“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi). pli…
Verkista Arkivo
En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapsesis de tempo al tempo.
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii. pli…
“Ĉu vi sentas vin pli bone hodiaŭ?” Fan sciis, ke lia edzino suferas de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li flegis ŝin ankoraŭ zorgeme.
“Dankon… pro… via… prizorgo,” la edzino respondis anhelante kun granda sufero.
Fan petis la plej bonan kuraciston en la regiono por kuraci lian edzinon. La kuracisto ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken.
“Estas metodo por pli…
Wu Lin (U Lin) estis la plej riĉa ĉirkaŭe. Li havis sufiĉan monon por elspezi, do li vivis malŝpareme.
Ankaǔ lia filo estis tre ĝuema. Kia patro, tia filo! La filo speciale ŝatis manĝi novajn kaj eksterordinarajn manĝaĵojn. Iam, kiam la familio Wu okazigis festenon, kuiristo aĉetis grandan testudon en la bazaro. pli…
La historio okazis dum la lasta regperiodo de Imperiestro Qianlong (Ĉjanlun), je la fino de la dek-oka jarcento.
La homoj en la regiono Runzhou (Runĝoŭ) estis tre malicaj. Ili nature ŝatis mortigi bestojn. Kruelaj estis ne nur la viroj kaj knaboj, sed ankaŭ la maljunuloj, virinoj kaj eĉ knabinoj. Tie ne estis multaj knabinoj, ĉar oni preferis knabojn. Naskinte knabinon, ili tuj dronigis ŝin por havi knabon. Ili eĉ ne skrupulis mortigi siajn proprajn bebojn, do vi povas imagi, kiel ili kondutis kontraŭ la bestoj. pli…