Ĝuste tiam en la najbara vilaĝo Senanio vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe la rivero Neranĝaro kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi agis laŭ la propono, edziniĝis al junulo poste kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de siaj deziroj.
Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmio, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per la lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo.
Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servistino, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun granda ĝojo kaj ekscitiĝo, la servistino diris: “Mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon.”
Suĝata ankaŭ tiel ekscitiĝis kaj ĝojis, ke ŝi dancis kune kun la servistino. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon.
Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj konsciis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: “Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris.”
Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste sin banis en la rivero Neranĝaro. Tio estis la sola manĝaĵo, kiun li prenis, kaj la sola baniĝo, kiun li havis, en la lastaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li forĵetis la oran bovlon en la riveron, dirante: “La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la akvofluo.” La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero.