Iam fiŝisto en Dantu, Ĝjangsu-provinco kaptis grandan testudon. Li ne sciis kion fari per ĝi plej bone. Li do pensis, "Vere granda testudo! Ĝi valoras je multa mono. Se iu en la regiono estus sufiĉe riĉa por aĉeti ĝin, tiu estas neniu alia ol Ĝaŭ Ĉjun, kiu estas la plej riĉa homo en la gubernio."
Li metis la testudon en ĉaron kaj portis ĝin al Ĝaŭ. Ĝaŭ ekvidis ĝin kaj diris: "Faru testudan supon per ĝi!" Li pagis al la fiŝisto altan prezon por la testudo, kaj ekde tiam, kiam ajn fiŝistoj kaptis testudojn, ili ĉiam vendis al Ĝaŭ. Do kapti testudojn por vendi al Ĝaŭ fariĝis speciala profesio en la regiono.
Jaron poste, Ĝaŭ sonĝis, ke li estas akuzita antaŭ la juĝisto en Templo de la Orienta Montaro. La akuzanto estas dikulo kun triangula kapo. Li sin nomis Rivera Testudo. Rivera Testudo raportis al la reĝo de la Orienta Montaro, "Ĝaŭ Ĉjun mortigis multajn el ni testudoj. Li devas kondamniĝi pro tio."
"Nenion. Mi nur ŝatas manĝi testudaĵon. Nur tiom. Kion malbonan mi faris? Mi diras, ke mi tute ne kaptis la testudojn."
La reĝo respondis: "La fiŝistoj estas senkleritaj, kaj oni ne povas supozi ilin kompreni la veron, ke mortigi senkulpajn bestojn rompas la ekvilibron de la universo. Vi, kiel klerulo, devas scii bone pri tio. Se vi estas senscia, vi lernos tion en la Infero." La reĝo najlis sian indignoplenan rigardon al Ĝaŭ, dum Rivera Testudo kapjesis.
"Ĝaŭ Ĉjun!" tondris la voĉo de la reĝo, "Kion vi diru por vin defendi?"
"Ĉu vi korektu vian eraron? Ni donu al vi oportunoon. Se vi ne plu mortigos aŭ kaŭzos mortigon al ĉiuj ajn bovoj, porkoj, kortobirdoj, hundoj, testudoj, kaj aliaj bestoj, kaj laŭeble instruu aliajn homojn ne plu mortigi, vi povas kompensi vian kulpon per vi mem."
"Ĉu la akuzanto havas ion por aldoni?"
"Jes, Via Majesto," petis Rivera Testudo, "Ĉu vi forlasos lin tiel facile? Ne forgesu, kiom da parencoj de ni finiĝis en lia ventro."
"Jes, prave! Se ni ne donus al li lecionon por liaj kruelaj kondutoj, ni ne povas esprimi la koleron de ĉiuj vivestaĵoj. Subuloj! Bategu la viron dekfoje per la bambuaj stangoj."
Ses demonoj tiris Ĝaŭ Ĉjun al la tero kaj tenis lin dum aliaj du bategis per bambuaj stangoj.
Kiam Ĝaŭ Ĉjun stariĝis de la tero, la Reĝo diris, "Se iu posedas bonan ideon, la dioj kaj demonoj povas porti al li bonan sorton. Kaj Malbona ideo portigas al li malbonan sorton. Se vi ŝanĝos vian konduton, vi povos gajni bonan sorton. kaj se vi daŭre agos laŭ via malbona hobio, vi ne estos indulgita." Pluraj demonoj kondukis lin el la templo.
Ĝaŭ vekiĝis de sia propra lito. Liaj sidvangoj estas ŝveliĝintaj kaj kontuziĝintaj. Li kuŝis en la lito semajnon antaŭ ol li povis ellitiĝi.
Li diris al sia tuta familio, kio okazis al li. Ekde tiam, ili ĉiuj fariĝis vegetaranoj. Ili neniam plu manĝis viandon. Ili aĉetadis la kaptitajn bestojn kaj liberigis ilin. Nelonge poste, ĉiuj konsentis, ke la familio de Ĝaŭ ŝanĝiĝis entute. Ili fariĝis ne nur la plej riĉaj, sed ankaŭ la plej bonkoraj homoj en la regiono.