi la suferon.”
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Iam antaŭe, iu vizitis aliulon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko estas ankaŭ glata kaj pura. Li do demandis: “Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel okulplaĉaj?” La gastiganto respondis: “Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene, kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel okulplaĉaj.” La vizitanto pensis: “Nur uzi la rizbranon estas malpli bone ol la rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn.” Li do miksis rizgrajnon en la ŝlimon, kaj ŝmiris la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do foruzis la rizgrajnon vane, kaj ankaŭ ne ricevis la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.
Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis dum sia promenado. Kiam li vidis klaran akvon elfluantan el ligna tubo, li tuj ektrinkis. Trinkinte ĝiskontente, li levis la manojn kaj diris: “Mi jam trinkis sufiĉe. Ĉesigu vian fluadon.” Sed la akvo daŭre fluis kiel antaŭe. Li do koleris, kaj kriis: “Mi jam fintrinkis, kaj ordonis vin ĉesigi vian fluadon. Sed kial vi ankoraŭ fluaĉas?” Vidinte tion, oni diris al la trinkinto: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Kial vi ne foriru, sed volas ĉesigi la fluadon de la akvo?” Dirinte, li tiris la trinkinton al alia loko.
Iam antaŭe, paŝtisto havis ducent kvindek bovojn. Li paŝtis ilin en diversaj herbejoj laŭ sezono, kaj ĉiam prizorgis ilin atenteme. Foje, tigro formanĝis unu el ili, do la paŝtisto pensis: “Mi jam perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa nombro. Por kio mi ankoraŭ paŝtu ilin?” Li do pelis la bovojn al alta krutaĵo, kaj puŝis ilin suben en profundaĵon. Ĉiuj liaj bovoj mortis de tio.
Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: “Kion mi faru, ke li ĉiam restadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj.”
Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: “Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno.” La reĝo riproĉis lin: “Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?”