Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 93. Vojaĝo al la Ĉielo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Gu Ŝuĝi estis vegetarano, kiu vivis en Ĉangŝu, Ĝjangsu-provinco. li neniam manĝis viandon kaj kvin fiodorajn legomojn (ajloj, poreoj, cepoj, ŝenoprazoj kaj Hingŭo*). Sed iunokte li kuŝiĝis en la liton kaj ne plu vekiĝis en la sekva mateno. Liaj familianoj maltrankviliĝis pri tio. Li daŭre spiradis, do ili sciis, ke li ankoraŭ vivas. Sed li nur dormis, kaj dormadis sen vekiĝo. Li entute dormis sep tagojn.
   "Kio okazis?" Kiam li vekiĝis, oni demandis lin.
   "Ha! Mi havis feliĉan tempon! Kiam mi enlitiĝis, iu vokis min. Divenu, kiu li estas?"
   "Kolektisto de imposto?"
   "Ne. Tute ne. Estas Dharma Majstro Dagŭang, mia plej estimata bonzo. Li diris, 'Sinjoro Gu, Ni aŭskultu Dharman predikadon.' Certe, mi konsentis, kaj ni eliris."
   "Ni atingis grandan monaĥejon. Ĝi estas belega! Mi neniam vidis tiel belegan monaĥejon. Mi ne povas trovi vortojn por priskribi ĝian belecon. Kiam ni atingis tien, estis jam multaj homoj aŭskultantaj la sutron. En la anaŭa halo oni predikis La Diamantan Sutron, kaj en la malantaŭa halo oni predikis La Dankeman Sutron.
   "Ni iris aŭskulti la Dankemon Sutron. Kiam la bonzo finis la predikadon, li atentigis, ke ni neniam mortigu vivestaĵojn precipe por manĝi. Unue, ni povus gajni meriton al niaj gepatroj, alie, ni povus kompensi nian propran malbonan karmon estintan."
   "Li ankaŭ diris, ke vegenaranoj povas koncentri sian menson multe pli facile, kaj povas sin teni al sia principo pli bone ol tiuj, kiuj manĝas viandon."
   Poste, Majstro Dagŭang kondukis min al alia loko. Tie estis timige. La unua objekto, kiun mi vidis, estis lageto de sango."
   "Tiam mi vidis virinon kuŝanta en la lageto de sango, plorante kaj ĝemante. Ŝia korpo estis kovrata de helikoj kaj lumbrikoj. Mi opiniis, ke ili manĝas ŝin.
   "'Kio estas tio?' Mi demandis."
   "Majstro Dagŭang eksplikis, 'Ĉar vi estas vegetarano kaj faris multajn bonajn aferojn, via nuna patrino estis jam savita. Sed tiu ĉi estis via patrino en unu el viaj antaŭaj vivoj. Ŝi kutime manĝis anasojn. Tio estas la rezulto de tio. Vi povas savi ankaŭ ŝin. Ĉantu La Grandan Kompateman Mantron kaj La Purlandan Mantron, kaj ŝi estos liberigita de la suferego."
   "Kaj post tio, Majstro Dagŭang kondukis min hejmen. Mi tute ne imagis, ke mi dormis tiel longe."
   Gu komencis reciti la Grandan Kompateman Mantron de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro kaj La Puraland Mantron de Amitabho.
   Se vi volas lerni ilin, vi povas peti iun ajn bonzon aŭ bonzinon por instrui vin. La Granda Kompatema Mantro estas sufiĉe longa, sed La Purlanda Mantro estas multe pli mallonga.
   Se la ambaŭ mantroj estas ankoraŭ tro longaj por vi, aŭ vi povas trovi neniun por instrui vin, vi povas nur reciti la nomon de Avalokiteŝvaro aŭ Amitabho. Tio estas same bona kaj efika.
   Estus des pli bone, se vi povus fariĝi pura vegetarano same kiel Gu.
   * Hinguo iu fiodora legomo en Hindujo.