Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 98. Mesaĝo per la Testudo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Tajŭan, do la reĝo sendis Ŝju Ŝujan gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Ji'an estis sendita kune kun li. Tang estis maltrankvila por informiĝi pri sia frato Tang Ŝengang, kiu gvidis armeon en Ŝjamen sur la ĉeflando, trans Tajŭan-markolo. Sed la kunumikado estis tre malbona en tiu periodo precipe en la batala periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj.
   Iutage, kvar kulioj venis kun granda testudo por vendi. Ĝi estis tre granda, kaj la prezo postulata de ili estas kompreneble alta. Do Ĉang, la subuloj de Tang, volis aĉeti ĝin, sed ne kapablis pagi la tiel multe kiel postulis la vendisto.
   La kulioj petis Sinjorinon Tang aĉeti, sed ŝi opiniis, ke la prezo estas tro alta. Apenaŭ la kulioj pretos forporti la testudon, Sinjorino Tang vidis, ke ĝi rigardas ŝin kun malĝoja esprimo. Ĝi estis ploranta. Ŝi sentis bedaŭron por ĝi, kaj malgraŭ la alta prezo, ŝi aĉetis ĝin. Ŝi informis sian edzon pri tio kaj li decidis liberigi ĝin en la maron en la sekva tago.
   La testudo estis tiel granda, ke ĝi bezonas kavr kuliojn por alporti, sed kiam Tang hazarde movis ĝin en la sekva mateno, li trovis, ke ĝi estas tiel malpeza, ke li povas porti ĝin per si mem.
   "Ĝi estas neordinara testudo," li pensis. Silente, li sendis mesaĝon al la testudo per menso, "Mi kredas, ke vi estas supernatura testudo. Ĉu vi estas tia aŭ ne, mi liberigos vin en la maron hodiaŭ, je la oka de septembro. Se vi havas magiajn povojn, mi dankos vin se vi povas fari mian fraton Tang Ŝengan, nun gvidantan armeon en Ŝjamen, skribi leteron al mi. Ĉu vi komprenas?"
   Post tio, li liberigis la testudon. Ĝi aspektis feliĉa en la akvo! Ĝi sin amuzis laŭplaĉe en la ondoj. Kiam ĝi fornaĝis, ĝi retrorigardis kaj kapbalancis al Tang trifoje. Ŝajnis, ke ĝi dirus adiaŭon.
   Monaton poste, Tang Ji'an ricevis leteron de Tang Ŝengan, kiu skribis, ke ĉio estas bona ĉe li. La letero datiĝis je la oka de septembro.
   Ĉu tio estis koincido aŭ ĉu la testudo komprenis la mesaĝon de Ji'an, kaj donis ĝin al Ŝengan? Eble tio ja estis la dankemo de la testudo por sia vivo.
   La du fratoj de Tang servis multe por sia lando en la malfacila tempo, kaj ili havis multe da batalojn kaj militan gloron. Poste, ili retiriĝis kaj vivis kviete en sia resta tempo. Ili ofte rakontis tion al siaj najbaroj, por atentigi al ili, ke bestoj amas siajn vivojn, kaj per helpo al bestoj, iam oni povos helpi al si mem.