Juna bonzo, kiu ankoraŭ ne atingas la aĝon por havi plenan bonzecan staton, estas nomata “Ŝramanero” (novico).
Iam estis novico, kiu lernis budhismon ĉe tre saĝa Instruisto. Li estis lernanto sufiĉe bona. Li estis respektema, sincera kaj obeema. Li progresis tre rapide.
La instruisto estis homo kun granda saĝo kaj ankaŭ bone konis la estintecon, estantecon kaj estontecon. Li sciis pli…
Verkista Arkivo
Iam estis fama kuracisto nomata Sun Simiao (Sun Simjaŭ) en Tang-dinastio (Tan). Li estis tre bonkora, precipe al bestoj.
Kiam li promenis ekster la vilaĝo en iu bela aŭtuna tago, li hazarde vidis, ke du knaboj kaptis malgrandan serpenton. Ili ludis per ĝi kaj pro tio ĝi estis preskaŭ mortanta de la turmentiĝo. La maljunulo ne toleris vidi la suferon de la kompatinda vivestaĵo, li do elprenis monon kaj aĉetis ĝin de la knaboj. Poste, ĝin li portis al lagbordo kaj liberigis. pli…
La vera nomo de Majstro Yongming (Junmin) estis Yanshou (Janshou). La reĝo titolis lin Zhijue (Ĝiĝjŭe) post lia morto. Oni nomis lin Majstro Yongming, ĉar li vivis en Yongming-templo de Hangzhou-urbo (Hanĝou).
Lia familia nomo estis Wang (ǔan) antaŭ ol li forlasis la laikan vivon kaj fariĝis bonzo. En liaj dudekaj jaroj li estis financa oficisto de Yuhang-gubernio (Juhan) proksima al Hangzhou. Li sentis grandan bedaŭron pro tio, ke la fiŝoj kaj salikokoj estas kaptataj kaj formanĝataj. Li do ofte ilin aĉetis per publika mono, portis al la rivero kaj liberigis en la akvon. pli…
En nigre verda koloro, la montpinto de Tiantai-montaro (Tjantaj) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) staras kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.
En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Zhi Yi (Ĝi Ji). Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. La reĝo Yang (Jan) de Sui-dinastio (Suj) nomumis lin “Saĝulo” pro lia nekomparebla saĝo, kiu famas eĉ en la nuna tempo. pli…
Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li pretis kontempli, li sentis ekblovon. “Strange!” li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo senĝene ripozis tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabo, kaj diris en sia koro: “Ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. pli…