Antaŭ longa tempo, iu ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis armeon kapti lin. Kiam oni eskortis lin al la reĝo, la reĝo demandis: “De kie vi havigis al vi la vestaĵojn?” La ŝtelisto respondis: “Tio estas la heredaĵo de mia avo.” La reĝo ordonis lin surmeti la vestaĵojn. La vestaĵoj fakte ne apartenis al la ŝtelisto, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Tion, kion oni devas meti sur la manojn, li metis sur la piedojn; tion, kion oni devas meti sur la talion, li metis sur la kapon. La reĝo alvenigis ĉiujn siajn subulojn, kaj detale informis ilin pri la okazaĵo. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestaĵoj estus hereditaj de via avo, vi devus scii kiel surmeti ilin konvene. Sed pro kio vi ne povas vin vesti ĝuste? Tiel oni scias bone, ke la vestaĵoj estas ŝtelaĵoj, sed ne viaj propraj posedaĵoj.”
Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊
Iam estis viro bela, saĝa kaj riĉa. Ĉiuj en la regiono laŭdis lin. Vidinte tion, malsaĝulo titolis lin frato por peti lian monon laŭ bezono. Sed kiam la riĉulo povriĝis, kaj devis pagi siajn ŝuldojn al aliaj, la malsaĝulo ne plu tiel nomis lin. La najbaroj riproĉis la malsaĝulon: “Vi estas stulta. Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed tuj deklaris lin ne via frato kiam li ŝuldis al aliaj?” La malsaĝulo respondis: “Mi nomis lin frato nur por peti lian monon. Fakte li ne estas mia frato. Do kiam li povriĝis, mi ne plu rigardu lin kiel mian fraton.” Aŭdinte tion, oni ĉiuj mokridis lin.
Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en la domo. Informiĝinte pri lia decido, la najbaroj diris al li: “La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bele vesti lin kaj enterigi lin en malproksimo. Pro kio vi mem pretas transloĝiĝi por cedi al li la domon?” Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: “Se mi ne restigos la mortinton en la hejmo, mi devos porti lian korpon eksteren por enterigi. Mi do mortigu alian por ligi al la alia pinto de mia vekto. Tio faciligos al mi la portadon.” Li do mortigis alian filon, vekte portis ambaŭ kadavrojn eksteren kaj enterigis en malproksima arbaro. Oni ĉiuj mokis lin. Ili opiniis, ke ili neniam vidis tiel stultan homon en la mondo.
Iam estis viro, al kiu mankas saĝo. Foje, li suferis pro soifo kaj volegis trinki akvon. Kiam li vidis vaporon el la kamparo, li opiniis, ke tio estas akvo. Do li kuregis longan vojon eĉ ĝis Hindia Rivero. Atinginte la riverbordon, li nur gapis la akvon anstataŭ ektrinki. Iu demandis: “Vi serĉis akvon por trinki. Nun vi ja estas ĉe la rivero; pro kio vi ne trinkas?” La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus, se mi povus fintrinki ĉion el la rivero; tamen estas tro multe da akvo por mi trinki, mi do trinku neniom.” Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.
Iam estis malsaĝulo, kiu amegis sian edzinon. Lia edzino estis ĉarma, sed malĉasta. Dum ŝia kontakto kun aliaj viroj, ŝin regis arda pasio. Ŝi volis forlasi sian propran edzon kaj sin ĵeti en la sinon de alia viro. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: “Post mia foriro vi trovu virinan kadavron, metu ĝin en nian ĉambron, kaj diru al mia edzo, ke mi mortis.” Dum foresto de la malsaĝulo, la maljunulino metis virinan kadavron en lian ĉambron, kaj poste diris al li: “Via edzino mortis.” Rigardinte la kadavron, la edzo vere kredis tion. Li do ploregis korŝire. Per multaj lignoj kaj oleo li cindrigis la kadavron, ensakigis la cindron kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte. Nelonge poste, la edzino tediĝis pri la kromedzo, kaj revenis al sia antaŭa hejmo. Ŝi diris al la edzo: “Mi estas via edzino.” La edzo respondis: “Mia kara edzino jam forpasis. Kiu estas vi, ke vi eĉ aŭdacas pretendi vin kiel mian karulinon!” Malgraŭ la eksplikado de la edzino, la malsaĝulo neniel kredis, ke ŝi vere estas lia edzino.