Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.” Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko.
Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?” La servisto respondis: “Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio.” La mastro do kulpigis lin: “Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?”
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Iam antaŭe, iu malsatiĝis, kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post kiam li manĝis ses kaj duonon. Li do ekpentis, kaj sin batis per ambaŭ manoj. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko povus min satigi, mi ja devus ĝin manĝi unue.”
Iu frotadis ŝtonegon pene dum longaj jaroj, kaj finfine faris el tio malgrandan bovan modelon kiel ludilon. Li oferis tro multe por la bagatelaĵo.
Komercistoj vojaĝis por negoco, sed ĝuste sur la vojo unu el iliaj kameloj mortis. La kamelo iam portis multajn trezorojn, ornamaĵojn kaj valorajn teksaĵojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin. Je la foriro, la ĉefkomercisto restigis du el siaj lernantoj, kaj ordonis: “Bone gardu la kamelan felon, por ke ĝi ne putriĝu de malsekiĝo.” Ekpluvegis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valoraj teksaĵoj por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo sed damaĝis la teksaĵojn. La prezo de la teksaĵoj estis multe pli alta ol tiu de la felo. Pro sia malsaĝo ili protektis la malkaran felon per valoraj teksaĵoj.
Iam antaŭe, du demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili konfliktis unu kun la alia por proprigi al si ĉion el ili. Do ili senĉese kvereladis tagnokte.
Tiam iu vidis tion, kaj demandis: “Je kio raras la skatolo, bastono kaj sandaloj, ke vi eĉ kvereladis tiel furioze?” La demonoj respondis: “La skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn bezonaĵojn; per la bastono oni povas subigi ĉian malamikon, ke ili neniam kontraŭstaru plue; kaj per la sandaloj oni povas flugi libere en la ĉielo.” Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: “Tenu vin malproksimaj por momento, ke mi dividu ilin konvene por vi.” Je lia ordono, la demonoj iris malproksimen. La viro do prenis la skatolon kaj bastonon, kaj per la sandaloj li flugis en la ĉielon. La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio. La viro do diris al ili: “Nun mi ja posedas tion, pri kio vi kvereladis senĉese. Ne kverelu plue.”