En Ming-dinastio (Min, 1368-1644 p. K.) estis upasako nomata Wang Cheng (Ŭan Ĉen). Li ĉiam fervore helpis aliajn, precipe malriĉulojn kaj orfojn.
Wang Cheng litaniis sutrojn ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhismaj reguloj: li ne estis vegetarano. pli…
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
Iam ĉinoj vokis homon ne per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Quzhou-urbo (Ĉjuĝoŭ) estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang (Fan) la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉis al ĉiuj. Iutage li iris al Familio Hou (Hoŭ) por kolekti imposton. pli…
Subite aŭdiĝis bruo kaj tumulto el la kuirejo: “Kaptu ĝin! Ĵetu ĝin en la kaldronon!”
Kiam Huang Dehuan (Hŭan Dehŭan) aŭdis la bruon, li pensis, ke io okazas, kaj tuj alkuris rigardi. Li vidis testudon rampanta sur la planko. Ĝi aspektis vere kompatinda. Huang demandis al la kuiristoj, kial ili bruas pro la malgranda testudo. pli…
En Tang-dinastio (Tan) estis tre kruela kamparano.
Iutagmeze li iris al sia kampo por rigardi la plantaĵojn, kaj en la kampo li trovis bovon, kiun la najbaro uzis por plugi teron. La bovo manĝis kaj tretis la plantaĵojn.
La kamparano furioziĝis.”Mi plantis la plantaĵojn kun granda peno, kaj nun vi aŭdacas ŝteli kaj eĉ treti. Ĉu vi jam enuas pri via vivo?” Li do elprenis tranĉilon kaj kriegis: “Mi ne mortigos vin, sed vi manĝas miajn plantaĵojn, mi do detranĉos vian langon. Ĉu vi aŭdacos ŝteli plue?” pli…
Tang-dinastio (Tan, 618 – 907 p. K.) estis unu el la plej grandaj eraoj en la ĉina historio. En la ĉefurbo vivis Pan Guo (Pan Gŭo). Kiam li estis tre juna, li gajnis postenon en la kortego per sia eksterordinara luktarto. Li estis societema, kaj amikiĝis kun multaj junuloj proksimaj.
Iutage ili grupe piediris preter tombejo kaj Pan ekvidis kapron inter la tomboj. Eble kapristo forgesis ĝin. La kapro absorbiĝis en manĝado de herbo. Pan kaj liaj amikoj ĉirkaŭis ĝin kaj volis fortiri ĝin. Survoje la kapro komencis blekadi. Ili timis, ke la kapristo aŭdos la mekadon kaj trovos la kapron. Pan do detranĉis ĝian langon. Li opiniis, ke li estas granda saĝulo. pli…