Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi la grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno.
Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: “Ne ĉagreniĝu. Mi instruu vin, kion vi faru. Obeu min, kaj vi povos elpreni la kamelan kapon. Vi devas detranĉi ĝian kapon unue, kaj la kapo elurniĝos per si mem poste.”
La posedanto de la kamelo do dekapigis la kamelon per tranĉilo laŭ la maljunulo. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj aliaj religianoj en lia regno devu sin lavi puraj; se ne, oni skurĝos aŭ punos ilin per peza laboro.
Iu bramano portis vakan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Kiam iu verŝis akvon por li, li forverŝis ĝin dirante: “Mi ne lavu plue. Lasu la reĝon lavi por si mem.”
Por eviti la punon de la peza laboro laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne sin lavis.
Iam malkuraĝulo partoprenis en milito sur la nigra ĉevalo kune kun aliaj batalantoj. Sed dum la milito li ektimis, kaj ne aŭdacis batali plue. Li do ŝmiris sian vizaĝon per malpuraĵo, kuŝiĝis inter kadavroj kaj sin ŝajnigis morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de iu alia. Kiam la batalantoj foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de blanka ĉevalo, kaj portis ĝin kune kun si.
Kiam li revenis, oni demandis al li: “Kie estas via ĉevalo? Pro kio vi revenis sola?” Li respondis: “Mia ĉevalo jam mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston.” Oni demandis: “Via ĉevalo ja estis nigra, do pro kio ĝia vosto estas blanka?” Li povis respondi nenion kontraŭ tio. Oni do mokis lin pro lia malkuraĝo.
Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro, kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis miliograjnojn en la buŝon. Kiam lia edzino parolis al li, li ne povis respondi kun milio en la buŝo. Pro honto antaŭ la edzino, li ankaŭ ne aŭdacis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta.
Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj certigis al si, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: “La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli.”
La bopatro haste alvenigis kuraciston. La kuracisto diris: “Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disfendos lian buŝon.” Do la kuracisto disfendis lian buŝon per tranĉilo. Je tio, la miliograjnoj fluis el lia buŝo, kaj oni malkovris lian ŝteladon.
Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surdorse meze de ili en la nokto. En iu pluvega nokto, lia domo likis, kaj la akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne aŭdacis sin movi por eviti tion, do li blindiĝis pro la malpuraĵo en siaj okuloj.