Iam antaŭe, viro iun malamegis, kaj afliktiĝis de tio tagnokte. Aliulo demandis lin: “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu atencis min, kaj mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos lin atenci. Mi afliktiĝas ĝuste pro tio.”
La aliulo respondis: “Nur per iuspecaj sorĉvortoj vi povos atenci lin. Sed estas manko de la sorĉarto. Antaŭ ol ekatenci lin, vi jam suferos de tio.” Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: “Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Kvankam mi suferos de tio, mi preferu atenci lin.”
Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊
Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaŭ manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: “Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la kukon.” Pro tio, neniu el ili ekparolis plue.
Momenton poste, rabisto entrudiĝis por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn. Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. Kvankam la edzo vidis tion, li ankoraŭ sin tenis silenta.
La edzino do ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis la edzon: “Malsaĝulo! Kial vi ne kriu pri la rabisto pro la kuko? ”
La edzo aplaŭdis per la manoj, kaj diris kun rido: “Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos al vi neniom.”
Kiam oni informiĝis pri tio, neniu el ili povis sin deteni de rido.
Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por serĉi trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj sciis bone, kiel oni stiru, direktu aŭ haltigu la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: “Mi bone scias surmaran stirmetodon.” Aŭdinte tion, ĉiuj lin kredis.
Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi. Kiam la ŝipo venis en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: “Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon.” Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom povis moviĝi. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.
Iam estis virino diboĉema kaj volupta. Ŝi malŝatis sian edzon, kaj volis mortigi lin laŭeble. Ŝi provis multajn metodojn por tio, tamen neniam sukcesis.
Kiam ŝia edzo estis vojaĝonta al la najbara lando kiel sendito, malica ideo subite venis en la kapon de la virino. Ŝi miksis venenon en knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al li: “Nun vi iros malproksimen. Timante, ke mankus al vi manĝaĵo, mi speciale faris kvincent knelojn por vi manĝi. Sed tamen, ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en la alia lando.”
La edzo obeis ŝin, kaj manĝis neniom el la kneloj ĝis li atingis la alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis pri la kneloj, kaj lasis ilin sub la arbo.
Tiu nokte hazarde okazis priŝtelado. Kvincent ŝtelistoj ankaŭ venis en la arbaron priŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj estis kaj malsataj kaj soifaj pro la kurego. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu, kaj pro tio ĉiuj mortis de veneniĝo.
La viro ascendis de la arbo ĉe la tagiĝo kaj vidis, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo. Li do afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la trezorojn, kaj pelis la ĉevalojn al sia celloko. La reĝo de la lando postkuris la ŝtelistojn kun multaj homoj laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo.
La reĝo demandis lin: “Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?” Li respondis: “Mi venis de alia lando, kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili kaj mortigis ilin ĉiujn. Tiel mi prenis la ĉevalojn, kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas pri tio, bonvolu iri kaj kontroli iliajn vundojn, kaj ankaŭ la luktejon, kie ili mortis.”
La reĝo tuj sendis fidelulojn por pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo do admiris lin pri tio. Kiam la reĝo revenis al sia lando, li donacis al li per alta rango, multaj trezoroj kaj larĝa kampo.
Tiam la malnovaj korteganoj ĵaluzis lin pri tio. Ili diris al la reĝo: “Li ja estas alilandano nefidinda. Kiel vi povis donaci al li tiel altan rangon, multe pli altan ol tio de la malnovaj korteganoj?”
Informiĝinte pri tio, la sendito diris: “Kiu estas sufiĉe brava por dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri nian propran kapablon.” Ĉiuj korteganoj timis, kaj neniu el ili aŭdacis dueli kun li.
Poste, en la landon venis feroca leono. Ĝi manĝadis homojn sur la vojo al la ĉefurbo, kaj pro tio neniu aŭdacis iri pretere. Tiam la korteganoj kune interkonsiliĝis: “La alilandano diris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por sekurigi la popolanojn, do tio estos vera miraklo.” Poste, ili faris proponon al la reĝo. La reĝo donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito, kaj ordonis lin mortigi la leonon.
Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Kiam la leono vidis lin, ĝi hurlegis feroce kaj sin ĵetis sage al li. Li ektimis, kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono do levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel timigita, ke li perdis la tranĉilon el la mano. Sed la tranĉilo falis ĝuste en la faŭkon de la leono, kaj ĝin mortigis. Li ekzaltiĝis de tio, kaj tuj revenis al la reĝo. La reĝo do despli ŝatis lin. Tiam, ĉiuj en la lando laŭdis kaj respektis la senditon.
Iam estis forlasita domo. Laŭdire en ĝi estis kruela demono, do neniu aŭdacis eniri.
Tiam, viro pretendis esti kuraĝa, kaj diris: “Mi volas tranokti en la domo.” Dirinte, li tuj endomiĝis sin kuraĝiginte.
Poste, alia viro pretendis esti multe pli kuraĝa ol la antaŭa, li ankaŭ volis iri en la domon. Apenaŭ li provis malfermi la pordon, la unua viro opiniis, ke alvenas la demono. Li do forte puŝis la pordon, por ke ĝi ne malfermiĝu. La dua viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Li do volis malfermi la pordon perforte. Tiel ili luktadis pri la pordo ĝis tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu al la alia, ili eksciis, ke neniu estas la demono, sed vivanta homo.