Arkivo por Kategorio ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Unuiĝo]

Antaŭ longa tempo, iu koturna reĝo regis regnon de (svarmon da) mil koturnojn.

Estis saĝa ĉasisto de koturnoj. Li bone sciis kiel imiti koturnan vokon (ĉirpadonpepadon). Lia imito sonis kiel vera koturno petanta helpon, do li neniam malsukcesis allogi birdojn. Poste la ĉasisto ilin kovris per reto, metis en korbojn kaj vendis por sin vivteni.

La koturna reĝo ĉiam zorgis pri la sekureco de sia regatoj, kaj ili tre estimis lin. Kiam li gardis la birdaron kontraŭ eventuala danĝero, li hazarde renkontis la ĉasiston kaj vidis lian konduton. Li pensis: “La koturna ĉasisto havas efikan rimedon por ruinigi miajn parencojn. Mi devas trovi pli bonan rimedon kontraŭ tio.”

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Fiero kaj Modesto]

Iam antaŭ longa tempo la kvarpiedaj bestoj elektis leonon kiel sian reĝon. En la oceano naĝis giganta fiŝo kaj la fiŝoj honoris lin kiel reĝon. La birdoj estis allogitaj de beleco de Ora Cigno, do ili faris lin reĝo.

Reĝo Ora Cigno havis belan orkoloran filinon. Kiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, li promesis al ŝi unu deziron. Ŝi deziris, ke ŝi povu elekti la edzon per si mem kiam ŝi plenaĝiĝos.”

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

Ĉapitro 1. Kunlaboro

Iam antaŭe, kiam Reĝo Magadho regis en la lando, estis nobla junulo nomata “Magho la bonulo”. Li vivis en malproksima vilaĝo de nur tridek familioj. Kiam li estis juna, liaj gepatroj edzinigis al li knabinon, kiu havis bonan konduton kiel li. Ili vivis feliĉe, kaj havis plurajn infanojn.

La vilaĝanoj respektis lin, ĉar li ĉiam helpis plibonigi la vilaĝon por favori al ĉiuj. Pro ilia respekto al li, li povis instrui al ili kvin ŝtupojn de trejnado por purigi iliajn mensojn, vortojn kaj kondutojn.

La instrumetodo de Magho la bonulo estis efektiva praktikado. Ekzemple, iutage kiam la vilaĝanoj kolektiĝis por fari manlaboron. Magho la bonulo purigis lokon por sidi, sed antaŭ ol li pretis sidiĝi, iu alia sidiĝis tien. Do li pacience purigis alian lokon. Sed ankaŭ la lokon okupis alia najbaro. Tio okazis foje kaj refoje, ĝis li pacience purigis sidejojn por ĉiuj. Nur tiam li sidiĝis sur la lastan lokon.

Per ekzemploj de pacienco, Magho la bonulo instruis al vilaĝanoj kiel harmonie kunlabori kun aliaj. Do laborante kune, ili konstruis plurajn konstruaĵojn kaj faris aliajn laborojn favorajn al la tuta vilaĝo.

Vidinte la brilan rezulton de pacienco kaj kunlaboro sur la bazo sekvi la ĝentilajn metodojn de kvin trejnaj ŝtupoj, ĉiuj vilaĝanoj fariĝis pli pacemaj kaj harmoniaj. La antaŭaj eraroj kaj konfliktoj de la vilaĝanoj tute malaperis.

Eble vi opinias, ke tio pli feliĉigis al ĉiuj, tamen iu tute ne ŝatis la novan situacion. Li estis la vilaĝestro, politikistaĉo, kiu zorgis nur pri sia propra pozicio.

Antaŭe, kiam estis murdistoj kaj ŝtelistoj, li kutime punis ilin. Tio pliigis lian aŭtoritatan pozicion kaj timigis la vilaĝanojn. Kiam iu el la geedzoj faris malĉastaĵon, la vilaĝestro kutime monpunis tiun. Same, Se troviĝis kalumniato, aŭ ies kontrakto ne plenumiĝis, li ankaŭ postulis monon por tio. Li eĉ kolektis imposton el profito en vendado de alkoholaĵo anstataŭ zorgi, ke ebrieco kaŭzas multajn krimojn.

Do estis facile vidi, kial la vilaĝestro tiel maltrankviliĝis pri perdo de siaj honoro, potenco kaj mono pro paca vivo de la vilaĝanoj. Fine, li iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, iuj malproksimaj vilaĝoj estis prirabitaj de banditoj. Ni bezonas vian helpon.”

La reĝo respondis: “Eskortu la krimulojn al mi.”

La malhonesta politikistaĉo kunvenigis la mastrojn de ĉiuj tridek familioj kaj eskortis ilin al la reĝo kiel krimulojn. Anstataŭ esplori la kazon, la reĝo ordonis, ke ili estu ekzekutitaj piedpremite de elefantoj.

Ĉiuj tridek viroj kuŝis en la palaca korto laŭ la ordono, kaj oni elkondukis elefantojn. Nur tiam ili ekkonsciis, ke ili estos mortigitaj de la elefantoj. Magho la bonulo diris al ili: “Memoru, ke vi koncentru vian menson sur pacon kaj puron el praktikado de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj vi sentos kompaton al ĉiuj. Ne koleru kontraŭ la maljusta reĝo, mensogema oficisto aŭ malfeliĉaj elefantoj.”

Elefantisto alkondukis la unuan elefanton. Sed kiam li ordonis ĝin piedpremi la senkulpajn vilaĝanojn, la elefanto rifuzis. Kun fiereco, ĝi foriris. Mirinde, tion ripetis ĉiuj elefantoj de la reĝo, kaj neniu piedpremis ilin.

La elefantistoj raportis al la reĝo, ke tio ne estas ilia kulpo. “Eble,” ili diris: “tiuj viroj posedas drogon, kiu konfuzis la elefantojn.”

La reĝo ordonis traserĉi la vilaĝanojn, sed trovis nenion. Do liaj konsilantoj diris: “Eble ili estas sorĉistoj, kiuj povas apliki malicajn sorĉvortojn sur grandajn elefantojn!”

Oni demandis la vilaĝanojn: “Ĉu vi havas tiajn sorĉvortojn?” Magho la bonulo respondis: “Jes. Ni havas.” La reĝo tre scivolis pri tio. Do li mem demandis al Magho la bonulo: “Kio estas la sorĉvortoj, kaj kiel ili funkcias?”

Magho la bonulo respondis: “Via Reĝa Moŝto, ni ne aplikas la samajn sorĉvortojn, kiujn aplikas aliuloj. Ni aplikas la kompatemajn sorĉvortojn kun purigita menso laŭ la kvin trejnaj ŝtupoj.”

“Kio estas la kvin trejnaj ŝtupoj?” demandis la reĝo mirigite. Magho la bonulo respondis: “Ni ĉiuj sindetenas de kvin malbonaj kondutoj, kiuj estas: mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj alkoholaĵo.”

“Tiel ni fariĝas ne malutilaj kaj povas doni sentimecon al ĉiuj. Pro tio la elefantoj perdis timon al la trejnistoj kaj ne plu volas vundi nin. Ili forlasis trumpetante triumfon. Tio estas niaj protektaj metodoj, kiujn vi nomas ‘sorĉvortoj’.”

Fine, konsciinte pri la saĝo kaj bona konduto de la vilaĝanoj, la reĝo demandis ilin kaj detale informiĝis pri la vero. Li do konfiskis ĉiujn havaĵojn de la malhonesta vilaĝestro kaj dividis ilin inter la vilaĝanoj.

La vilaĝanoj denove liberiĝis por fari pli bonan laboron favoran al la tuta vilaĝo. Ili baldaŭ ekkonstruis hotelon ĉe vojkruciĝo.

Tio estis la plej granda projekto, kiun ili akceptis. La viroj estis memfidaj ĉar ili lernis tre bone kiel kunlabori kun aliaj por la komuna celo. Sed ili ne lernis kiel kunlabori kun virinoj en la laboro. Ili opiniis, ke tio estas laboro nur de viroj.

Tiam Magho la bonulo havis kvar edzinojn. Iliaj nomoj estis Bonfaro, Belo, Feliĉo kaj Bonnaskiĝo. La unua edzino Bonfaro estis la plej saĝa. Ŝi volis trovi metodon por ke virinoj sin profitu de kunlaboro en la bona afero. Do ŝi iom post iom amikiĝis kun la estro de la hotela projekto.

Ŝi volis fari grandan kontribuon, do ŝi sendis donacon al la estro. Ŝi demandis lin: “Ĉu vi povas elpensi metodon, ke mi fariĝu la plej granda kontribuanto de la projekto?”

La estro respondis: “Mi scias bonan metodon por tio!” Tiam li sekrete prilaboris trabon, la plej gravan parton de la konstruaĵo por subteni la supron. Li pakis ĝin kaj kaŝis ĝin ĉe Bonfaro por ke ĝi sekiĝu kaj fariĝu rekta kaj fortika antaŭ la utiligo.

Samtempe, ĉiuj viroj en la vilaĝo ĝojplene daŭrigis la konstruadon. Je la fino kiam ili bezonis instali trabon, ili komencis prilabori ĝin. Sed la estro haltigis ilin. Li diris: “Miaj amikoj, ni ne uzos la freŝan bluan lignon kiel la trabon por la supro. Ĝi kurbiĝos kaj falos. Ni devas trovi malfreŝan kaj sekan trabon. Iru kaj serĉu ĝin!”

Ili serĉis tra la tuta vilaĝo, kaj fine trovis, ke Bonfaro hazarde havas taŭgan trabon. Ankaŭ ĝiaj longeco kaj dikeco estas tre konvenaj. Kiam ili demandis, ĉu ili povas aĉeti ĝin de ŝi, ŝi respondis: “Mi ne vendos ĝin je ajna prezo. Mi volas donaci la trabon senpage nur se vi permesas min partopreni la konstruadon de la hotelo.”

La viroj ne kuraĝis ŝanĝi la kutimon. Do ili respondis: “Virinoj neniam partoprenis en tia laboro. Tio estas neebla.”

Poste ili revenis al la estro kaj raportis lin pri la okazaĵo. Li diris: “Kial vi rifuzis ŝian proponon? Virino ankaŭ estas parto en la homa mondo. Ni estu grandanimaj kaj dividu la harmonion kaj unuanimecon de tiu ĉi laboro kun virinoj. Tiam la projekto kaj nia vilaĝo estos des pli sukcesplenaj.”

Do ili akceptis la trabon de Bonfaro, kaj ŝi helpis fini la konstruadon de la hotelo. Tiam Belo havis belegan ĝardenon ĉe la hotelo kaj ĝin ŝi donacis. En la ĝardeno estis diversaj floroj kaj fruktarboj. Feliĉo havis ĉarman lageton, kaj en ĝi kreskis belaj lotusoj. Sed Bonnaskiĝo, la plej juna kaj dorlotita, nenion kontribuis por la hotelo.

En la nokto, Magho la bonulo okazigis kunvenon en la ĉevoja hotelo. Li instruis la vilaĝanojn helpi al la gepatroj kaj aĝuloj, kaj sin deteni de avaro, krudaj vortoj kaj klaĉoj.

Laŭ onidiro, la plej malsupra ĉielo konsistas el feoj de kvar direktoj: Nordo, Oriento, Sudo kaj Okcidento. Sekvante sian propran instruadon, Magho la bonulo forpasis kun bona menso. Li renaskiĝis kiel Sakao, la reĝo de la ĉielo super la plej malsupra.

Poste forpasis Bonfaro, Belo, Feliĉo kaj ankaŭ ĉiuj mastroj de la familioj en la vilaĝo. Ili renaskiĝis sub Reĝo Sakao. Tio fariĝis famkonata “Ĉielo 33.”

Ĉapitro 2. Kompato

Antaŭ longa tempo, estis mizere malbelegaj dioj nomataj “aŝuroj”. Ili vivis en la ĉielo super la plej malsupra.

La viro, kiu iam estis Magho la bonulo en la antaŭa vivo, nun estis Sakao, la reĝo de Ĉielo 33. Li pensis: “Kial ni, anoj de Ĉielo 33, vivas kun tiuj malbelegaj aŝuroj? Jen estas nia propra mondo, do ni vivu feliĉe sen ili.”

Li invitis la aŝurojn al la festeno, kaj ebriigis ilin per forta alkoholaĵo. Ŝajne, pro la renaskiĝo Reĝo Sakao forgesis la instruojn kiujn li donis al aliaj kiam li estis en la antaǔa vivo kiel Magho la bonulo. Post kiam la aŝuroj ebriiĝis, li movis ilin en la malsupran mondon, same grandan kiel Ĉielo 33.

Kiam la aŝuroj sobriĝis kaj ekkonsciis, ke ili trompiĝis en la malsupran ĉielon, ili eksplodis de kolero. Ilituj iris en la supran ĉielon kaj militis kontraŭ Sakao. Post nelonge, ili venkis, kaj Sakao povis fari nenion alian ol forfuĝi.

