Iam simio portis manplenon da sojfaboj kun si, sed pro malatento li perdis unu. Li do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed li ne trovis la perditan, eĉ la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.
Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊
Iam antaŭe, aro da ŝtelistoj priŝteladis kune kaj havigis al si multajn objektojn. Ili do dividis la havaĵon laŭrange. Iu altvalora teksaĵo ŝajnis ne bone kolorigita, do ili ĝin opiniis ne valora kaj donis al tiu plej malaltaranga. La malsuperulo akceptis la dividaĵon kun malĝojo. Li plendis, ke li malprofitas de tio. Sed kiam li vendis la teksaĵon en bazaro, riĉulo en urbo pagis multe. Li enspezis pli multe ol la aliaj, kaj ekzaltiĝis de tio.
Iam patro kaj filo iris sur vojo. Subite ili renkontis rabiston, kiu pretis prirabi ilin. La filo portis orajn orelringojn, do la patro timis, ke la rabisto forprenos ilin. Li ektiris la orelojn de la filo. Sed la oreloj ne povis tuj disiĝi je lia tiro. Li do detranĉis la kapon de la filo por protekti la orajn ringojn. Poste, kiam la rabisto foriris, li provis remeti la detranĉitan kapon, sed neniel sukcesis. Ĉiuj priridis la malsaĝan patron pro tio.
Iam antaŭe, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: “Ĉu vi suferas de okuldoloro?” La suferantino respondis: “Jes, mi suferas de okuldoloro.” La konatino diris: “Oni havas okulojn. Ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne eksuferas de okuldoloro, mi volas elfosi ilin por eviti la eventualan doloron.” La aliaj admonis ŝin: “Se vi havas okulojn, ili jen doloras jen ne; se vi perdus la okulojn, vi suferos de doloro dum la tuta vivo.”
Iam antaŭe, kiam la reĝo de demonoj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis la malheliĝon de la luno al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.