Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum Jin-dinastio (Ĝin) antaŭ 1600 jaroj, estis bonkora konfuziana klerulo nomata Mao Bao (Maŭ Baŭ). Iam antaŭ ol trapasi la kortegan ekzamenon kaj fariĝi registara oficisto, li hazarde vidis fiŝiston iranta al bazaro por vendi testudon. Maŭ Bao aĉetis la testudon, sed anstataŭ manĝi, li ĝin portis al proksima lago kaj liberigis. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En malgranda kabano vivis soleca homo.
Li nomiĝis Sun Liangsi (Ljansi). Li estis malriĉa, sed tre honesta kaj bonkora. Li faris diversajn laborojn por sin vivteni, sed lia enspezo estis tre malmulta. Kiam ajn li vidis vivestaĵon en kaptilo, li ĉiam aĉetis kaj liberigis ĝin, nur se li havis monon.
Tiel li savis multajn vivestaĵojn, sed ŝparis al si neniom da mono. Li estis ankoraŭ tre malriĉa en la maljuneco.
Estante tro maljuna por labori, li sin vivtenis per almozpeto. Kiam li superis 70 jarojn, li estis tro malforta por ellitiĝi kaj forpasis post nelonge. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En antikveco, tre malmultaj homoj en la mondo scipovis legi kaj skribi. En Ĉinio la gepatroj esperis, ke ili enspezu pli multe por klerigi siajn filojn en la lernejo. Tiel la filoj povis lerni legi kaj verki de la instruisto. Se ili lernis tre diligente kaj trapasis la ŝtatajn ekzamenojn, ili povis gajni postenon en la kortego. Tio alportis estimon, honoron kaj potencon al la tuta familio. Sed la ekzamenoj estis tre malfacilaj. Multaj lernantoj partoprenis la ekzamenojn foje kaj refoje ĝis la maljuniĝo, sed neniam sukcesis. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis maljunulo nomata Qu (Ĉju). Li aĝis pli ol sesdek jarojn, kaj faris multe da bonaj aferoj en la tuta vivo. Antaŭe, la trafikoj estis tre malfacilaj. Li donacadis monon konstruigi vojon kaj pontojn por ke oni trapasu pli facile. Li ankaŭ helpis la aliajn laŭ bezono. Ĉiuj en la regiono povis rakonti multajn laŭdindajn aferojn pri li. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

La arbaro estis kvieta en la frua mateno.
La leviĝanta suno lumigis la teron, arbaron kaj ebenaĵon, ĉarmigis la montan pejzaĝon kaj ankaŭ glimigis la ondetojn de la rojo. Ĉio estis en kvieto.
Subite aperis viro. Li paŝis rapide tra la rojo kaj atingis la herbaron. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ por ion serĉi. Li havis kvadratan vizaĝon, grandajn orelojn, glavosimilajn brovojn, kaj tigrajn okulojn. Li portis ĉasistan turbanon sur la pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti