Antaŭ longa tempo iu nomata Wang Dalin (Ŭan Dalin) vivis en Suzhou-urbo (Suĝoŭ). Ĉiuj vivestaĵoj estis valoraj en liaj okuloj. Li ĉiam aĉetis bestojn kaj liberigis ilin el kaĝoj.
Kiam ajn geknaboj en vilaĝo kaptis fiŝojn, birdojn aŭ insektojn, li ĉiam pagis por liberigi. Li kutime diris al la geknaboj: pli…
Arkivo por Aprilo 28th, 2010
En Yuan-dinastio (Jŭan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de Ĉinĝis Ĥano konkeris Ĉinion. Tiam vivis riĉulo kun multe da havaĵoj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam realiĝis.
La riĉulo ĉiam malĝojis pro tio. Li ofte suspiris: “Pro kio miaj riĉaĵoj utilos al mi, se mi havos neniun infanon por heredi ilin?” pli…
Tu Qinwu (Tu Ĉin’u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: “Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tion mi pripensos nenion alian.” pli…
Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto. pli…
Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago. pli…