Dum la retiriĝo en potenca militĉaro, Reĝo Sakao iris en vastan arbaron, kie la garuloj havas siajn nestojn. Tiuj malfeliĉaj feoj havis nenian potencon. Ili povis fari nenion alian ol disflugi ĉirkaŭen, frapante siajn grandajn flugilojn.

Kiam la ĉaro de Reĝo Sakao veturis tra la arbaro, la nestoj detruiĝis kaj la garulidoj falis surteren. Ili ploregis pro timo kaj doloro. Aŭdinte tion, Sakao demandis, de kie venas la korŝiraj ploroj. La ĉaristo respondis: “Jen ploroj de timigitaj garulidoj, kies nestoj kaj arboj estas detruitaj de via potenca ĉaro.”

Informiĝinte pri tio, Reĝo Sakao ekkonsciis, ke tre efemeras ĉiuj vivoj, inkluzive de la lia. Aŭdinte pri sufero de la garulidoj, li rememoris pri la kompato de la Grandulo, kiu pasis de vivo al vivo. Li diris: “Ne plu timigu la etulojn. La unuan trejnan ŝtupon mi rompis senkonscie. Mi ne plu domaĝos eĉ mian vivon por la ĉiela regno, kiu detruiĝos iutage. Anstataŭe, mi dediĉos mian vivon al malicaj aŝuroj. Returnu la ĉaron!”

Do la ĉaro revenis al la direkto de Ĉielo 33. Vidinte, ke Reĝo Sakao revenis, la aŝuroj opiniis, ke li akiris helpon de aliaj mondoj. Do ili forkuris en la malsupran mondon eĉ sen retrorigardi.

Ĉapitro 3. Merito

Reĝo Sakao revenis al sia palaco en Ĉielo 33. Ĉe la palaco staris etaĝdomo de lia unua edzino, la renaskiĝinta Bonfaro. Ekster la etaĝdomo estis ĝardeno de lia dua edzino, la renaskiĝinta Belo. Kaj ankaŭ estis ĉiela lageto de lia tria edzino, la renaskiĝinta Feliĉo.

Ankaŭ Bonnaskiĝo mortis, kaj renaskiĝis kiel malforta gruo en la arbaro. Pro sopiro al ŝi, Sakao trovis ŝin kaj portis ŝin en Ĉielon 33 por vizito. Li montris al ŝi la etaĝdomon, ĝardenon kaj lageton de siaj tri edzinoj. Li informis ŝin, ke la aliaj tri edzinoj gajnis meriton pro la bonfaro. La merito alportis feliĉon al ili kaj en la antaŭaj vivoj kaj en la renaskiĝoj.

Li diris: “Mia kara gruo, en via antaŭa vivo kiel Bonnaskiĝo, vi faris neniun bonan aferon. Do vi ne gajnis meriton por feliĉo, tiel ke vi renaskiĝis kiel arbara gruo. Mi proponas, ke vi purigu vian menson sekvante la kvin trejnajn ŝtupojn.” Lerninte pri la kvin trejnaj ŝtupoj, la aminda gruo decidis sekvi ilin. Poste, ŝi revenis al la arbaro.

Post nelonge, la Reĝo Sakao volis scii, kiel kondutas la gruo. Do li aliformiĝis en fiŝon kuŝantan antaŭ ŝi. La gruo prenis ĝin je la kapo, sed apenaŭ ŝi pretis engluti la reĝon de Ĉielo 33, kiam la fiŝo svingis la voston.

La gruo tuj pensis: “La fiŝo vivas!” Rememorinte pri la unua trejna ŝtupo, ŝi metis la vivan fiŝon en rojon. Stariĝinte el la akvo, Reĝo Sakao montris sian antaŭan formon kaj diris: “Bonege, mia kara gruo, vi sekvas la kvin trejnajn ŝtupojn.” Poste, li revenis en sian ĉielon.

Trapasinte sian vivon, la gruo mortis. Sekvante la kvin trejnajn ŝtupojn, ŝi gajnis kaj meriton kaj pacan menson. Do ŝi renaskiĝis kiel knabino en familio de metiisto en norda Hindio.

Reĝo Sakao denove volis trovi, kie naskiĝis la iama Bonnaskiĝo kaj posta gruo. Li trovis ŝin en la familio de metiisto, kaj volis helpi ŝin gajni meriton kaj feliĉon.

Do li sin ŝajnigis maljunulo, kaj puŝis ĉaron plenan de oraj kukumoj. Li iris en Benareson kaj kriis: “Kukumojn! Kukumojn! Orajn kukumojn mi havas!”

