Arkivo por Kategorio ◊ Amo al la Vivoj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Majstro Xin (Ŝjin) estis bonzo kun profunda saĝo kaj granda povo. La brilan atingon li gajnis per diligenta sinkulturado. Ĉar li estis tre saĝa, li estis tre kompatema. Ĉar li estis tre potenca, li estis tre indulgema.
Foje li vidis maljunan fiŝiston kun korbo. Li rigardis en la korbon kaj trovis, ke ĝi plenas de testudoj. Li sciis bone, ke la pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Pan Hua estis gubernia juĝisto. Estante honesta kaj bonkora, li ĉiam favoris ne nur homojn en la gubernio, sed ankaŭ bestojn. Li faris leĝon, ke neniu en la gubernio sin vivtenu per fiŝkapto, kaj iu ajn trovita estu arestita kiel krimulo. Kvankam multaj homoj sin vivtenis per fiŝkapto antaŭe, ili sciis, ke la juĝisto estas bonkorulo, tial ili ne plendis kontraŭ lia ordono. Ili obeis la novan leĝon, kaj ĉio iris bone en la gubernio. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: “Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?” Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

“Ne forgesu lavi la testudon antaŭ la kuirado,” ordonis gesinjoroj Cheng (Ĉen) kiam ili pretis eliri. “Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!”
“Certe, mi scias,” respondis la servistino. Post la eliro de la geedzoj, la servistino iris al la kuirejo por rigardi la testudon, pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi). pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti