Lamplumo tremetis en frosta vento.
Iuj ĉinoj kredis, ke manĝi hundan viandon povas varmigi homan korpon en vintro. Do en malvarmegaj tagoj ĉiuj sidlokoj estis okupitaj en la restoracioj de hundaĵo, kaj eĉ la aero estis plena de viandodoro.
Cao Shengyuan (Caŭ Ŝenjŭan) metis mortigitan hundon en kaldronon por kuiri malantaŭ la gastejo. Li mortigadis hundojn dum longaj jaroj, kaj fine prosperis lia hundaĵservo. Li eĉ dungis du virojn kiel helpantojn. pli…
Verkista Arkivo
Subite aŭdiĝis timiga vekrio el malnova butiko kaj sekvis sono de io falinta surteren.
La najbaroj alkuris tien por rigardi, kaj ili vidis Grandan Xu (Ŝju), la buĉisto de bovoj, kuŝanta en sango.
Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li jam mortis. La najbaroj esploris la kaŭzon de lia neatendita katastrofo. pli…
En Ĉinio de 1573 ĝis 1620 daŭris la periodo Wanli (Ŭanli) de Ming-dinastio (Min), dum kiu la pilgrimantoj atingis Masaĉusecon (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Yu (Ju) vivis en la bela ĉina urbo Hangzhou (Hanĝou). La urbon Hangzhou Marko Polo nomis “Kinsai” kaj laŭdis kiel “la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero, tiel belan kiel paradizon”. pli…
Estis tago serena kaj bela.
Budho piediris tra la arbaro. Li vidis grandan aglon ĉasanta kolombon. Apenaŭ la aglo plonĝis por kapti la kolombon, la kolombo vidis Budhon kaj tuj sin kaŝis en lian sinon. Budho protektis ĝin de la aglo. La aglo alflugis sur branĉon kaj kriis: “Vi kapablas savi la kolombon, tio signifas mortigi min de malsato. Vere malica vi estas!” pli…
En la periodo de Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj vivis familio Yang (Jan) ĉe la piedo de Huaying-montaro (Hŭajin). Ili estis kamparanoj, kaj havis unusolan filon nomatan Yang Bao (Jan Baŭ, “Baŭ” signifas “trezoron” en la ĉina lingvo). pli…