Kiam oni venis por aĉeti la mirindajn kukumojn, li diris: “La orajn kukumojn mi ne vendos, sed nur donacos, al tiu, kiu kondutas bone kaj sekvas la kvin trejnajn ŝtupojn.”

Oni diris: “Ni neniam aŭdis pri la kvin trejnaj ŝtupoj. Sed ni nur volas aĉeti viajn orajn kukumojn. Diru al ni la prezon!” Li respondis refoje: “Miaj kukumoj tute ne vendiĝos. Mi donacos ilin al iu ajn, kiu praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn.” Oni diris: “Tiu ĉi viro venis nur por mistifiki nin.” Do ili forlasis lin sola.

Bonnaskiĝo baldaŭ aŭdis pri la stranga maljunulo. Kvankam ŝi jam renaskiĝis, tamen ŝi ankoraŭ havis kutimon praktiki la kvin trejnajn ŝtupojn. Do ŝi pensis: “Eble tiu ĉi viro venas por serĉi min.”

Do ŝi iris al li kaj petis la orajn kukumojn. Li demandis: “Ĉu vi sekvas la kvin trejnajn ŝtupojn? Ĉu vi vere detenas vin de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj alkoholaĵo?” Ŝi respondis: “Jes, Sinjoro. Mi sekvas la ŝtupojn, kaj estas tre pacema kaj feliĉa.”

La maljunulo diris: “Mi alportis la kukumojn speciale al vi por kuraĝigi vin gajni pli da merito kaj estonta feliĉo.” Li lasis la orajn kukumojn ĉe ŝi, kaj revenis al Ĉielo 33.

En sia resta vivo, la virino ĉiam estis malavara pri oro. Ŝi donacis sian feliĉon al ĉiuj aliaj kaj gajnis grandan meriton. Post sia morto, ŝi renaskiĝis kiel filino de aŝura reĝo kaj aspektis kiel ĉarma feino. Tio estis miraklo, ĉar aliaj aŝuroj estis la plej malbelaj el ĉiuj feoj.

La reĝo de aŝuroj plezuriĝis pro la feineco kaj eksterordinara ĉarmo de sia filino. Li kolektis ĉiujn aŝurajn virojn por ke ŝi prenu edzon el ili laŭ sia volo.

Sakao, la reĝo de Ĉielo 33 bone sciis, ke la renaskiĝinta reĝidino estis lia estinta edzino Bonnaskiĝo, kiu antaŭe estis la gruo kaj poste filino de metiisto. Do li subiris en la malsupran ĉielan mondon kaj sin aliformigis en malbelan aŝuron. Li pensis: “Se Bonnaskiĝo prenos edzon, kies interna kvalito de konduto estas same bona kiel la ŝia, ni certe rekuniĝos finfine!”

Pro sia antaŭa rilato kun Magho la bonulo renaskiĝinta kiel Reĝo Sakao, kiu nun aliformiĝis kiel ordinara aŝuro, la bela reĝidino tuj allogiĝis de li. Do ŝi elektis lin el ĉiuj kandidatoj.

Reĝo Sakao kondukis ŝin al Ĉielo 33 kiel sian kvaran edzinon, kaj poste ili vivis feliĉe.

La moralinstruo estas: Praktiko de kvin trejnaj ŝtupoj estas komenco de bona konduto. Bona konduto estas komenco de paco kaj feliĉo.

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Envio]

Iam du bovidoj Granda Ruĝo kaj Eta Ruĝo estis membroj de kamparana familio. En la sama familio vivis ankaŭ knabino kaj porkido. La porkido neniam gruntis, do oni nomis ĝin Negruntulo.

La mastroj de la familio flegis la porkidon tre bone. Ili bredis ĝin abunde per la plej bona rizo, kaj eĉ rizkaĉo kun bruna sukero.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

[Favorkoreco]

Iam antaŭe vivis maljunulino, kiam Reĝo Brahmadato regis en Benareso. Ŝi havis bovidon noble nigran. Fakte, la bovido estis tute nigra sen iomete da blanko. Ĝi estis BodhisatvoBodisatvo, la iluminiĝinto.

La maljunulino bredis la malgrandan bovidon kvazaŭ sian propran filon. Ŝi nutris ĝin nur per tre bonaj rizo kaj rizkaĉo. Ŝi kutime karesis ĝiajn kapon kaj kolon dum ĝi lekis ŝian manon. Ĉar ili estis tiel amikaj reciproke, oni nomis la bovidon “Nigrulo de Avino”.

pli…