Iam vivis pluraj aktoroj. Ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de la serioza malsatego. Kiam ili preteriris montaron, en kiu onidire loĝas demonoj ferocaj kaj sangavidaj, ili devis halti por tranokti. La aktoroj bruligis fajron, kaj kuŝiĝis ĉe ĝi por forpeli froston. Tiam iu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per teatra kostumo, per kiu oni rolas hommanĝan demonon, kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi. Iu alia vekiĝis, kaj tuj teruriĝis kiam li vidis iun en demona kostumo. Anstataŭ atente pririgardi la vidaĵon, li forkuris senprokraste pro timego. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj forkuregis, lin sekvante. La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ teruriĝis de tio, kaj ekkuris post siaj kamaradoj. Vidante lin, la aliaj opiniis, ke la demono postkuras por kapti ilin, do ili des pli teruriĝis. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj, kaj trans kanaloj. Ilia korpo vundiĝis, kaj ili elĉerpiĝis morte. Nur je la tagiĝo ili komprenis, ke postkuris ilin ne la hommanĝa demono, sed vivanta homo.
Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊
Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj diris, ke li manĝu fazanaĵon por resaniĝi. La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, sed finmanĝinte ĝian viandon, li ne plu manĝis aliajn fazanojn.
Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: “Ĉu vi jam resaniĝis?” La malsanulo respondis: “Vi ordonis, ke mi manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne aŭdacis manĝi pliajn.”
La kuracisto riproĉis lin: “Se vi jam manĝis unu, pro kio vi ne manĝu pliajn? Ĉu vi povas resaniĝi je nur unu fazano?”
Ĉiuj bramanoj kredas, ke Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo. Iu el liaj disĉiploj diris: “Ankaŭ mi povas krei ĉion.” Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li pretendis, ke li estas plena de saĝo. Li diris al Bramo: “Ankaŭ mi volas ĉion krei.” Bramo respondis al li: “Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari.”
La disĉiplo do ekagis sen konsento de Bramo. Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, Bramo diris: “Vi modelis la homan kapon tro granda, dum la kolon tro maldika; la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de demono.”
Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion.
Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: “Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?” La filo respondis: “Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!”
Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: “Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon.” La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.
Iam antaŭe, du viroj vizitis metiiston de argilaĵo, kaj tie rigardis lin fari botelon per turnilo. Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ monon. La alia restis por daŭre rigardi. Li diris al si mem: “Mi iru post kontentiĝo de la rigardo.” La tempo forpasis iom post iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj mono.