Dashan-templo (Daŝan) estis unu el la plej grandaj temploj en Kuaiji (Kŭajĝji), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Tie svarmis multaj pilgrimantoj, vojaĝantoj kaj spektantoj de la pejzaĝo. Iutage al la templo venis du kleraj junuloj Tao Shiliang (Taŭ Ŝiljan) kaj Zhang Zhiting (Ĝan Ĝitin). Ni jam rakontis, kiel Majstro Saĝo ekkonstruigis vivliberigan lageton ĉe la templo. Kompreneble, Dashan-templo ankaŭ havis grandan vivliberigan lageton. Kiam la du kleruloj vidis, ke centoj da angiloj kaj fiŝoj naĝas feliĉe en la lageto, ili emociiĝis kaj ankaŭ volis ion fari por favori la fiŝojn. pli…
Verkista Arkivo
Freŝakva testudo estis preferata manĝaĵo de Zheng Laozhi (Ĝen Laŭĝi), kiu vivis en Angang-vilaĝo (Angan), Zhenjian-gubernio (Ĝenĝjan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj: Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormas bone manĝinte testudaĵon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al homaj koro kaj renoj. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri. pli…
Iam estis barbiro nomata Liang Jiashou (Ljan Ĝjaŝou) en Wuwei-gubernio (Uŭej), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia kapo estis tiel pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis tiel malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis eksterordinare malbela. Sed la ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam emis kvereli kaj ĉantaĝi. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon. pli…
Shen Wenbao (Ŝen Ŭenbaŭ) loĝis ĉe la granda lago Taihu (Tajhu). Li estis ĝentila kaj bonkora. Lia tuta familio kondutis same bone kiel li. Ili ĉiam malliberigis bestojn laŭeble.
“Ĉu vi jam liberigis la birdojn, kiujn mi aĉetis de ĉasistoj tagmeze?” demandis Shen la edzinon.
“Jes, mi jam liberigis ĉiujn,” ŝi respondis. pli…
“Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?” demandis sinjorino Xie (Ŝje).
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Xie suferis de granda furunko sur la dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. La kuracistoj provis diversajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris: “Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin.” pli…