Arkivo por Aprilo 28th, 2010

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Zhao (Ĝaŭ) pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne damaĝi bestojn.
Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidis, atingis la mezon de rivero, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, tiu aspektis kiel lia servisto mortinta antaŭ tri jaroj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis oficisto. Li ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por bongusta plado. Ŝia edzo neniam manĝis viandon el mortigitaj bestoj.
Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri ŝian naskiĝtagon. Vekriis malĝoje ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En 1732 viro nomata Wei (Ŭej) vivis en Wuxing-urbo (Uŝjin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi aŭ manĝi kun vino.
Wei ankaŭ ŝatis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li eĉ metis venenon en lagon por mortigi fiŝojn. Krom tio, li ankaŭ renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Nun mi rakontu al vi malfeliĉan historion.
Antaŭ longa tempo estis kortega oficisto. Li plej ŝatis manĝi anserajn piedojn kaj kapran koron. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li ordonis al kuiristo ligi anseron sur fera poto super brulanta fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed tio ne povis moligi la ŝtonan koron de la oficisto. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti