Arkivo por Aprilo 28th, 2010

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Antaŭ longe en Xuancheng-urbo (Ŝjŭanĉen) vivis Geng Benshu (Gen Benŝu), kiu neniam manĝis bovaĵon.
Iutage, Geng Benshu malsaniĝis. La kuracisto preskribis por li medikamenton, kiun li devos preni kun bova cerbo. Informiĝinte pri tio, liaj amikoj donacis al li bovajn viandon kaj cerbon kiel medicinaĵon. Geng transdonis la bovaĵon al siaj servantoj, kaj prenis nur la medikamenton. Li opiniis, ke tiamaniere li estas senkulpa kontraŭ la vivestaĵoj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Granda majstro Huineng (Hŭinen) vivis de 638 ĝis 713. Lia familio estis tiel malriĉa, ke li neniam havis ŝancon viziti lernejon por lerni skribi kaj legi, sed li havis profundan naturdotitan inteligentecon. Aŭdinte budhan darmon, li tuj fariĝis bonzo kun firma volo. Li laboris diligente, kaj baldaŭ atingis iluminiĝon. Lia instruisto, la kvina patriarko de la zenisma skolo, transdonis al li la robon, kiun la unua patriarko Bodhidarmo portis el Hindio. Huineng fariĝis la sesa patriarko de la zenisma skolo. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Zhang Tixing (Ĝan Tiŝjin) estis malsupera oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta, kaj ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam li enspezis malmulte, li ofte iris al vendejoj de buĉistoj kaj aĉetis mortigotajn bestojn. Li ilin portis hejmen kaj bredis.
Li havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion ĉinoj rigardis kiel grandan feliĉon. Li neniam malŝparis monon, sed akumulis pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iutage, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en vinujon kaj preskaŭ dronis. Li sentis kompaton, metis manĝbastoneton en la vinujon kaj elsavis ĝin. Demetinte la manĝbastoneton, li rigardis la ĵus elsavitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Tute sekiĝinte, ĝi forflugis zumante. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum Jin-dinastio (Ĝin) antaŭ 1600 jaroj, estis bonkora konfuziana klerulo nomata Mao Bao (Maŭ Baŭ). Iam antaŭ ol trapasi la kortegan ekzamenon kaj fariĝi registara oficisto, li hazarde vidis fiŝiston iranta al bazaro por vendi testudon. Maŭ Bao aĉetis la testudon, sed anstataŭ manĝi, li ĝin portis al proksima lago kaj liberigis. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti