Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Malgranda besto kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu aŭdacis rigardi la arbon. Ĝi senprokraste forlasis la arbon, kaj kuris en senarban regionon. Jam mallumiĝis, sed mankis al ĝi kuraĝo reveni al la antaŭa kuŝejo. Kiam ĝi vidis, ke la arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi diris al si mem: “Ĝi vokas min.” Ĝi do tuj revenis al la arbo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo. Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: “Se vi trovos verdajn lotusflorojn por mi, mi daŭre estu via edzino, kaj se ne, mi eksedziniĝu de vi.” Antaŭe, la malriĉulo lertis en imitado de birda grako. Do grakante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn. La gardisto de la lageto aŭdis sonon kaj demandis: “Kiu vi estas en la lageto?” La malriĉulo pretervole respondis: “Mi estas akvobirdo.” La gardisto do kaptis lin por eskorti al la reĝo. Sur la vojo, la malriĉulo denove grakis imitante akvobirdon. La gardisto diris: “Al kio utilas via grakaĉo sur la tero?”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis. La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la aspekton de la bovo, li demandis vilaĝanon: “Ĉu la bovo estis en via vilaĝo?” La vilaĝano respondis: “La bovo ne estis en nia vilaĝo.” Li demandis: “Ĉu troviĝas lageto en la vilaĝo kaj vi formanĝis la bovon ĉe la lageto?” La vilaĝano respondis: “Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo.” Li demandis: “Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?” La vilaĝano respondis: “Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto.” Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?” La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo.” Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?” La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la tagmezo.” La perdinto do diris: “Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek la arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Konfesu do, ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?” La vilaĝano do konfesis: “Jes, ni vere ĝin formanĝis.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.” Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko.
Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?” La servisto respondis: “Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio.” La mastro do kulpigis lin: “Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, iu malsatiĝis, kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post kiam li manĝis ses kaj duonon. Li do ekpentis, kaj sin batis per ambaŭ manoj. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko povus min satigi, mi ja devus ĝin manĝi unue.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti