Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam, reĝo havis altan kaj dikan pomarbon, kiu abunde donas fruktojn dolĉajn kaj bongustajn. Foje kiam venis gasto, la reĝo demandis lin: “Tiu ĉi arbo donas bongustajn fruktojn. Ĉu vi volas manĝi?” La gasto respondis: “Tiu ĉi arbo estas dika kaj alta. Kiel mi povas preni la fruktojn eĉ se mi volas manĝi?” La reĝo do ordonis dehaki la arbon por preni la fruktojn pli facile estonte. Sed tamen, la arbo ne plu donis fruktojn. Poste, kiam oni denove provis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj neniam reviviĝis plue.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu el ili vendis oron, dum la alia vendis kotonon. Klientoj kutime ardigis la orajn ingotojn de la orvendisto por taksi ilian verecon. La vendisto de kotono hazarde ŝtelis ĵus ardigitan ingoton, kaj kaŝis ĝin en kotonon. La kotono forbruliĝis pro la ardo de la oro. La priŝtelo estis malkaŝita, kaj anstataŭ havigi al si la oran ingoton, la ŝtelisto perdis ankaŭ sian kotonon.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam bramano volis okazigi religian ceremonion. Li ordonis sian lernanton: “Mi bezonas bakitajn urnojn por la ceremonio. Iru al la bazaro kaj dungu metiiston por mi.” La lernanto obeis, kaj iris al la hejmo de metiisto.
Tiam la metiisto portis per azeno bakitajn urnojn al la bazaro por vendi, sed survoje la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion alian ol reveni hejmen deprimita, kaj ploris ĉagrene pro la perdo. Vidinte lin, la lernanto demandis: “Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?” La metiisto respondis: “Por min vivteni, mi laboregis pene dum longa jaro, kaj elfaris multajn bakitaĵojn, tamen kiam mi portis ilin al la bazaro por vendi, la damninda azeno rompis ĉion dum momento. Ĝuste pro tio mi ĉagreniĝis.”
Aŭdinte la respondon, la lernanto diris kun ĝojo: “Tiu azeno estas vere eksterordinara! Ĝi eĉ kapablas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum tiel longa tempo. Nun mi volas ĝin aĉeti.” La metiisto ekĝojis, kaj tuj vendis la azenon al li.
Kiam la lernanto revenis kun la azeno, la bramano demandis: “Pro kio vi alvenigis azenon anstataŭ la metiiston?” La lernanto respondis: “Tiu ĉi azeno estas multe pli kapabla ol la metiisto por bakitaĵoj. Ĝi povas detrui ĉiujn urnojn, kiujn elfaris la metiisto dum longa tempo.” Informiĝinte pri tio, la bramano riproĉis lin: “Kiel senscia kaj malsaĝa vi estas! Tiu ĉi azeno povis hazarde detrui la bakitaĵojn, tamen ĝi ne scipovas elfari tion eĉ dum cent jaroj.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: “Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon.” Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon.

Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: “Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi.” La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo.

Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: “Via filo mortis post sia naskiĝo.” Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010
 
   

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: “Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin.” La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: “Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo.” La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti