Iam riĉa prestiĝulo sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti mangojn. Li ordonis: “Vi devas aĉeti la dolĉajn kaj bongustajn.” La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.
La vendisto diris: “Ĉiuj miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi kaj vi bone scios pri tio.”
La aĉetanto respondis: “Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj estas ankaŭ same bongustaj?” Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Iam antaŭe, iu vojaĝis de la nordo al la sudo en Hindio. Li loĝis tie longe, kaj prenis lokan knabinon kiel sian edzinon. Apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li ekenglutegis haste spite al varmego.
La edzino miris pri tio kaj demandis: “Ĉi tie estas neniu rabisto prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel rapide anstataŭ konvene?”
Li respondis: “Tio estas sekreto. Mi ne povas diri al vi.” Aŭdinde tion, la edzino des pli miris, kaj insistis pri la demando.
La edzo respondis post longa paŭzo. Li diris: “Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste.”
Iam antaŭe, viro iun malamegis, kaj afliktiĝis de tio tagnokte. Aliulo demandis lin: “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu atencis min, kaj mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos lin atenci. Mi afliktiĝas ĝuste pro tio.”
La aliulo respondis: “Nur per iuspecaj sorĉvortoj vi povos atenci lin. Sed estas manko de la sorĉarto. Antaŭ ol ekatenci lin, vi jam suferos de tio.” Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: “Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Kvankam mi suferos de tio, mi preferu atenci lin.”
Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaŭ manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: “Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la kukon.” Pro tio, neniu el ili ekparolis plue.
Momenton poste, rabisto entrudiĝis por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn. Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. Kvankam la edzo vidis tion, li ankoraŭ sin tenis silenta.
La edzino do ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis la edzon: “Malsaĝulo! Kial vi ne kriu pri la rabisto pro la kuko? ”
La edzo aplaŭdis per la manoj, kaj diris kun rido: “Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos al vi neniom.”
Kiam oni informiĝis pri tio, neniu el ili povis sin deteni de rido.
Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por serĉi trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj sciis bone, kiel oni stiru, direktu aŭ haltigu la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: “Mi bone scias surmaran stirmetodon.” Aŭdinte tion, ĉiuj lin kredis.
Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi. Kiam la ŝipo venis en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: “Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon.” Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom povis moviĝi. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.