Iam ŝtelisto priŝtelis delikatajn kaj valorajn silkaĵojn de riĉulo, kaj per la ŝtelitaj silkaĵoj pakis siajn malnovajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Saĝaj homoj mokis lin pri tio.
Iam ŝtelisto priŝtelis delikatajn kaj valorajn silkaĵojn de riĉulo, kaj per la ŝtelitaj silkaĵoj pakis siajn malnovajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Saĝaj homoj mokis lin pri tio.
Iam antaŭe, iu el nobela familio serĉis kalambakon en la maro. Li kolektis nur ĉaron da kalambako dum pli ol unu jaro, kaj portis tion hejmen. Kiam li portis la kalambakon al la bazaro por vendi, neniu aĉetis pro la alta valoro. Do li elvendis neniom dum multaj tagoj. Tediĝinte pri tio, li dronis en granda malĝojo. Tiam li vidis, ke lignokarbo estas bone vendebla, li do pensis: “Se mi bruligos kalambakon en lignokarbon, eble tio vendiĝos multe pli rapide.” Do li karbigis kaj elvendis la kalambakon en la bazaro, sed li enspezis malpli ol tiom de duonĉaro da lignokarbo.
Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: “Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?” Maljunulino respondis: “Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio.” La virino demandis: “Kion mi oferu?” La maljunulino respondis: “Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn.” La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!”
Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: “La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene.” Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?” Iu apudestanto respondis: “Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego.”
Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: “Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi.” Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: “Kion vi faras?” Li respondis: “Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi.” Oni demandis: “Kie vi ĝin perdis?” Li respondis: “En la loko de kie mi ĵus ekveturis.” Oni demandis: “Kiam vi ĝin perdis?” Li respondis: “Antaŭ du monatoj.” Oni diris: “Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!” Li respondis: “Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie.” Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?” Do ili ĉiuj priridis lin.