Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En Ming-dinastio (Min, 1368-1644 p. K.) estis upasako nomata Wang Cheng (Ŭan Ĉen). Li ĉiam fervore helpis aliajn, precipe malriĉulojn kaj orfojn.
Wang Cheng litaniis sutrojn ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhismaj reguloj: li ne estis vegetarano. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam ĉinoj vokis homon ne per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Quzhou-urbo (Ĉjuĝoŭ) estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang (Fan) la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉis al ĉiuj. Iutage li iris al Familio Hou (Hoŭ) por kolekti imposton. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Subite aŭdiĝis bruo kaj tumulto el la kuirejo: “Kaptu ĝin! Ĵetu ĝin en la kaldronon!”
Kiam Huang Dehuan (Hŭan Dehŭan) aŭdis la bruon, li pensis, ke io okazas, kaj tuj alkuris rigardi. Li vidis testudon rampanta sur la planko. Ĝi aspektis vere kompatinda. Huang demandis al la kuiristoj, kial ili bruas pro la malgranda testudo. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En Tang-dinastio (Tan) estis tre kruela kamparano.
Iutagmeze li iris al sia kampo por rigardi la plantaĵojn, kaj en la kampo li trovis bovon, kiun la najbaro uzis por plugi teron. La bovo manĝis kaj tretis la plantaĵojn.
La kamparano furioziĝis.”Mi plantis la plantaĵojn kun granda peno, kaj nun vi aŭdacas ŝteli kaj eĉ treti. Ĉu vi jam enuas pri via vivo?” Li do elprenis tranĉilon kaj kriegis: “Mi ne mortigos vin, sed vi manĝas miajn plantaĵojn, mi do detranĉos vian langon. Ĉu vi aŭdacos ŝteli plue?” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti